Group: Verduloj


Raporto pri la ekologia Seminario en la Alternativa Semajno


Manfred Westermayer
07 Aug 2012 - 224 visits- Permalink   |   Translate title into English

Karaj geamikoj Verduloj kaj vizitiantoj,

jen mi sendas tute koncizan raporton - eble iuj el la partoprenantoj emas detaligi sian prelegon, per kio mi volonte amendos ghin.
Entute estis tre bona sperto en mirinda chirkauajho de la Kulturdomo Grezijon, kaj dank' al bona organizado kaj tre bongusta prezento de plejparte vegana manghajho ni chiuj bonfartis kaj interkonatighis.
Mirinde ankau estis la filmo pri la antau-milita esperantista vivo tie.
Do, belan semajnfinon - au alian tagon.
Bondezirojn kaj amikaj salutoj,
manfred

2012-07-28/08-04 Grezijono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE
Dum tiu semajno okazis 2 niveloj da lingvokursoj, amendita per kantado kaj skechoj.
Kadre de la Verd-Politika Seminario de AVE partoprenis inter 6-10 homoj.
Ni diskutis ekologiajn kaj demokratiajn temojn:
- 9 Diversaj argumento-kampoj kontrau la atomenergio (mw)*1
- Klimatoshanghigho kaj la oceanoj (mvh) *2
- Plastajhoj kaj la akvo - videblaj kaj ne-tuj-videblaj konsekvencoj (mw)*3
- Urboj por shanghi la mondon (mtl)*4
- La ekonomiaj krizoj kaj kiel eviti ilin (ml)*5
- Vivi veg(etar)ane por savi la mondon (ps)
- AVE, Asocio de Verduloj Esperantistaj (mw) www.verduloj.org
- EDE (emanuel) www.e-d-e.org
- Piratpartio, Flua demokratio kaj aliaj temoj (mvh)*6
- Ekologia Glosaro *7

Bonvolu rigardi la programon tie: gresillon.org/s2

*1) Detalojn kaj ligojn al la koncernaj dokumentoj vi trovas en www.verduloj.org/energio.htm (sub "100 Argumentoj ...")

*2) Marco van Hulten klarigis la influon de la oceanoj al la tutmonda klimato; kaj rakontis pri eksperimento fekundigi la oceanon per fero por ke pli da organismoj povus vivi tie, kun la dezirata konsekvenco ke ili kaptos karbondioksidon - por redukti la forcejan efikon. Evidente tiu eksperimento montris tro kompleksan rezulton, kial ghi kaj aliaj geo-inghenieradaj planoj povas havi negativajn konsekvencojn.

*3) Prelego pri plastajhoj: www.verduloj.org/dokument.htm (sub "Ekologio, Sano, Kemio")

*4) Marie-Therese Lloancy prezentis la libron de André Cazetian "Urboj por shanghi la mondon", kion shi tradukis en Esperanton. La autoro estis urbestro de Mourenx Nova-Urbo (fondita 1956). Unue li priskribas la mastrumadon de tiu ek-funkcianta urbo (pro ekspluato da tergaso) en rekta kunlaboro kun la novaj enloghantoj, sendepende de ilia nacieco. Due li priskribas la kondichojn por Partoprena Demokratio kiu nepre necesas por atingi socialan kunvivadan pacon kaj ankau ekologian dauropovecon, kontraste al la tendencoj de la nov-liberalismo, kies sola celo estas la maksimuma profito. Ghi estas tre bone legebla.
106 p. A4, 2 bildoj, prezo 15 Euro, ISBN 978-2-35519-109-1

*5) Michael Leibman prelegis en 3 sesioj pri la ekonomiaj principoj kaj krizoj de la lastaj du jarcentoj; kaj prezentis kiel alternativon la Verdan Novan Konsenton "Green New Deal": strebi ne al daura kreskado, sed al pli stabile balancita ekonomio, kie tamen evoluo povos ekflori. La homa populacio povas esti stabila se chiuj homoj spertas socialan egalecon t.s. kiam la diferenco inter la plej richaj kaj malrichaj estas malgranda.

*6) Marco van Hulten informis pri la programo Liquid-Feedback kion uzas la Piratpartio por rekte ligi la volon de la civitanoj kun la faro de la de ili delegitoj; pli en Esperanto: piratpartio.org

*7) Ni diskutis pri diversaj terminoj au vort-alternativoj kun la celo klare distingi inter diversaj nocioj & aferoj, do eviti ambiguecon, observante la komunan uzon - ekz-e:
- povo & potenco
- liven (anstatau maldekstren, aparte tauge ekz-e je biciklado)
- kush-biciklo (sur kiu oni plie kushas ol sidas)
- ghendra egaleco (anstatau gea egaleco), kiam temas pri la seksoj en la socialaj aferoj
- -enz- pseudosufikso en PMG (sufikso kiu anstatauas -il- (au -izil-) aplikado da substancoj au kemiajhoj)

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)