En la lasta semajno okazis io kiu vere tuŝis min:

Lunde, en la unua lecionhoro de la vespero, mi komencis skribi, en la ĉeestpaperon, la markojn de la foresto de miaj lernantoj (kiam la lernanto venas oni markas nenion, kiam li ne venas oni metas la literon "F"). Ordinare mi ne vokas la nomojn de la personoj, mi nur lin serĉas la ĵusleginta nomo. Se mi ne trovas la lernanton en sia kutima sidloko, nur tiam mi lin vokas. Sekve, mi nur diras iun nomon kiam mi ne scias kiu estas la persono aŭ ne sukcesas vidi lin.

Tiam mi rimarkis ke mia plej frekvenca lernanto ne estis en la ĉambro..... mi kriiss: EDUARDO! Oni respondis: Li ne venis, kia miraklo!!

Mi konas Eduardon ekde la komenco de la pasinta jaro kaj en decembro mi kalkulis ke li estis la sola lernanto, de miaj tutaj klasoj, kiu ĉeestis en ĉiuj lercionhoroj. Tio mirigis min tiel, ke mi donacis al li ĉokoladojn ege bongustemaj. Sed lunde li ne venis..... Kio okazis?! Mi silente demandis min.

En la fino de ĉi tio lecionhoro mi estis ĵusforirinta de la klasĉambro kiam mi trovis lin en la koridoro en vojo de sia klaso kaj mi ŝerce demandis: Ĉu vi ne venis al mia leciono propravole?

-Ne profesoro! Mi iomete malfruegis kaj la kunordiganto ne permesis min eniri en via lecionhoro!

Ĉar mi devis iri al alia klaso, mi ne plilongigis la dialogon kaj mi tuj sekvis mian vojon tuj post la adiaŭo.

En la sekva tago, mardo, kiam mi estis en lia ĉambro, mi profitis ke la lernantoj estis farantaj matematikan ekzercon, mi vokis lin kaj faris la nesilenteblan demandon: KIO OKAZIS HIERAŬ?

- Profesoro, mi piediras dum 1 horo por veni ĉiutage al la lernejo. Ĉar la lasta lecionhoro finiĝas je la 23h, mi nur sukcesas alveni hejmen post noktomezo. Lastempe mi komencis labori kaj, ĉar mi estas multe laca, mi malaltigetis la ritmon de mia piediro kaj, pro tio, mi malfruis hieraŭ 3 minutojn. La kunordiganto ne permesis ke mi spektu vian lecionhoro, malgraŭ mia deziro....

Lia respondo ege tuŝis mian koron kaj mi demandis kial li ne venas bicikle.... - Mi ne ĝin havas profesoro...

Dronita en profunda kompato je lia situacio, mi oferis al li mian biciklon. Li ĝin akceptis kaj mi, antaŭhieraŭ, sendis la biciklon al reformisto por ŝanĝi la radojn, purigado, reguligo kaj, klare, beligi ĝin per allogaj eroj.

Hieraŭ mi donacis ĝin al li kaj, inter diversaj diroj, mi aŭskutis de li la juvelan frazon:

PROFESORO..... MI ESTAS MULTE FELIĈA!!!

La ĉeestema lernanto