Kiam paŝtistoj foriris kaj revenis trankvilo, Infaneto levis kapeton kaj direktis rigardon al duonaperta pordo. Staris tie malgranda, timema knabo. Lia tuta korpo frostotremis.
“Venu!” - diris Jesuo - “kial vi timas?”
“Mi ne kuraĝas, mi havas nenion, por al vi donaci” - respondis la knabo.
“Mi tre volas, ke vi donu al mi iun donacon” - diris Novnaskito.
La malriĉa veninto honteme ruĝiĝis.
“Mi vere havas nenion. Se mi havus ion, mi tion donacus al vi.” Li traserĉis poŝojn kaj li trovis finfine malnovan, rustintan poŝtranĉileton.
“Se vi volas, mi donacos ĝin al vi.”
“Ne” - diris Jesuo - “restigu ĝin por vi. Mi volas ion alian de vi. Mia deziro estas, ke vi donu al mi tri donacojn.”
“Mi tre volas” - respondis la knabo, “sed kion mi faru por vi?”
“Donacu al mi vian lastan desegnaĵon!”
La knabo ruĝiĝis ĝis oreloj, proksimiĝis al kripeto, kaj por ne ĝeni al Maria kaj Jozefo, li flustris en orelon de Jesuo:
“Mi ne povas, mia desegnaĵo estas tre malbela. Neniu volas rigardi ĝin.”
“Ĝuste” - diris la Infaneto - “pro tio mi volas ĝin. Vi devas donaci al mi tion, kion aliaj malakceptas, kaj kio ne plaĉas al ili.”
Post momento la Infaneto diris:
“Mi volas, ke vi donacu al mi vian teleron.”
“Sed ... mi ĝin frakasis hodiaŭ matene” - veis la knabo.
“Ĝuste tial mi ĝin volas. Vi devas ĉiam donaci al mi tion, kio estas frakasita kaj rompita en via vivo, mi volas tion ripari. Kaj nun” - insistis Jesuo - “ripetu al mi respondon, kiun vi respondis al viaj gepatroj, kiuj demandis, kiamaniere frakasiĝis la telero.”
La vizaĝo de la junulo paliĝis. Li klinis la kapon kaj iom pli poste li ekflustris:
“Mi mensogis al ili. Mi diris, ke la telero elglitis el miaj manoj kaŭze de mallerteco, sed tio ne estis vero. Mi koleris kaj mi elĵetis la teleron el la tablo. Ĝi falis sur la plankon kaj frakasiĝis.”
“Ĝuste tion mi volis aŭdi de vi” - diris Jesuo. “Vi devas ĉiam donacadi al mi tion, kio estas malbona en via vivo: viajn mensogojn, eksplodojn de kolero. Mi volas liberigi vin de ili. Vi tion ne bezonas. Mi volas feliĉigi kaj sanigi vin kaj mi pardonos al vi ĉiujn kulpojn. Mi volas, ke vi venadu ĉiutage al mi.”
Surbaze de “Fidelitè 1/1997" prilaboris Stanisław Śmigielski
FONTO: gazeto //Dio benu//, presorgano de la Katolika sekcio de ĈEA
www.ikue.org/cz/arkivo/a-60-4-05.htm#15
Articles by Esperanto-Muzeo en Svitavy
Kronvirusa pandemio: Kion gravan ni povas lerni pro ĝi?
-
La homaron vizitis malsano. Ŝajnas, ke iusence oni bezonis ĝin por ion ekkonscii
Ni ĉesis estimi…
-
01 Apr 2020
Esperanto-Muzeo en Svitavy solenis sian dekjariĝon
-
Inter la 14-a kaj la 16-a de septembro kunvenis ĉ. kvindeko da partoprenantoj por festi kune la 10an…
-
02 Oct 2018
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
334 visits
TRI DONACOJ (Kristnaska rakonto)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.