Group: Hip-hop in esperanto


Hiphopa Kompilo Volumo 1+ [HHK Vol.1+]


Platano [La Pafklik]
20 Jan 2010 - 330 visits- Permalink   |   Translate title into English

http://hiphopesperanto.blogspot.com
http://www.mediafire.com/?gmjzz2mzmny

Hiphopa Kompilo Volumo 1+ [HHK Vol.1+]
(+) ĉar mastrigita de Melono (disvendita dum JES 2010)
Enhavas du nova titolo far' de Platano kaj Emcxjo.

http://hiphopesperanto.blogspot.com
http://www.vinilkosmo-mp3.com
http://jes.pej.pl

01 Eterne Rima - Amika man
02 Pafklik - Hiphopa Epopeo
03 Argenta - Nubo Rezista Festo
04 Jan Schroeder - Seksperanturismo
05 Musubana - Imitado
06 Trackman Artifex - La Biciklo
07 Esperanto - W Miedzyczasie
08 Dolchamar - Enmigrad
09 Tone - Verva Virino
10 Eterne Rima - Batas la Kalkan
11 Ale Cosavela - Vortoj Vakuaj
12 Platano - Mi ne havas amikon
13 Platano kaj Emĉjo - JES JES JO

---
JES JES JO - Platano (La Pafklik) kaj Emcxjo

Kaj nun vodko fluas en mia gorĝo, gekaraj
Por malsekaj okuloj vido ne estas tre klara
Preskaŭ nur Ĵubruv' kaj bigos' por mia stomak'
Por trovi, malkovri vivon de malmonak'

Festo la plej bona malkovro ekde sekso
Jen forgesado de problem' kaj eĉ de komplekso
Halo varsovia vent', amiko Irek
Podkasta intervju', metu "mic" sur "rec"

For de l'enuo ke la viv' estu Festo senlima
Tutmonde de Telaviv', Budapeŝto ĝis Lima
JES Elli, Goŝka, Saŝka, Aga kaj Rufino
Jes ja... esperante ke neniam estu fino

Emĉjo:
Sub neĝo okazas nia festo jes ja
Klopodas ni ne droniĝi sub neĝo tro multa
Veninte per longa vojo trajna karavana sen fin'
Festas eljungiĝas seksperimentemulin'

Kio okazas ĉio ŝanĝiĝas ĉiĉeronante
Nun de korpo al korpo sangon ekbruligante
Seksperanturistino vagadas en la homa bazar'
Tion vi volis jam delonge, JES al la nova jar'

Reklamkondomoj ĉu vi havas nun viajn
Pro niaj trifoje amuziĝu umu ie ajn
Via seksa besto revelacias vian naturon
Dumjare vi subpremis, nun ek! en malpuron

KR:
Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo ĉar vi ne povas (2x)

Platano:
Dank'al Emĉjo ne plu temas pri deprimo
Ni nur bezonas novajn klubaninojn
"Saluton kiel vi?" sufiĉas por nia ekzisto
Intermama ornamaĵo... kruco kun kristo

Kiam vi diris ke vi loĝas en Litovio
Jam pensumadis pri eblo iri al lito via
En serĉado de granda am' indas sin dediĉi
"You're my destiny" kiel Lionel Richie

Post lekado de komuna gumo ni fingrumas
Ho ve pro tim' de seksumado ŝi figraŭlas
Kiel solvi? Sen salivi pro vi slava virin'
Diboĉu kun mi ĝis la nokto nokto fin'

Klik klak bum molotovas nia koktelo
Pafklik memzorgas ŝi iris sole al hotelo
Eble ŝi romantikas kiel rozo de kataluno
Certe ŝin tedegis per piĉ' kaj kac' aludo

Emĉjo:
En vintron por vi venis, kara mia kor'
Frostas la vento, ho kia malvarm'
Mi venis por vi multe pli ol por amor',
Profunde io tiklas min, kia stranga ĉarm'

Tra landoj ni trajnas al sonĝo komuna
Dum semajno travivas pli ol eĉ dum jaro
En tempo ne nuna, vetero belsuna
Neĝas en mian koron dum estas ni paro

Kio okazas nun? ho, kia diboĉul' !
Ne revu pri amo, en via vodka nebul'
Kiam vi revenos trinkejen, atendos jen
Nur por vi sambezona verva knabino sen ĝen'

Ek kaj JES kaj FESTO FESTO FESTO
Vi nun aliĝu vidu viajn emojn de besto
Kun Kvenĉjo kaj Emĉjo, Alekĉjo kaj Makĉjo
Vi ne iros rakonti pri ĉio al paĉjo


KR:
Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo ĉar vi ne povas (2x)

Per: http://hiphopesperanto.blogspot.com

Aux rekte
http://www.mediafire.com/?gmjzz2mzmny

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)