Przetłumacz wiadomość
Wyłącz dla następującego języka: esperanto
SORĈA RENKONTIĜO KUN POEZIO KAJ PENTROARTO

La 21-an de novembro 2014, en Vroclava Centro de Pliaĝuloj, kadre de la tutjara programo titolita: „Kia grandioza estas la mondo”, okazis originala renkontiĝo, kiun preparis por neesperantistoj Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo ( Esperanto organizaĵo ) kune kun la Centro ( ne Esperanta organizaĵo ).
Ĉifoje vroclava publiko havis eblecon partopreni en interesa renkontiĝo, kiu estis titolita: „La poezio per peniko pentrita”. La fama vroclava poetino kaj esperantistino Halina Kuropatnicka-Salamon deklamis proprajn versaĵojn kaj akompananta ŝin pentristino Małgorzata Szałek pentris bildojn laŭ la vortoj de la poetino. La publiko aŭskultante ĉarmajn versaĵojn admiris bildojn, kiuj kreiĝisis dum la programo. De tempo al tempo la publiko laŭte esprimis siajn sentojn komentante vidatajn partojn de la pentraĵoj kaj komparante ilin kun aŭskultataj strofoj de la versaĵoj. Dank’ al tio kreiĝis belega kaj eksterordinara etoso. Ĉiuj pentritaj dum la programo bildoj estis disdonitaj al la publiko, kio vekis grandan aplaŭdon. La ĉeestantoj ankaŭ havis la eblecon krei komune pentraĵon. La pentraĵo, fakte belega bildo, trovos sian lokon en la sidejo de nia organizaĵo.
Ni jam interkonsentis prepari dum januaro similan renkontiĝon, sed ĉifoje la poetinon akompanos ne nur pentristino, sed ankaŭ muzikisto. Ni jam nun invitas por tiu aranĝo.

La 19-an de decembro 2014, en Vroclava Centro de Pliaĝuloj okazos eksterordinara renkontiĝo “Feste kun Esperanto kaj japana poezio haiko” dum kiu ni resumos nian tutjaran laboron, kiu havas celon stimuli aktivecon de pliaĝuloj, vigligi la kunlaboron kun neesperantistaj medioj kaj disvastigi Esperanton. Dum la programo ni aŭskultos hajko-versaĵojn, tradukitaj al Esperanto , kiujn recitos aŭtorinoj, ni ĉeestos teo-ceremonion, ni manĝos bongustajn kukojn kaj ankaŭ rememorigos ĉiujn niajn rekontiĝojn. Nia speciala gasto estos la fama esperantistino el Toruń -Teresa Nemere kaj alvenontan publikon atendas multaj surprizoj.
Ĉifoje la nombro de ĉeestantoj estas limigita. Bonvolu anonci sin rapide.
La anonco pri nia ciklo regule aperas en vroclavaj (kaj ne nur) gazetoj, kiuj atingas multajn personojn.

Nome de la estraro de Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo
Małgosia Komarnicka


Kliknij tutaj, aby: Odpowiedz lub Przekaż dalej