Search through Pedro Hernández's photos

  Publication date  /  2010  /  July  /  9   -   29 photos

« July 2010    1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31    July 2010 »

  • Nun estas la momento por interfiksi la "ĥana"
  • La interfiksado faratas akurate, por ke la "ĥana" aspektu unucela.
  • La interfiksitaj "ĥana" fermiĝas per la pordo "ĥaalga"
  • La "toono" kaj la "bagana" jam preskaŭ pretas
  • Nun, oni fortigas la tuton ĉirkaŭante ĝin per zono
  • Alvenas la momento por starigi la "bagana" kun la "toono"
  • Stariginte la "toono" en la centron, nun estas la vico de la "unj", la stangoj, kiuj konsistigas la strukturon de la tegmento
  • Dum homo tenas la "bagana", aliaj distribue komencas fiksi la "unj" en la truetojn de la "toono"
  • Oni aldonas "unj" post "unj", disigite, por subteni la "toono". Poste oni "densigos" la tegmenton per la aliaj stangoj
  • DSC 0550
  • La "unj" oni fiksas al la "ĥana" per la ŝnuro, alkroĉita al ĝia pinto.
  • ... tiamaniere
  • Iom post iom oni aldonas po "unj" en ĉiun trueton de la "toono".
  • Nun, necesas sekurigi la tegmenton per ŝnuroj
  • La tegmento jam preskaŭ pretas
  • La lastaj "unj" estas tiu de la "ĥaalga"
  • Venonta paŝo: kovri la "ĥana" strukturo per felta kovrilo "tuurga"
  • Nun oni devas fiksi la "tuurga"
  • Por kontraŭstari la eksteran tiron, kaj ankaŭ la venton, oni balastas interne la "toono" per ŝtonego.
  • Kaj nun, kovri la tegmentan strukturon per alia feltopeco: "deever"
  • Nun, denove per ŝnuroj, fiksi la "deever"
  • Por sekurigi la "tuurga", oni uzas zonojn aŭ ŝnurojn
  • Oni ĉirkaŭigas la "deever" per la zonoj...
  • ...fiksas ĝin al la pordo, kaj reen
  • Al la zonoj, ĉirkaŭantaj la "deever", oni fiksas la ŝnurojn de la "tuurga" por sekurigi ĝin
  • Jen la provizora rezulto
  • Oni alkroĉas ankaŭ la feltan pordon
  • Kaj finfine en la supro oni metas la formeteblan tegmenteton, "urh", kiu kovras la "toono"
  • Jen interne