All articles concerning Andi
-
Grosjean-Maupin, la junkro
Emile Grosjean-Maupin estas plej konata kiel ĉefa aŭtoro de Plena Vortaro (PV 1930), la antaŭulo de PIV. Li ankaŭ estis "Direktoro por la Komuna Vortaro" de la Akademio, kie li agis iom ... nu, orginale ...
-
Esperanto-vortaroj de 1887 ĝis 2014
Fine estas elŝutebla la Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 ( BKB - 2015-05 ).
-
Kiel oni diras en ‚ĝusta kaj bona’ Esperanto?
Plej multajn respondojn al tiu centra demando de instruado ni trovas en la verko „Fundamento de Esperanto“. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007. Fine ekzistas verko, kiu helpas kompreni ĝin ...
-
ePIV fine konsultebla en la reto
Post iom longa prokrasto, reta versio de PIV fine estas senkoste legebla en interneto. La nuna provizora beta-versio estas tre laŭdinda, tamen lasas ankoraŭ multajn eblojn por estontaj plibonigoj teknikaj kaj enhavaj ...
-
La Esperanto-Sveda de Nylén - ĉu bitigenda kaj bitigebla?
KaGu raportas pri siaj spertoj fari el la vortaro Esperanto-Sveda de Paul Nylén komputile legeblan tekston kaj petas pri konsiloj kaj spertoj. Ĉu iu povas helpi al li? ...
-
DeepDict: vortoj kaj iliaj amikoj
Teorie oni povas preskaŭ senfine kombini vortojn kun aliaj. Fakte iuj vortoj pli verŝajne aperas kuntekste de certaj aliaj. Post "hundo" ni atendas "bojas", ne "kokerikas". Kiujn vortojn la praktiko rilatigas al kiuj aliaj, montras la vortarego DeepDict ...
-
FESTO 2010 finiĝis ! bonega kaj mojosetosega festivalo...Vidu fotojn ! Vivu FESTO !
Furora koncerto de Martin & la talpoj el Stokholmo sur la FESTO-scenejo Jen post pli ol 3 semajnoj de intensiva laborego FESTO 2010 finiĝis. FESTO 2010 en Donneville estis belega festivalo kiujn plejparte de la partoprenantoj kaj organizantoj ĝuegis.. La etoso bonegis kaj mojosegis, kultura arta programo elstaris kaj plaĉegis, eĉ al la vilaĝanoj de Donneville kaj de apudaj urboj ĝis Tuluzo ! Amaso da fotoj estis faritaj kaj ni invitas vin aldoni viajn fotojn en ĉi tiu grupo :…
-
Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?
La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?
-
PIV - ĉu enretigota?
Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.
-
S.E.S. (SOMERA ESPERANTO-STUDADO) 2010
Jen filmeto, kiun mi trovis en "U-Tube", por prezenti la S.E.S.-on de 2010 (2an ĝis 10an julio) http://www.youtube.com/watch?v=5vga6pwgU6s&feature=player_embedded Ĉar multaj geamikoj ne povas malfermi "U-Tube"-n en sia lando pro malpermeso, mi ĵus aldonis ĝin ĉi-tie por montri al ĉiuj vi la mirindan etoson de la ĉi-jara renkonto en Pieŝtany, Slovakio. (Mi esperas, ke ili povos vidi tiun dokumenton en Ipernity sed tute ne certas!) ... Bedaŭrinde, mi mem ne ĉeestis... sed mi ege esperas partopreni venontjare!!! Tiu estis la tria fizika LERNU! - renkontiĝo : vidu la programon ĉe http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php
-
La esperanta meta-vortaro
PIV kovras eble 20 elcentojn de la vorto-stoko registrita en dulingvaj Esperanto-vortaroj. La tuto de tiuj vortaroj kune formas virtualan "meta-vortaron" kun probable ĉ. 250.000 vortoj. La softvo Mobipocket Reader ebligas per unu sola serĉo konsulti ilin samtempe.