All articles concerning Asya Kondova-Randehed

Photos | Documents | Articles
    
  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (5) - Maxence VAN der MEERSCH

    MAXENCE VAN der MEERSCH
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Dankon pro viaj pacienco kaj komprenemo ĉar mi longe forestis pro kor-operacio. Finfine, kaj kun granda plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia amika helpo; NOĈJO kaj ERZSEBET pro ilia fidela intereso.

  • KORAN DANKEGON, KARAJ GEAMIKOJ !!!

    Mi kore dankegas ĉiujn geamikojn pro la simpatiplenaj bondeziroj okaze de mia naskiĝtago! Bonvolu pardoni mian tre longan silenton : mi ne estas nun hejme, sed vizitas familianojn en la regiono Nordo de Francio (bedaŭrinde ne eblas al mi partopreni la 100an UK-on en Lillo! ...Ve!...) Nur kelkfoje mi povas facile kaj libere retumi estante tro okupata kun mia familio. Post du aŭ tri semajnoj mi intencas daŭrigi la tradukon de "La Fantomo". Dankon pro viaj pacienco kaj ... kompreno! Ĝis baldaŭ!