Trampo
Kurbokrura ornamo de l` trampoj
multe fikis sur c^iuj pampoj.
Kaj ofte partnerino
emfazis kun fascino:
"Bela estas amoro en krampoj".
Logado
dancistino el Argentino
olduleton logis kun obstino.
Malgrau~ grandega peno
de vesper` g^is mateno
aperadis nur la urino.
Kurag^ulino
Frau~lineto el Kopenhago
al amanto diris sen blago:
"Mi ne kondutos arde,
estus tro avangarde
koitadi kun sarkofago".
Sbiro
Frau~lineto el urbo Kairo
amoradis kun terura sbiro.
Kvankam li estis kruda,
sed flustris: "C^e vi, nuda
tiel g^ue durig^as la piro..."
En Blanka Domo
Prezidento en Blanka Domo
ne dependas de la kondomo.
Plej el la amilaro
plac^as al li cigaro,
aU` ankorau~ longforma legomo.
Piulo
Iu ulo de Venezuelo
la monaton vivis en bordelo,
pris^telis magazenon,
bankon, grandan bienon,
poste preg^is pie en kapelo.
Sign-in to write a comment.