Raŝi Published on August 26, 2009
by Raŝi

Raŝi's blog

Browse posts
KAŜNOMO
33 comments (latest 6 weeks ago)
LA PLI BONA DUONO
Posted on August 23, 2009
17 comments (latest 3 weeks ago)
HP 12C
Posted on August 8, 2009
5 comments (latest 4 months ago)
LA DEVENO DE LA IDEOJN - (dua provo)
Posted on August 5, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
LA PLEJ BONA ĈOKOLADO DE LA MONDO *******-******* O MELHOR CHOCOLATE DO MUNDO
Posted on August 1st, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Tradukado: Tocando em frente - Irante antaŭen
Posted on June 14, 2009
5 comments (latest 3 weeks ago)

Member tags

Paŭl Peeraerts
Cindy Mckee
Manolo
Reza
Gyurci
Printempo
Odamir
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Karulo (Karles) *
Karesema
Mondocivitano
Mielo
Manfredo
Mike59
Karlijn
Éva Juhász
Erzsébet Tuboly
Béla Apáti Kovács
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs)
Stelo
Marco
Vladimír Türk*
César Dorneles
Marius Dyglys
Bernardo
Zefirina
Jacek
Michael Lennartz
Riŝo
Kambiz Ghadiri
rughulo
Fernando Maia Jr.
Mirka Kubicka
Hanna Libera
Tjeri
Stano Marček
Dima Ŝevĉenko
Spiritistino
Noel Lecomte
Andy Անդի
David Blanketo
Anjo
Steleta
Alonso Bezerra Líma
Michel de Sainte-Déprime
Mariusz
ETERNE RIMA *Por La Rep' EP atingebla nun*
Francisko-Brazilo
Rogério Ferreira
goldfinger
Alain Le Mau
Alberto Kalnins
Ken
Noktema Strigulino
Josip Pleadin

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 444 times

KAŜNOMO

Wednesday August 26, 2009 at 02:38AM

Kiam mi aniĝis al Ipernito, mi ne sciis kiun nomon elekti por prezenti min. En rapida cerbumado mi elektis RAŜI ĉar ĝi estas la nomo de mia gardanĝelo (nekredebla, ĉu ne?). Mi ĉiam estis scivolema pri kiamaniere la personoj elektas sian kaŝnomon por esti konata. Do, laŭvole, klarigu..

1. KIAMANIERE VI ELEKTIS VIAN KAŜNOMON?

2. Ĉu la nomo de vi uzata estas reala aŭ elektita?

(kredu, kelkaj nomoj ne estas facile distingeblaj)

3. Se vi uzas vian veran nomon, kiun kaŝnomon vi

elektus en ia ebla ŝanĝo? Kial?

33 Comments / add your comment?

Zdenka Rojc says:
Interesan temon vi malfermis. Mi tute ne pensis pri kashnomo, sed iom pripensos nun.
Gardu vin bone via Raši!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Dankon pro via partopreno Sdenka!!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Kaŝnomo??? Se vi diras kromnomon, mi komprenas..... Kaŝnomo devas esti vera nomo anstataŭ kromnomo( ne ĉiam.....dependas al la homoj. k karakteroj......) ...... Kelkaj kaŝas veran nomojn, sed ili uzas kromnomojn...... >_<
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
:-?
Posted 4 months ago. ( permalink )
KaGu:-} replies:
Vi diras " :-?"

Mi samopinias.

Miaj amikoj ofte nomas min "KåGe" svedlingve, mi ne volis uzi tiun mallongigon de mia nomo uzante Esperanton. Tial mi elektis "KaGu :-}" kiel signaturo en miaj esperantaj mesaĝoj. Eblas, ke oni povas nomi tiun signaturon "kaŝnomo" por mia vera nomo kiu ja estas "Karl-Gustaf". Dum mia junaĝo oni tre ofte nomis min "Kalle" kaj tio certe estis mia "kromnomo" tiutempe.

Dum la dua mondmilito multaj personoj sendis raportojn per morsa kodo (CV) el ekz Francio al Anglujo.. Tiuj raportistoj uzis "kaŝnomojn" anstataŭ siajn verajn nomojn por identigi sin kaj doni al la raporto fidindecon. Svedlingve oni nomas tiajn nomojn "kovronomoj" (täcknamn).

Estas konate, ke je morsado homoj evoluas tre personan stilon. Do ofte eblas rekoni la morsanton pro ŝanĝetoj en la ritmo je la kreado la unuopaj signoj. Ekz. "dii di da" kie la unua parto (dii) estas iom tro longa por punkto tamen ne tiom longa, ke ĝi iĝas streketo (da).

Pri la nomo de via gardanĝelo.
Iu diris al mi, ke mi estas sekvata de iu estaĵo kies nomo estas, se mi ne erare memoras, "Ŝa-am". Mi neniam vidis tiun estaĵon, sed kelkfoje mi ekhavas impreson, ke iu aŭ io avertas min, en certaj situacioj, pri danĝero kiu estas preskaŭ tuja. Plej ofte temas pri situacio kie mi poste povis konstati, ke sen tiu "antaŭsento" (averto) mi probable ne estus viva hodiaŭ.

Dum mia vizito al Ĉinio oni proponis al mi la nomon "KaraGu", nomo, kiun mi kelkfoje uzas je la fino de miaj mesaĝoj.

Eble vi legis ion de "Sr-o Espondo", se jes, vi renkontis veran kaŝnomon aŭ eble "pseudonimon" ĉar "S-ro Espondo" ne volas malkaŝi sian veran ident(ec)on. :-).
Posted 4 months ago. ( permalink )
KaGu:-} edited this comment 4 months ago.
Raŝi says:
Mi ŝategis vian ĉeeston tie ĉi!! Ĉu vi scias ke via nomo estis unu el tiaj supremenciitaj kovronomojn? Dankon por la klarigo de via bonstila kaŝnomo!
Pri gardanĝelo: Ekde kiam mi komencis aŭskulti la "voĉon de la intuicio" mia vivo fariĝis pli feliĉa. Ne rilate al materiaj konkeroj sed spirita paco. Tiu "voĉo" estas la plej ofta rimedo de "komunikado" inter ni kaj tiuj mirindaj fortoj kiuj helpas nin eĉ kiam la tuta mondo nin forgesis...
Vivu ĉiuj Raŝiojn, Ŝaamojn de la universo!!! Dankegon por via taŭga kunlaboro!!!
PS: Mi neniam aŭskultis aŭ legis ion pri tiu "S-ro Espondo"
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dankon pro via mesaĝo, kara amiko... Bonan ideon vi proponis: klarigo de kelkaj kaŝnomoj...
Pri la mia, estas facila afero : Mike estas la angla traduko de mia baptonomo Michel (mi instruis tiun lingvon, kiam mi laboris en mezlernejo) kaj 59 estas la numero de la franca departemento kie mi loĝas (Nord).
Ĉu vi jam aŭdis pri famkonata franca filmo "Bienvenue chez les Ch'tis"?... tre granda sukceso kun pli ol 20 milionoj da envenoj... Oni ankaŭ nomas "Ch'tis" la loĝantoj de Nordo - Kaleza Markolo kaj multaj el ni fieras pri nia regiono eĉ se ĝi havas malbonan reputacion pro ĝia klimato, ktp.
Pri la filmo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Bienvenue_chez_les_Ch%27tis
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Saluton Mike! (Molieren...nature). Se mi estus ŝotinta pri la signifon de via kaŝnomo, mi estus dirinta ke rilatas al la jaro de via naskiĝo, 1959 (bona supozo, chu ne?). Vi bone klarigis kial vi ne elektis 3,14 ! :-))
Rilate al tiu filmo, mi ne spektis ĝin sed mi spektis francan filmon nomata "Inter la muroj de la lernejo". Ĉu vi jam spektis tiun filmon? Ordinare tiu kiu estas(is) instruisto valoregas tian filmon; ĝi estas reala, aloga (?) kaj treege interesa...
Dankon por via ĝentila partopreno ĉe mia paĝo kaj pardonu la neĉapelitajn literojn (en ĉi tiu momento mi uzas alies komputilon). Ĝis!!!
PS: Nun ili estas ĉapeligitaj!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 4 months ago.
Mike59pro replies:
Nedankinde sed dankegon pro via longa komento, kara amiko Raŝi!.. Pri la franca filmo, kiun vi nomas mi bedaŭrinde ankoraŭ ne vidis sed jam aŭdis laŭdojn pri ĝi.
BV pardoni mian tre malfruan reagon!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Raŝi, vi estas scivolemulo, kial vi volas scii mian kaŝnomon ? Ĝi ja kaŝas mian veran nomon (tamen videblan interkrampe sur mia profilo). Riŝo fakte estas pseŭdonimo kaj mi malkaŝas al vi ke ĝi konsistas el la du unuaj literoj de mia antaŭnomo kaj la unua litero de mia familia nomo plus -o. Iu ipernitiano rimarkigis al mi ke "riŝo" signifas "barbo"-n en la persa, sed tion mi ne sciis kiam mi elektis mian pseŭdonimon.

(Vi povas ĉi tie tajpi la supersignojn per la koncerna litero plus x.)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Interesa!! Via pseŭdonimo similas al la mia sed ne apartenas al la mondo del' gardanĝeloj. :-)
Dankon por vian klarigon kaj vian x-konsilon!!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Antaŭ kelkaj jaroj iom furoris en Hispanio la televidserio "Fame", en kiuj aktoroj rolis kantistojn kaj dancistojn. Unu el la filmopersonoj estis nomata AMATO, tio pensigis min pri esperanto sed poste forgesis.
Kiam mi volis agadi en interreto mi ekiris de mia nomo, Karles, tra la reala traduko kiu estus Karlo. Hazarde revenis al mia kapo la ideo AMATO kaj el tio venis la paralelismo KARULO*.
Nu, la afero estas pli simpla ol mi redaktas :DDD

Cetere Karulo estas ankaŭ bona nomo por klaŭno...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
:-)) Estas por tia, kia estis via respondo ke mi nun min demandas: Kial mi ne malfermis tiun temon antaue? Dankegon por via historio kaj por la instruo de iun novan vorton: klaŭno (mi surprize rimarkis ke mi ne sciadis tiun vorton). Ĝis aliaokazo kataluniano!!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Nu, kelkaj elektas uzi kromnomon aŭ kaŝnomon por montri personecon aŭ apartan trajton. Tio estas pli interesa ol la vera nomo, kiu estas nur identigilo. En interkona retejo, estas bone ke oni ne devas uzi veran nomon, sed rajtas elekti kiel prezenti sin.
Mi simple uzas mian veran nomon, kaj foje, la Esperantigon (Cindio) de mia nomo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Interesa vidpunkto! Laŭ via opinio tiu elekton ĉiam entenas "kialon", kaj tiu motivo rilatas al "personecon" aŭ "apartan trajton". Ĉu vi ne opinias ke, en ipernito, povas okazi hazarda elekto de la pseŭdonimo? Ekzemple: "x", "123", "ktp"...
Cindy, mi tre dankas vian partoprenon ĉe mia demandĉambro!! Ĝis...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Estas interesa demando, sed mi demandos vin: ĉu vi pensas ke homoj per "kaŝnomo" celas kaŝi sin mem, aŭ eble diri ion kio lia vera nomo ne clare diras pri lia karaktero aŭ liaj intencoj?
Mia kaŝnomo estas dua parto de mia vera nomo. En serbokroata lingvo popola nomo por matena stelo (Venero, kvankam ĝi ne estas stelo sed planedo) estas Zvezda Danica (Stelo Danica).
Antaŭ kelkaj jaroj kiam mi unuan fojon eniris ĝangalan babilejon mia edzo konsilis ke mi prezentu min kiel Stelo ĉefa simbolo al la esperanta flago kaj samtempe ĝi estas mia nomo.
Sed ankau mia nomo Danica en serbokroata lingvo laulitere signifas Tagiĝo (momento en kiu la nokto iĝas tagon).
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Mia ĉiamdolĉa Stelo! Se vi bone memoras, kiam mi eniris tie ĉi en Ipernito, mi prezentis min kiel "ARIEL" (nomo de mia filo) kaj ankaŭ mi preskaŭ uzis "TARSO" (osto de la malantaŭa parto de la piedo). Tiu lasta nomo mi ordinare uzas, antaŭ multe da tempo, en diversaj esperantaj babilejoj kaj ankaŭ en "youtube". Mi multe estimas la kuraĝon de la biblia persono Saŭlo de Tarso kiu transformiĝis en Paŭlo de Tarso. Mi ne kaŝas ke mia intenso estas ĉiam batali por ke mia animo transformiĝu senĉese por kapti ion pli de la feliĉo.
Kiam vi amike ricevis min en Iperniton kaj menciis "dependas de via aktiveco kaj deziro sincere kunlabori. Ekzistas multajn eblecojn (kiujn vi jam konstatis) nur vi devas decidi ĉu vi pli precize prezentos vin aŭ ne. Interparoli kun tute nekonataj homoj, almenaŭ por mi, ne estas vera komplezo.", mi kaptis ion de via sincereco kaj mi sentis ke tie ĉi havas eblecon por serioze rilati al personoj el la tuta mondo laŭ la agordo de la respekto!
Vi, vole ne vole, donis al mi ekzemplon!!!
Povas okazi ke iu volas sin kaŝi per sia elektita nomo kaj artefarita personeco... povas okazi....sed... ĉu tiu persono scias kiom da Steloj li perdos en tiu vana vivo?
Ŝajnas al mi ke, eĉ se vi strebus, vi ne sukcesus kaŝi vian brilon. Tiu estas la motivo de la vivo de la steloj!
Ĝis aliamomento en la estonteco Danica! Feliĉon al vi kaj al via tuta familio...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 3 months ago.
Gyurci says:
Mi pensas, ke ĉiuj ricevas nomon je sia naskiĝo, kaj devas uzi por oficialaj aferoj.
Kelkaj vere volas kaŝi sin, kaj uzas kaŝnomon por kaŝiĝi. Sed mi pensas, ĉi tie oni uzas karesnomon aŭ elektitan nomon anstataŭ sia oficiala nomo, ĉar ĉi tie ni estas kune kun niaj geamikoj. Miaj amikoj ne diras al mi mian oficialan nomon: Bacher György Lukács, venu kun mi!, Diras ili: Gyurci venu! Gyurci (Djurci) estas karesnomo de mia oficiala nomo "György (Georgo)" kaj plaĉas al mi.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Dankon por la klarigo Gyurci! Mi ŝategis vian esprimon "karesnomo", ŝajnas al mi ke ĝi kunportas simpatian energion! Ĝis aliamomento...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Ni Foriru says:
Ĉar iu afable demandis al mi la samon en privata mesaĝo, mi klarigos ke mia persona nomo estas Guillem. En la kataluna lingvo (almenaŭ en mia regiono) "guillar" estas slanga verbo por "foriri", kaj "guillem" signifas "ni foriru". Mi kredas ke la origino de la nomo estas ĝermana (en la germana Wilhelm), sed kiam eksterlandano demandas pri la signifo de mia nomo, mi respondas ke ĝi signifas "ni foriru".
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
:-) Mi ŝategis vian klarigon malgraŭ ke mi neniam vidis vian pseŭdonimon en Ipernito. Mi nur volas peti al vi alian klarigon: Ordinare, kiam aliuloj parolas rekte al vi, ĉu ili, kelkfoje, ŝangas la verbotempo kiam rilatas al via nomo? Estanteco, futuro aŭ pasinteco?
Mi dankegas vian partoprenon "Ni foriru"! (Ĉu oni devas skribi intercitile?) Ĝis!!!!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Ni Foriru replies:
Mi kreis la pseŭdonomon nur por la Ipernity-konto. Oni neniam ŝanĝas mian nomon ĉar ĝia formo estas fiksa, kaj estas nur hazarda egaleco kun specifa formo de verbo (mi kredas ke ĉi tio estas homonimeco). Aliflanke, la verbo ne estas multe uzata, kaj infanaĝe oni malofte ludis per "guillem, Guillem?" (ĉu ni foriru, Guillem), kaj tiam oni rimarkas la homonimecon.

Mi ŝategas la nomon Violant, kiu eble venas de mezepoka reĝino hungardevena (http://ca.wikipedia.org/wiki/Violant_d%27Hongria), sed malprobable mi baptus filinon per tiu nomo ĉar en la kataluna "violar" estas "seksperforti", kaj "violant" estas la participo, oni do facile povus fari malagrablajn ŝercojn.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Pitagorajn dankojn Ni foriru!!!
Posted 3 months ago. ( permalink )
František Horáčekpro replies:
Estimata amiko, elkoran dankon por via respondo..:-))
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Malgraŭ mia nesciado pri kiu respondo vi direktas al mi, samece, mi elkordankas vian viziton! :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Riŝo replies:
Jes, la nomo Wilhelm devenas de la malnova altgermana "willio" (volo) kaj "helm" (kasko).
Posted 3 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Mi neniam uzis kaŝnomon nek kromnomon en ipernity ... mi ja havas nenion por kaŝi, kaj nenion por kromi :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
:-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Noktema Strigulino says:
Mia kaŝnomo estas pri mi. Estas el anglalingva frazo "Night Owl". Mi havas dormproblemon do se mi ne havas melatoninon mi ne poavs dormi nokte.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Pitagorajn salutojn Noktema! Estas bone "vidi" vin en mia paĝo. Mi, en la antaŭ pasinta monato, vizitis vian paĝon, kaj legis vian deklaron pri via dormproblemo. Dankon pro via vizito!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Noktema Strigulino says:
Dankon al vi; mi feriis en Usono antaŭe do mi ne povis Interreti tiam, do mi ĵus alvenas ĉi tie. :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Tjeri ne estas kaŝnomo, ĝi nur estas esperanta prononco de mia vera antaŭnomo, Thierry.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Tjeri edited this comment 6 weeks ago.
Raŝi replies:
Dankon pro la partoprenon Tjeri!! :-)
Posted 6 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...