Group: Script


Purpose of this group / La celo de tiu ĉi grupo / Der Zweck dieser Gruppe


Paŭl
By Paŭl
04 Dec 2007 - 17 comments - 5 619 visits- Permalink   |   Translate title into English

[eo]
La regularo de la grupo diras, ke ĝi estas por "Fotoj kaj aliaj dokumentoj kiuj rilatas al tipografio, alfabetoj, skribsistemoj k.s." Tion oni povas tamen interpreti tre larĝe. Ĉiu ajn teksto ja ĉiam estas farita en iu tipografio, en iu alfabeto kaj en iu skribsistemo. Do fakte oni povus revortumi la regularon al la kruda "fotoj kun tekstoj". Kaj, rigardante la pli ol 600 fotoj en tiu ĉi grupo, oni rimarkas, ke ŝajne pluraj efektive tiel interpretas la regularon.

Ĉar mi mem hezitis antaŭ kelkaj tagoj, ĉu iu foto taŭgas, mi informpetis pri la intencoj de la fondinto. Jen li priskribas ilin (en la paĝo www.ipernity.com/doc/32751/1054311):

Mi fondis la grupon kaj ne tre klare priskribis ĝin.
Certe mi mem havis ja klaran ideon kiaj bildoj estus laŭ mia prefero konvenaj al la grupo: bildoj kiuj estas interesaj pro neordinara tipografio, aŭ skribsistemo, aŭ skribmaniero, aŭ materialo uzata por formi la signojn k.s. - koncize, min interesas unuavice la formo, ne la enhavo. (Mi ne volas diri ke enhavo ĝenerale ne interesas min; tute male! Sed ĝi ne estis mia motivo por la grupo.)
Aliflanke, mi multe estimas la kunlaboran etoson ĉi tie en ipernity, kaj se mi trudus mian guston al la grupo, tio laŭ mi tute kontraŭus tiun etoson. Mi do decidis ne tiel klare limigi la grupon, kaj atendi, kion preferos tiuj, kiuj aktive partoprenos en la grupo.
Aldone, mi suspektas (kaj nun ankaŭ observas) ke al grupo kun la konciza nomo 'Skribo' kontribuas kelkaj pro la enhavo de la skribaĵo en la bildo, neglektante mian nebulan aludon en la priskribo de la grupo. Kaj tio ne ŝanĝiĝus se mi priskribus ĝin pli klare.
Mi ankaŭ emfazu, ke bildoj kiuj ne estas laŭ la formo de la skribo interesaj por mi, tamen ne ĝenas min en la grupo, dum ili ne iĝas la plimulto. Mi tute ne ŝatus rifuzi iun kontribuon pro tio. (Fakte ĝis nun mi rifuzis nur unu bildon kiu tute ne havis skribon.)
Jen mi skribis tre longan respondon, kiu tamen ne respondas vian demandon. Eventuale ni lanĉu fadenon en la grupa diskutejo?


Jen mi do provas lanĉi la diskuton:

Ĉu ni provu plistriktigi kaj plifajnigi la regularon? Se jes, kiel?

[en]
The rules of this group state that it's for "Photos and other documents relating to typography, alphabets, writing systems and the like" This can be interpreted very large. Any text is always made in some typography, some alphabet and some writing system. So actually one could reword the rules to a raw "Photos with texts". And, looking at the more than 600 photos in this group, one can remark, that seemingly many have actually interpreted the rules this way.
Because I did hesitate myself some days ago whether a certain picture is appropriate, I asked the founder about his intentions. This is how he describes them (at a href="www.ipernity.com/doc/32751/1054311">www.ipernity.com/doc/32751/1054311):

I founded the group and did not clearly decribe it.
For sure I did have myself a clear idea what kind of pictures would be appropriate to the group accroding to my own preference: pictures that are interesting for uncommon typography, or writing system, or way of writing, or material used to form the latter etc. - shortly, I am first of all interested in the form, not the content. (I don't mean that content does not interest me in general; to the contrary! But it was not my motivation to found the group.)
On the other hand, I do esteem very much the collabroative atmosphere here on ipernity, and if I imposed my own taste onto the group, I'd act against this atmosphere. So I decided not to limit the group so clearly, and to wait and see what those will prefer who actively participate.
Furthermore, I suspected (and do observe now) that to a group with such a concise name 'Script' some do contribute for the content of the text in the picture, neglecting my nebulous allusion in the group description. And this wouldn't change if I described it more clearly.
I should emphasize too, that pictures which are not interesting to me for the form of the script do not annoy me in the group, as long as they don't become the majority. I would not like to refuse a picture for this reason. (Actually until now I refused only one picture with no script at all.)
I wrote a very long answer without answering the question. Perhaps we should start a discussion thread in the group?


So I try and start the discussion:
Should we try to make the rules more strict and elaborate? If so, how?

[de]
Die Regeln der Gruppe besagen, dass sie für "Fotos und andere Dokumente, die mit Typographie, Alphabeten, Schriften usw. zu tun haben" sei. Das läßt sich sehr weit auslegen. Jeder Text ist ja immer mit irgendeiner Typographie gemacht, in irgendeinem Alphabet und irgendeinem Schriftsstem. Als könnte man die Regeln auch umschreiben in ein rohes "Bilder mit Text". Und wenn man sich die mehr als 600 Fotos in dieser Gruppe ansieht, merkt man, dass scheinbar viele die Regeln tatsächlich so auslegen.
Weil ich selbst vor ein paar Tagen zögerte, ob ein bestimmtes Bild taugt, habe ich den Gründer um Auskunft zu seinen Absichten gefragt. Er beschreibt sie folgendermaßen (auf der Seite www.ipernity.com/doc/32751/1054311):

Ich habe die Gruppe gegründet und nicht sehr klar beschrieben.
Sicher hatte ich selber eine klare Vorstellung davon, was für Bilder nach meiner Vorliebe für die Gruppe geeignet sind: Bilder die interessant sind wegen ungewöhnlicher Typographie, Schriftsystem, Schreibweise, oder wegen des Materials, mit dem die Zeichen gebildet werden u.ä. - kurz, mich interessiert in erster Linie die Form, nicht der Inhalt. (Damit will ich nicht sagen, dass Inhalt mich im Allgemeinen nicht interessiert; ganz im Gegenteil! Aber er war nicht mein Beweggrund für die Gruppe.)
Andererseits schätze ich sehr die konstruktive Atmosphäre hier auf ipernity, und wenn ich meinen Geschmack der Gruppe aufzwänge, würde das dieser Atmosphäre entgegenstehen. Also beschloss ich, die Gruppe nicht so klar einzuschränken, und abzuwarten, was diejenigen mögen, die aktiv an der Gruppe teilnehmen.
Außerdem vermute ich (und beobachte nun auch), dass zu einer Gruppe mit dem knappen Namen 'Schrift' einige doch wegen des Inhalts der Schrift im Bild beitragen, unter Vernachlässigung meiner nebulösen Andeutung in der Gruppenbeschreibung. Und das würde sich nicht ändern, wenn ich sie klarer beschriebe.
Ich will auch betonen, dass Bilder, die mich nicht wegen der Form der Schrift interessieren, mich dennoch nicht in der Gruppe stören, solange sie nicht zur Mehrheit werden. Ich würde überhaupt nicht gerne deswegen Beiträge zurückweisen. (Tatsächlich habe ich bisher nur ein einziges Bild zurückgewiesen, das gar keine Schrift enthielt.)
Jetzt habe ich eine sehr lange Antwort verfasst, die aber deine Frage gar nicht beantwortet. Vielleicht sollten wir ein Thema in den Diskussionen der Gruppe beginnen?


Also versuche ich mal die Diskussion zu beginnen:
Sollten wir versuchen, die Regeln strikter und genauer zu formulieren? Wenn ja, wie?

The topic of this discussion has been edited by Lars Sözüer 2 weeks ago.

17 comments - The latest ones
 Paŭl
Paŭl
Kompatinda Lars, mi havigis al vi ne malmulte da traduklaboro, ĉu?
16 years ago.
Lars Sözüer has replied to Paŭl
Estas ja mia propra kulpo. Mi mem skribis tiel multe.
16 years ago.
 Paŭl
Paŭl
[eo] Ankaŭ mi preferas variaĵon B, sed krome aldonus, ke la administranto devas aprobi la bildojn. Tiel mi agas en ĉiuj "miaj" grupoj, kaj estas multe pli simpatie bloki difinitan bildon dekomence, ol poste devi forigi jam aperintan bildon.

[de] Also für mich ist Plan B perfekt. Ich schlage aber vor, dass der Administrator darüberhinaus (ist das ein deutsches Wort?) jedes Bild erst genehmigen muss. So mache ich es auch in "meinen" Gruppen und ich glaube, das ist sympatischer als nachher Bilder löschen zu müssen.
16 years ago.
 Paŭl
Paŭl
[eo]
Mi ankoraŭ rigardis ĉiujn fotojn, kaj kredas, ke tamen ni forigu kelkajn. Estas ekzemple tiuj pri skribiloj. Supozeble la sendinto vidis la vorton "Skribo" en iu en la lingvoj, miskomprenis ĝin, kaj aldonis siajn fotojn sen rigardi la aliajn. Do tiuj fotoj, kiuj eĉ laŭ la malnova regularo ne taŭgas, simple estu forigitaj. Tio estas mia propono B2 ;-)
[de]
Ich habe mir nochmal alle Bilder angesehen, und glaube, wir sollten doch einige entfernen. Da sind zum Beispiel die mit Schreibgerät. Vermutlich hat der Beitragende das Wort "Schrift" in einer der Sprachen gesehen, es missverstanden, und seine Bilder eingestellt ohne die anderen anzusehen. Also sollten diejenigen Bilder, die selbst nach den alten Regeln nicht passen, einfach entfernt werden. Das ist mein Vorschlag B2 ;-)
16 years ago. Edited 16 years ago.
 cps2006
cps2006
perhaps we can begin to limit postings "up to 3 per day"
16 years ago.
 Rrrolf
Rrrolf club
[de]
Auch ich kann mich mit dem Vorschlag B anfreunden. Deutlich formulierte Gruppenregeln sind besonders wichtig. Schon allein aus den derzeit weit über 660 Fotos ist für ein neues Gruppenmitglied nicht mehr erkennbar welche Bilder erwünscht sind und welche nicht.

Vielleicht kann ja jeder von uns nochmal seine eigenen "Gruppen-Fotos" durchsehen und die ungeeigneten selbst entfernen?

[eo]
Ankaŭ mi simpatias kun propono B. Klare vortumitaj grupreguloj estas aparte gravaj. Jam el la nun pli ol 660 fotoj estas por nova grupano ne plu rekoneble, kiaj bildoj estas dezirataj kaj kiaj ne.
Eble ja ĉiu el ni povus ankoraŭfoje trarigardi siajn proprajn "grup-fotojn" kaj mem forigi la netaŭgajn?
16 years ago. Edited 16 years ago.
 Lars Sözüer
Lars Sözüer
[eo]
Mi ĵus limigis la kontribuojn al po 3 tage, kaj ĉiuj kontribuoj ekde nun bezonos aprobon de administranto. Mi proponas ke estu pli da administrantoj ol mi. Kiu volas promociiĝi, tiu bonvolu skribi al mi.
Kiu vortumos la novajn regulojn?
[de]
Ich habe gerade die Beiträge auf 3 pro Tag begrenzt, und alle Beiträge benötigen ab sofort die Zustimmung eines Administrators. Ich schlage vor, dass es außer mir noch mehr Administratoren geben sollte. Wer befördert werden möchte, schreibe mir bitte.
Wer formuliert die neuen Regeln?
16 years ago.
 cps2006
cps2006
ich möchte gerne moderator werden ... als gelernter typograph/schriftsetzer

,-D
16 years ago.
 Lars Sözüer
Lars Sözüer
[eo]
Nun kiam ni ekis malakcepti kontribuojn, urĝas starigi la novan regularon. Jen mia propono por ĉies kritiko:
"En la <dato> aktivuloj de la grupo ellaboris pli klaran regularon:
La celo de la grupo estas kolekti bildojn, en kiuj aperas skribaĵo interesa pro unu aŭ pluraj el jenaj kaŭzoj:
- temas pri kaligrafio
- la skribaĵo uzas eksterordinaran tipografion
- la skribaĵo uzas maloftan skribsistemon
- la signoj estas faritaj el neordinara materialo
Bonvolu ne sendi bildon al la grupo simple ĉar aperas skribo en ĝi. Eĉ se la enhavo de la skribaĵo estas interesa, tio ne signifas, ke la bildo taŭgas, ĉar en ĉi tiu grupo la intereso estas precipe la formo, ne la enhavo. Eventuale la grupoj Words and Pictures, Interesting signs, alphabetical disorderNumbers pli konvenas.
Se vi ne estas certa, ĉu bildo taŭgas por ĉi tiu grupo, vi povas ĝin sendi, kaj kontrolanto decidos pri la akcepto."
[de]
Jetzt wo wir begonnen haben Beiträge abzulehnen, drängt es, die neuen Regeln aufzustellen. Hier mein Vorschlag, eure Kritik ist willkommen:
"Am <Datum> haben Aktive der Gruppe klarere Regeln ausgearbeitet:
Das Ziel der Gruppe ist es, Bilder zu sammeln, in denen Schrift auftaucht, die aus einem oder mehreren folgender Gründe interessant ist:
- es handelt sich um Kalligrafie
- die Schrift verwendet ungewöhnliche Typographie
- die Schrift verwendet verwendet ein seltenes Schriftsystem
- die Zeichen bestehen aus ungewöhnlichem Material
Schicke bitte kein Bild an die Gruppe, nur weil darin Schrift erscheint. Selbst wenn der Inhalt der Schrift interessant ist, bedeutet das nicht, dass das Bild für die Gruppe geeignet ist, denn in dieser Gruppe richtet sich das Interesse vor allem auf die Form, nicht den Inhalt. Vielleicht sind die Gruppen Words and Pictures, Interessante Schilder, alphabetical disorder oder Zahlen eher geeignet.
Wenn du nicht sicher bist, ob ein Bild für die Gruppe taugt, kannst du es schicken, und ein Moderator wird über die Annahme entscheiden."
16 years ago.
Paŭl has replied to Lars Sözüer
Ŝajnas bone al mi!
16 years ago.
 Lars Sözüer
Lars Sözüer
[eo]
Mi nun publikigis la novajn regulojn en Esperanto, la germana kaj la angla. Novaj membroj devos akcepti la regulojn dum aliĝo. Mi proponas ke al malnovaj grupanoj ni komuniku la novajn regulojn en ilia lingvo en la momento, kiam iu el ili sendas kontribuon por kontrolo.
Mi serĉas ankoraŭ helpon por kontroli mian anglan tradukon, kaj por traduki la regularon en la aliajn subtenatajn lingvojn: franca, hispana, itala, portugala, nederlanda kaj kataluna.
[de]
Ich habe jetzt die neuen Regeln auf Esperanto, Deutsch und Englisch veröffentlicht. Neue Mitglieder müssen die Regeln beim Beitritt annehmen. Ich schlage vor, dass wir alten Mitgliedern die neuen Regeln in ihrer Sprache mitteilen, sobald jemand von ihnen einen Beitrag zur Überprüfung schickt.
Ich suche noch Hilfe, um meine englische Übersetzung zu prüfen, und um die Regeln in die anderen unterstützten Sprachen zu übersetzen: Französisch, Spanisch, Italienisch, Portugiesisch, Niederländisch und Katalonisch.
[en]
I have just published the new rules in Esperanto, German and English. New members have to accept the rules when joining. I suggest that we send the new rules to old members in their language as soon as one of them sends a contribution for acceptance.
I'm looking for help to check my english translation, and to translate the rules into the other supported languages: French, Spanish, Italian, Portuguese, Dutch and Catalan.
16 years ago.
 cps2006
cps2006
pardon?

please answer using english!

cps2006
16 years ago.
Lars Sözüer has replied to cps2006
Not everybody speaks english. I have translated Dimitri's answer for you.
16 years ago.
 Bernardo
Bernardo
[eo]
Mi konsentas kun Kalle: prefere malmultaj, sed trafaj bildoj ol la nuna miŝmaŝo. Mi ne timus elĵeti multajn fotojn.

Ĉiu bildo estu akompanata de kelkfraza klarigo, pri kio skribo / lingvo temas, kial la skribo estas nekutima, kio estas la specifa, eksterordinara de la skribo ktp. Mi foje provis fari tie ĉi:
- https://www.ipernity.com/doc/karesema/1871414 [eo],
- https://www.ipernity.com/doc/28460/4219946/in/group/113274 [eo] kaj
- https://www.ipernity.com/doc/37943/5591117 [de]

[de]
Wie Kalle bin ich der Meinung: lieber weniger, dafür passende Bilder als der jetztige Mischmasch. Ich hätte keine Probleme, eine Menge Bilder aus der Gruppe rauszuwerfen.

Jedes Bild sollte einen kurzen Begleittext haben, um welche Schrift / Sprache es sich handelt, warum die Schrift ungewöhnlich ist, was das Spezifische, Besondere der Schrift ist usw. Ich habe das mal hier versucht:
- https://www.ipernity.com/doc/karesema/1871414 [eo],
- https://www.ipernity.com/doc/28460/4219946/in/group/113274 [eo] und
- https://www.ipernity.com/doc/37943/5591117 [de]
14 years ago. Edited 14 years ago.
Paŭl has replied to Bernardo
Tre interesaj aldonoj. Koran dankon! Nur la 1a kaj 3a aldonoj iom similas unu al la alia ;-)
14 years ago.
Bernardo has replied to Paŭl
Danke, schon korrigiert.

Der Punkt ist: Eine kurze Erklärung zum Bild zwingt dazu, sich Gedanken zu machen, warum es für die Gruppe geeignet erscheint.

La kerno estas: Mallonga klarigo pri la bildo devigas pripensi, kial ĝi ŝajnas taŭga por la grupo.
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)