Ĉirkaŭ 9 300 arboj estos forhakitaj por konstrui ŝoseon, sude de Hajderabado, en suda Barato. El tiuj ĉirkaŭ mil arboj estas grandaj, maljunaj banjanoj (Ficus benghalensis). La civitana grupo "Naturamantoj de Hajderabado" ekfaras kampanjon por savi la banjanojn kaj aliajn arbojn kiuj ofte ne postvivas translokiĝon. Jen la surreta peticio (anglalingva). Kaj jen kampanjo tute subteninda -- bonvolu subskribi ĝin!
La peticio memorigas nin, ke laŭ la grupo Global Forest Watch (retejo plurlingva), Barato perdis jam dum la pasintaj kvin jaroj pli ol 120 000 hektarojn da unuarangaj arbaroj. "Plej verŝajne", la peticio diras, "ni ankaŭ perdis saman kvanton da verdaĵo pro projektoj evoluigi la infrastrukturon". Kiel diras la peticio, "Ĉiu maljuna arbo estas fakte vivanta universo... hejmo al miriado da birdoj kaj estaĵoj etaj kaj egaj. El ĉiuj arboj en Barato, eble la banjano estas la plej reprezenta. Ili estas neanstataŭigeblaj ĉar ili bezonas jardekojn por kreski kaj jarcentojn por maturiĝi...."
La peticio postulas, ke la registaro: 1. Replanu la projekton por savi la plej bonajn partojn de la vojo kie troviĝas la grandaj, maturaj banjanoj. La arboj povos resti ŝoseo-meze kun la ŝoseo ambaŭflanke. Kie tio ne eblas, almenaŭ la arboj de unu flanko povas esti konservitaj, kaj oni povas plilarĝigi la straton de la alia flanko. 2. Entute ĉirkaŭpasu la lokojn kie la banjanoj estas plenkreskaj kaj maturaj. Oni ne povos translokigi tiujn grandajn, maturajn arbojn. Antaŭaj provoj jam montras, ke ili ne postvivos la translokiĝon.
Ni esperu, ke tiuj ĉi miloj da voĉoj sukcesos influi la registaron en demokrata lando! Intertempe, bonvolu montri vian solidarecon al la kampanjo per via subskribo ĉi tie: https://www.change.org/p/chief-minister-of-telangana-save-the-banyans-of-chevella
Esperanto en somera Raĝastano
-
"Iel ni ekuzos Esperanton en nia lerneja sistemo," deklaris instruist-trejnisto, Devender GAUR [gaŭr…
-
25 May 2019
Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco
-
La 26-an de Aprilo 2019, partoprenantoj de la 9-a Azia Kongreso en Danango , Vjetnamujo , spekti…
-
26 Apr 2019
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
705 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Vere pozitiva rezulto por la kampanjo, "Save Banyans of Chevella": www.facebook.com/savebanyansofchevella
Sign-in to write a comment.