Kalle Hoikkala (7.9.1915-2.6.1937) estis la plej bona junaĝa amiko de alia Kalle (finna formo de Karlo), la fama verkisto Kalle Päätalo. Ili ambaŭ estis filoj de ege malriĉaj familioj. En 1936 la du junuloj, ambaŭ tre legemaj, mendis kune librojn. La estonta verkisto mendis i.a.
Ĉu vi volas iĝi verkisto? de Mika Waltari (aŭtoro i.a. de la romano Sinuhe la egipto). Kalle Hoikkala mendis lernolibrojn de Esperanto kaj poste diligente eklernis la lingvon. Li do iĝis esperantisto 30 jarojn antaŭ ol mi, kvankam mi en mia knaba vanto kredis esti la unua esperantisto en Taivalkoski.

La 7-an de majo 1937 Kalle devis eksoldatservi en bicikla kompanio, kvankam li ne scipovis bicikli. Dum libera tempo en la armeo li senespere klopodis lerni tiun arton, sed li ne sukcesis. Suboficiroj kaj aliaj soldatoj konstante mokis lin, kio fine pelis lin al sinmortigo la 2-an de junio, eĉ ne monaton post lia enarmeiĝo. Li dronigis sin en rivereto apud la kazerno. La avara patro rifuzis pagi la revenigon de lia kadavro al Taivalkoski, pro kio la junulo estis enterigita en lia kazerna urbo Mikkeli en suda Finnlando. Antaŭe la patro ankaŭ estis malpermesinta al la filo resti en la lernejo pli longe ol la leĝo postulis, kvankam gravuloj de la komunumo klopodis persvadi lin lasi la knabon plu studi, ĉar li estis escepte inteligenta.

La foto montras la fruan esperantiston de mia hejmloko kelkajn tagojn antaŭ lia morto. La vizaĝo de tiu bela junulo malkaŝas ne nur malfeliĉon sed ankaŭ inteligenton. En 2003, kiam mi estis direktoro de la Päätalo-instituto, lia ankoraŭ vivanta fratino donacis al mi liajn Esperanto-librojn, kiujn ŝi ĉiam zorge konservis. Mi deponis ilin en la arkivo de Kalle Päätalo, lia sola amiko. La arkivo troviĝas en la Päätalo-instituto en Taivalkoski.