Esperanto-Muzeo en Svitavy's photos with the keyword: historio de Esperanto
Galerio de trideko da gravaj esperantistinoj el l…
11 Mar 2019 |
|
Ĉu vi ekkonos ilin laŭvizaĝe?
Marie Hankel (1844-1929), la unua esp. poetino
Louise Høst (? -1941), ĉefdelegitino de UEA
Agnes Melchior (1883-1945), aktivulino de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj
Wilhelmine Løvgreen (1858 -?), propagandistino en Danio
Johanna Zschepank, prezidantino de Esperantista Literatura Asocio
Emilie Hodler-Ruch (1880-1960), disponigintino pri la havaĵoj de la edzo
Marie Larroche (1854-1940), aktivulino de IKUE
Marie Strejčková-Šamlová (1891-1970), aktiva en radio
Margaret Lilly Blaise (1878-1935), instruistino kaj komitatanino
Paula Grave, dana esperantistino
Danica Bedeković (1872-1955), aŭtorino de la unuaj kroataj lernolibroj kaj vortaroj
Marija Pilepić (1871-1962), la unua kroata esperantistino
Madeleine Foing-Haudebine (1898-1978), Cseh-metoda instruistino
Julia C. Isbrücker (1887-1971), kunfondintino de Internacia Cseh-instituto
Wanda Zamenhof (1893-1954), varsovia kuracistino
Halina Weinstein (1902-1942), instruistino kaj verkistino
Anna Tuschinski (1841-1939), pionirino en Dancigo
Margrethe Noll (1874-1962), dana propagandistino
Julie Šupichová (1884-1970), ĉeĥoslovakia instruistino
Verda Majo (1912-1947), japana-ĉina aktivulino
Lizzie Morariu (1904-)?, sveda instruistino
Lidja Zamenhof (1904-1942), aktivulino de Bahaismo kaj Cseh-instruistino
Klara Zamenhof (1863-1924), la unua esperantistino
Tekla Essigman, pola aktivulino
Hilda Dresen (1896-1981), estona poetino
Rosa Junck (1850-1929), ĉeĥa aŭtorino
Helmi Dresen (1892-1941), estona aktivulino
Louise Briggs, angla instruistino, aŭtorino de teatraĵoj
Sofia Zamenhof (1889-1942), infankuracistino, helpantino de LLZ
Elisabet Pähn, Cseh-instruistino
Pliajn informojn vi povas esplori en
eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo
Fonto: Facebook, la grupo Historio de Esperanto
www.facebook.com/historiodeesperanto/photos/a.240729443270223/304533096889857
ilustrita gazeto "Tra la Mondo" - la unua numero e…
09 Jun 2018 |
|
|
al la gazeto kontribuadis ankaŭ la juna Hector Hodler
eo.wikipedia.org/wiki/Hector_Hodler
F.V. Lorenz kun siaj du filoj en 1947
F.V.Lorenz kun sia unua edzino Nina Kraszewska
07 Sep 2017 |
|
En Dom Feliciano en 1895 Lorenz edziĝis al tiam 17jara germanino Ida Kraszewska kaj ili kune havis 13 infanojn. Du el ili baldaŭ mortis. Krome ili adoptis pluajn aliajn infanojn kaj materie subtenis infanojn, kiuj venadis al li por manĝi. La edzino mortis en 1942.
V Dom Feliciano se v r. 1895 Lorenz oženil s tehdy 17letou Němkou Idou Krazsewskou a měli spolu 13 dětí. Dvě z nich brzy zemřely. Kromě toho adoptovali několik dalších dětí a materiálně podporoval děti, které k němu přicházely na stravu. Manželka zemřela v r. 1942.
Grafika aranĝo de la fotaĵo/grafická úprava fotografie - Pavla Dvořáková.
Francisko Valdomiro Lorenz - subskribo kaj fotaĵoj…
07 Sep 2017 |
|
eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_Lorenz
Lorenz estis ne nur aŭtoro de la unua E-lernolibro por ĉeĥoj kaj fondinto de E-movado en Brazilo, sed poligloto koninta dekojn da lingvoj kaj multflanke talentita homo.
Ankaŭ al li estas dediĉita parto de la ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo".
Pardubice, lulilo de Esperanto en Ĉeĥio
Francisko Valdomiro Lorenz (1872-1957) - genio en…
11 Jul 2017 |
|
|
Rekomendinda interesa prelego, kiun prezentis Petro Chrdle en Esperanto-Muzeo en Svitavy 10.6.2017 kadre de la programo de la inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio "La Homo kontraŭ Babelo".
Rakonto pri la vivo kaj verkaro de la vere neordinara homo, kiu estis ne nur aŭtoro de la 1-a lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (1890), sed poligloto koninta onidire centon da lingvoj, talenta tradukisto, verkisto, naturkuracisto, spiritisto kaj filantropo .... Laŭdevene ĉeĥo, li travivis plejparton de sia vivo en Brazilo, kie li ankaŭ fondis Esperanto-movadon kaj estas tie ĝis nun multe aprezata.
eo.wikipedia.org/wiki/Francisko_Valdomiro_Lorenz
Filmis Pavol Kaščák el Verda Stacio.
verdastacio.weebly.com
Transprenite el la Youtube-kanalo 11 pably, kie spekteblas pliaj videoj de P. Kaščák
ttps://www.youtube.com/channel/UCCdC_g5zUBrqTOQ4gMmFLQg
Pliajn interesajn informojn pri la vivo kaj verkaro oni povas ekscii en la libro de prof. Vlastimil Novobilský
- "Francisko Valdomiro Lorenz", solene inaŭgurita en Svitavy tuj post la prelego
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45112776
Jump to top
RSS feed- Esperanto-Muzeo en Svitavy's latest photos with "historio de Esperanto" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X