Mi konsideras la projekton vojaĝi al Bulgario, Esperantumadi, pasportservumi, muzikumi... Ĉu vi sendos proponojn, konsilojn ? Kiu bonvolos min gastigi pro 2/3/4 tagoj ?

Mi sola libertempas de la 6a ĝis la 20a de februaro, veturos aviadile kaj pertrajne, kun valizo kaj violono.

Neniam mi estis en Bulgario sed lernadas la lingvon de kelkaj monatoj pere de Assimil metodo. Ne tro malfacilas kompreni ĉar mi parolas la bosnian/serbo-kroatan (lernis mem kaj volontulis kiel interpreto por azilpetantoj). Iam mi scipovis iom la ĉeĥan.

Mi ankoraŭ ne kapablas legi la permanan skribmanieron. Ne scias ĉu mi komprenus aŭdan mesaĝon...

Mi ne konas persone bulgarajn esperantistojn, sed ja multajn Rumanojn kaj Eks-Jugoslavojn. Antaŭ 15 jaroj mi perletere korespondis kun emerita instruistino de violono : Ĵivka. Sed perdis kontakton. Scivolemas ekkoni Bulgarojn kaj certas ke mi ŝatos la manĝaĵojn !

Mi interesiĝas pri ripozado, babilado, lernado. Kun libroj mi neniam enuas, sed kun homoj mi ne povas fermi la buŝon !

Mi ŝatas renkonti maljunulojn kaj viziti etnografiajn muzeojn.

Mi ŝatas komputiladi kaj pasigas multe da tempo pro retmesaĝoj diversaj...

Mi ŝatas esperantumi kaj povus instrui al infanoj aŭ plenkreskuloj (kreis kursojn en kulturdomon antaŭ 16 jaroj).

Mi deziras progresi en lernado de violonludado.

Mi ekzercas kaj koncertas kun kelkaj regionaj tradiciaj grupoj (francaj aŭ bretonaj âŭ provencaj popoldancoj).

Partoprenadas en staĝojn de balkanaj muzikoj kaj dancoj (mi mallertas sed mi ŝategas violonludi - nur la aŭskultantoj povas ne ŝati !)

Ŝatas lerni en privata kurso de violono (legante partituron) kaj ankaŭ en grupo (perorele, per ripetado). Serĉas okazoj registri (kolekti) popolajn melodiojn. Mi esperas renkonti muzikantojn !

Mi ne ŝatas drinkadon (eč por provi), nek fumadon. Mi ŝatas manĝi eĉ strangaĵojn !

Profesie mi estas kvazaŭ psikoterapeŭto por infanoj en publikaj lernejoj. Ne psikologo, ne psikopedagogo, sed en la mezo. Helpas infanojn kun karakteraj, kondutaj problemoj, sed sen mensa handikapo. Ofte edukaj problemoj, psikoafektivaj konfliktoj, blokiĝoj, familiaj aŭ sociaj problemoj. Laŭprofesie mi akceptas infanojn, invitas gepatrojn, kunvenigas homojn por solvi problemojn.

Hejme mi parolis nur esperante al miaj 3 gefiloj (nun 23, 21, 17 j.) kaj nun foje laŭ la cirkonstancoj. Ili ĉiuj 3 aktive esperantumas. Sed nun sen mi, pro tio mi vojaĝos sola.

Tiu vojaĝo al Bulgario estos mia unua sperto en tiu lando !

Esperante eĥon...