"La plej bona pruvo de taŭgeco de Esperanto estas
montri la praktikan uzon sen devi argumenti".

En la pasintaj jaroj jam de tempo al tempo parolantoj de Esperanto el Valonio kaj Flandrio amike renkontiĝis sen devi mem organizi ekskurson partoprenante en ekskursoj de ne-esperantista asocio. Samtempe vi malkovros ke oni ne sufiĉe konas sian propran landon kaj siajn regionojn. Kial ne veni kunbicikli kun la asocio CHEMINS DU RAIL asbl kiu kelkfoje jare organizas ekskursojn kiuj ĉiam ekas de iu fervoja stacio. Do eĉ tiuj kiuj ne venas aŭte povas partopreni.
Por la kalendaro de 2014 vidu Retejo de Chemins du Rail : Pri verdaj vojoj en la mondo en Esperanto : eo-naturamikaro.webnode.nl