Search through Pedro Hernández's photos

  Publication date  /  2012  /  December  /  22   -   64 photos

« Dec 2012    1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31    Jan 2013 »

  • Verukapro, surprizita dum ĝuado de kotobanado
  • Impona
  • Buvaloj kuŝantaj nur unu aŭ du metrojn for de la veturilo
  • La unua grupo de verukaproj. En la parko estas amaso da ili
  • Nia vojo estas nun barita de timiga grupo da buvaloj. Laŭ klarigo de la gvidanto, la buvaloj nur danĝeras, kiam sentas sin solaj, sed ne grupe
  • Belulino, ĉu ne? (aŭ eble belulo...)
  • Ĝirafaro... mi ĉiam pensis ke ili vivis pli malpli solaj... sed ne
  • Damalisko (Damaliscus korrigum)
  • Damaliskaro
  • Fore, en la savana ebenaĵo, diversaj bestoj manĝas. Zebroj, buvaloj...
  • Nur la virimpaloj havas kornojn
  • Ne, vi ne vidas duoble: estas DU impaloj ;)
  • Ĵus enirinte la parkon, akceptas nin grupo da impaloj, facile rekoneblaj per la "M" sur la postaĵo
  • Ĉi tiu formikujo estas 1,5 metron alta (kaj estas aliaj multe pli altaj)
  • Imponaj kornoj, ĉu ne? Se tiaj estus la taŭroj en Hispanio ne ekzistus la taŭrobataloj ;)
  • Bovo kaj bovido
  • Fine mi sukcesas trovi unu el miaj celoj en Ruando: la tiel nomata (laŭ vikipedio) "grandkorna ruanda bovo", konata ankaŭ kiel "vatusi-bovo"
  • Trans la kampoj, la nebulo ankoraŭ kovras la monton
  • Kampoj kaj kampoj da maizo, rizo, bananujaroj...
  • Ni troviĝas en la regiono de la bananoj. Ĉie videblas bananujoj, kaj homoj ĉiel portantaj bananojn
  • Kaj la lumo iĝas pli kaj pli intensa
  • La suno malfermas al si vojon tra la nuboj
  • Sed ankoraŭ la nebulego malhelpas vidi la ŝoseon. Ruando ja estas montara, alta lando
  • La vilaĝoj vekiĝas
  • La suno iom post iom aperas super Ruando
  • El la plej alta parto videblas sube la nebulo. Iom post iom la pejzaĝo ŝanĝiĝos, kaj anstataŭ montoj aperos la ebenaĵoj de la savano
  • Trans la proksimaj arboj nenio videblas pro la nebulo
  • La pejzaĝo ankoraŭ dormas, kaj tra la nebulo videblas la vilaĝoj, bananujoj...
  • Denove frumatene, antaŭ la mateniĝo, ni forlasas Kigali orienten
  • Knabino en Akagera
  • Kamparanino en Akagera
  • Bela juna specimeno... kaj fino de la ekskurso. Mi dormos la tutan vojon reen al Kigali
  • Iom post iom la pavianoj retiriĝas el la vojo
  • Pavianoj, tute apud la veturilo
  • Poste, la elirvojo de la parko okupatas per tuta grupo de pavianoj
  • Alvenante preskaŭ al la fino de la parko, ĉi tiu paviano spektas nin tute senzorge
  • Bedaŭrinde, ĝi estis la sola elefanto, kiun mi sukcesis vidi. Sed imponas.
  • La elefanto banas en la lago dum manĝas la apudajn kreskaĵojn
  • Ni ĉirkaŭiros la lagon por povi pli bone observi ĝin
  • Fine, fore, malantaŭ la kreskaĵoj, aperas elefanto
  • DSC 0125
  • Tuta familio. Nuntempe en Akangera troviĝas la plej granda grupo de hipopotamoj en Afriko
  • Jen hipopotamo. Nur eblas foti el la veturilo. Se mi eliras, ĝi tuj malaperas dum kelkaj minutoj sub la akvo
  • Pli bone ne diskuti kun ĝi...
  • Denove buvalo. Ĉi foje sola, tial danĝera. Ni pasas malrapide por eviti nervozigi ĝin
  • Iu ombro moviĝas sub la akvo...
  • Unu el la multaj lagoj de la parko, kie troveblas hipopotamoj kaj krokodiloj
  • Flavbrida vanelo
  • Iu spektas nin el malantaŭ la kreskaĵoj
  • Purpura ardeo
  • Griza konogruo
  • Pliaj impaloj
  • Zebra familio
  • Nun ĝi rimarkis ke mi estas tie
  • Nekutima vidpunkto pri ĝirafoj
  • Ĉarmeta zebrido
  • Zebro
  • La unua zebraro
  • Du virimpaloj kaj impalido
  • Verukaproj apud la vojo
  • Cerkopiteko
  • Virimpalo, kun la famaj, belegaj kornoj
  • Cerkopiteko
  • Savano. Pejzaĝo tute malsimila al la okcidenta kaj centra Ruando. La foraj montoj estas Tanzanio