Kelkfoje oni klopodas stampi Israelon kiel apartisman ŝtaton (apartheid). Estas senmorale kaj malice prezenti Israelon kiel apartisman ŝtaton. Tamen tio estas tre populare en universitatoj en la okcidentaj landoj.

La apartismo estis totalisma administra sistemo – simila al multaj nuntempaj registaroj de la arabaj landoj – per kiu la blankuloj submetis la nigrulojn. Sub tio estis ideologio kaj trudpenso pri rasa supereco. La pli superaj blankuloj ne povis esti kun la nigruloj, kiujn ili konsideris de pli malalta rango, aŭ eĉ sidi sur la sama benko kun ili. La edukado de la nigruloj estis ankaŭ pli simpla, ĉar oni konsideris ilin malpli inteligentaj ol la blankuloj. La vilaĝoj kaj urboj estis blankaj dumnokte, ĉar oni ĉiujn ”nigrajn” – tiel oni nomis ilin – formovis por la nokto al la barakaj vilaĝoj, kiuj funkciis kiel getoj por la malmultekosta laboristaro de la lando. La nigruloj ne estis rajtigitaj voĉdoni, posedi nomoveblajn posedaĵojn aŭ eĉ moviĝi libere en sia propra lando. La ŝtato utiligis diversajn ilojn, kiel policistaron, armeon kaj juĝistaron por dispartigi la loĝantargrupojn senindulge kaj plene de unu la alia. Temis pri arjeco en nova formo.

Io ekvivalenta tute ne troviĝas en la konflikto inter la palestinanoj kaj Israelo. Ene de la israela ŝtato la araboj kaj la judoj havas komunajn grandmagazenojn, benkojn, hospitalojn, teatrojn kaj multfoje ankaŭ loĝejojn. Ne troviĝas plisimpligitaj arabaj versioj de la edukadplanoj de la lernejoj kaj ĉiuj havas rajton voĉdoni. En la israela Kneset troviĝas arabaj deputitoj, kaj judoj, araboj kaj palestinanoj laboras ofte kune en la konstrulaborlokoj, kompanioj, hoteloj kaj aliloke.

La plej grava fakto estas, ke Israelo estas demokratio. Kvankam ĝi ne estas perfekta, ĝi havas demokratiajn instituciojn kaj ĝi neniuokaze estas regata de totalisma malplimulto. En la disputataj teritorioj proksimume 98 % de la palestinaj araboj vivas nun sub la propra palestina registaro, kie ili havas rajton voĉdoni kaj ŝanĝi sian estron – almenaŭ principe. Veras ke Israelo ekstarigis sekurecajn aranĝojn, kiuj limigas la moviĝon de homoj, sed ili estas necesa kaj pravigita sindefendado kontraŭ la perforto celata la landon, ne rasa subpremado.

La efektiva karaktero de tiu ĉi konflikto ne estas ligita al politiko aŭ raso, sed al tio ke la malamikoj de Israelo ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en la Mezoriento. Tute ne temas pri apartismo. La israela ŝtato estas demokratio, kiu estas respondeca pri siaj civitanoj kaj tiel montris volon fari dolorajn cedojn por certigi pacon kun siaj najbaroj en la estonteco. En ĉiuj okazoj ĝi sole pagis altpreze cedante landpartojn, el kiuj poste oni faris pliajn teroratakojn kontraŭ ĝi. La mondo tion vidis tra la internaciaj amaskomunikiloj, sed tio neniam sufiĉis.

Dum la jaroj kaj eĉ kiel respondo al la malavaraj palpadoj de paciĝo dum la interkonsento de Oslo, la palestinanoj elektis la perforton. Ondoj de kamikazaj bombistoj unu post la alia atakis Israelon el Cisjordanio, ĉar la limo estis facila transpasi. Oni murdis virojn, virinojn kaj infanojn en busoj, manĝejoj, hoteloj kaj grandmagazenoj.

Por defendi sin kontraŭ tiuj murdurĝaj enfiltriĝantoj Israelo konstruis sekurecan barilon, kiu en certaj pli senprotektaj loĝataj regionoj estas muro. Ĝi ne estis konstruata por izoli aŭ subpremi homojn, sed por protekti la proprajn civitanojn de Israelo. En tio la sekureca barilo estas funkcianta bone, kvankam la israeloj konfesas ke ĝia ekzisto estas bedaŭrinda. Kion kiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando farus? Tamen la insultantoj de Israelo nomas ĝin volonte moke “muro de apartismo”.

Tutcerte la palestinanoj suferis, sed estas absurde kulpigi nur kaj sole Israelon. La sensukcesa kaj koruptita estraro de la palestinanoj, la perditaj okazoj kaj volo subteni perforton kaj terorismon estas ankaŭ esencaj kaŭzoj de ilia suferado. Israelo ne estas apartisma ŝtato. Ĝi estas demokratia lando, kiun oni daŭre minacas pri pereigo kaj kiu klopodas trovi ekvilibron inter du bezonoj: efektivigi konstantan pacon kun siaj najbaroj kaj certigi sian sekurecon. La spertoj de Israelo instruis, ke sekureco kaj ekzisto estas la plej grava afero. La akuzo pri apartismo denove estas blufo en la milito kontraŭ Israelo.

Resuma traduko el la finna: Israel ja apartheidsyytös

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.