La una Ruanda vilaĝo.

Ruando. La lago Muhazi


Folder: Ruando
La dimanĉon mi havas mian unuan ekskurson ekster Kigali, t.e., mian unuan kontakton kun la Afrika kamparo kaj naturo, vere mirindaj en Ruando. Bone zorgita ŝoseo, kun ambaŭflankaj vojoj por piedirantoj kaj biciklantoj, kondukas nin orienten. kaj mi malkovras la unuajn pejzaĝojn Ruandajn. La lago Muhazi estas belega, senmova, malstreĉiga. En la apudlaga restoracio mi unuafoje gustumas la tilapion, …  (read more)

02 Dec 2012

1 favorite

300 visits

La una Ruanda vilaĝo.

02 Dec 2012

371 visits

En la vilaĝoj miksiĝas la adobaj dometoj, kiujn en kelkaj regionoj oni ankoraŭ konstruas, sed kiuj iom post iom estas anstataŭataj per pli modernaj brikaj konstruaĵoj

02 Dec 2012

307 visits

Tra la tuta lando, sur la flankaj vojoj de la ŝoseoj konstantas la piedirantoj, biciklantoj... la spuroj de la moderniĝo videblas interalie en la ĉieĉeestaj poŝtelefonoj

02 Dec 2012

300 visits

La bicikloj, puŝataj, estas uzataj por transporti varojn de vilaĝo al vilaĝo

02 Dec 2012

356 visits

Sed la ĉefa transportilo estas la kapo. Mi supozas ke la ruandanoj ne suferas je kolproblemoj...

02 Dec 2012

460 visits

Foje necesas supozi la biciklon sub la ŝarĝo

02 Dec 2012

380 visits

La bananoj estas unu el la ĉefaj manĝaĵoj de Ruando: freŝaj, frititaj, bolitaj...

02 Dec 2012

292 visits

Eŭkaliptoj

02 Dec 2012

313 visits

La lago Muhazi

28 items in total