…por la Helsinka kongreso [54-a UK 1969] estis planita speciala poŝtoficejo por la tutmonda gastaro. Tial la estrino de poŝtejo en la nordfinna vilaĝo Taivalkoski alparolis dekokjaran esperantiston, kiu tie laboris dumsomere. La plano deĵori pagate en la Universala Kongreso ne realiĝis, ĉar LKK dubis pri la lingvo-kvalito de la nekonata knabo. Alian taskon oni trovis: en granda urbocentra magazeno estis instalita Esperanto-ekspozicio, tie li du aŭ tri horojn tage dejoris por gardi ĝin. Ne venis multe da klientoj por rigardi, ĉar temis pri speciala apuda ĉambro en iu supra etaĝo, sed tio eble estis tute bona. Tiu ĉi aranĝo faris sufiĉe “mucidan” impreson, la knabo trovis. Libroj kaj revuoj malnovaj, multaj jam flaviĝintaj, aspektantaj eluzitaj…

La lastan tagon subite aperis Ivo Lapenna. Kompreneble la knabo rekonis lin, jam nur pro la inaŭguro. Tiumomente neniu alia vizitanto estis en la ĉambro, kaj la kolero de la prezidanto direktiĝis al la junulo. Kiam la majstro pri informado klarigis kiel ekspozicio devas vere esti farata, „tio estis unu el la plej malfeliĉaj momentoj en mia esperantista vivo ĝis tiam“, rememoris la nordfinno. Dum tiu duona horo, kiu ŝajnis eterneco por ekploronta nekulpa dekokjarulo, Lapenna prenis ĉiun unuopan libron kaj diris, kial ĝi estu en muzeo sed ne en ekspozicio; sed atinginte la lastan libron la prezidanto subite ŝanĝis sian tonon, frapis lin je la ŝultro, ke ja ne estas li kiu kulpas, sed Lapenna volas tamen doni tiun lecionon por la kazo, ke li mem iam faros ekspozicion.

La finna knabo poste trovis ankoraŭ okazon, en printempo 1987, sincere danki letere al la baldaŭ mortonta Lapenna pro tiu efektive utila leciono. Li deĵoris kiel direktoro de la Centra Oficejo en Roterdamo, lia nomo: Osmo Buller.

Z.M. Sikosek: Sed homoj kun homoj: Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, p. 128.