Esperanto-Muzeo en Svitavy's photos with the keyword: renesanca muziko
Renesanca kanto "Aŭtuno venas"
10 Oct 2015 |
|
|
Kantas Milena Jelínková, Esperanto-tekston verkis kaj gitarakompanas Jiří Jelínek, membroj de Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Prezentite en Esperanto-Muzeo en Svitavy la 26-an de septembro 2015, dum inaŭguro de la nova tema ekspozicio "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo". Filmis Miroslav Hruška.
En Ĉeĥio la kanto konatas el repertuaro de la muzikenstemblo "Spirituál kvintet" (" Podzimní" - www.youtube.com/watch?v=2aYQalYTKSs) .
TEKSTO (Jiří Jelínek)
Aŭtuno venas
1
Aŭtuno venas orumante la ĝardenon,
malplena domo vekas mian korĉagrenon.
Jen ĝemo de velkanta vivo,
unusola aŭtuna motivo,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.
2
Aŭtuno venas kun vualoj de arĝento,
vidiĝas nek la suno nek la firmamento.
Jen grizo de pluveta ploro,
unusola aŭtuna koloro,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.
3
Aŭtuno venas alportante tristan scenon,
dum ĝia daŭro mi ne tuŝos amotemon.
Vane mi penis dum la jaro,
havis sencon eĉ ne unu faro,
ĝema sono de l' sezono vekas splenon.
4
Aŭtuno venas kaj ĝi semas espergrenon,
ke foje amo venkos mian korĉagrenon.
Ekflamos la dormanta sento,
forgesiĝos aŭtuna turmento,
ĝema sono de l' sezon' kaj peza spleno.
Jump to top
RSS feed- Esperanto-Muzeo en Svitavy's latest photos with "renesanca muziko" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X