0 favorites     11 comments    945 visits

Location

Lat, Lng:  
You can copy the above to your favourite mapping app.
Address:  unknown

 View on map

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

945 visits


La Eta Princo. Mongola

La Eta Princo. Mongola
"Би зургаан настай байхдаа "Үнэн түүх" гэдэг аглаг ойн тухай номоос нэгэн гайхамшигт сайхан зураг үзэж билее. Энэ бол аварга могой нэг араатанг залгиж байгаа зураг байсан юм. Зургийн хуулбар энэ"

http://eo.wikipedia.org/wiki/Mongola_lingvo
Translate into English

11 comments - The latest ones
 Lars Sözüer
Lars Sözüer
Ah, pro tio vi vojaĝis al Mongolujo! ;-)
13 years ago.
Pedro Hernández club has replied to Lars Sözüer
Kompreneble! Kiucele, se ne? ;)
13 years ago.
 Andy Անդրանիկ
Andy Անդրանիկ
Pedro, ĉu la mongola daŭre uzas la cirilan alfabeton aŭ ĝi revenis (aŭ planas) al la tradicia alfabeto aŭ la ciriligo? Mi vidas ke pluraj lingvoj de ekssovetaj respublikoj ŝanĝis la alfabetojn de la cirila al la latina (azera, uzbeka, kirgiza, duone la kazaĥa) kaj eĉ se Mongolio ne troviĝis en tiu skatolo ĝi estis proksima.
13 years ago.
Pedro Hernández club has replied to Andy Անդրանիկ
Fakte, antaŭ kelkaj jaroj oni eldonis version en la malnova skribmaniero. Post la venko de la tiel nomataj "demokratoj", ekis novnaciisma periodo en kiu, krom la restarigo de Ĉingiz Ĥan kiel "Patro de la Nacio", oni decidis "remongoligi" laŭ ilia vidpunkto la tutan vivon, kaj interalie reveni al la malnova skripto. Tamen, evidentiĝis ke tiu ŝanĝo estas tre malpraktika pro diversaj kialoj, grafikaj, ortografiaj, ktp, ĉar ineralie, male al la nova cirila sistemo, kiu ebligis siatempe instrui legi kaj skribi la tutan loĝantaron, la malnova ne estas tiom kohera, malfacilas uzi ĝin en komputiloj kaj estas malfacile lernebla. Oni lernas ĝin en baza lernejo, sed la plejmulto de la lernintoj kapablas ne pli ol skribi sian nomon per ĝi kaj literumi la tekstojn kun multe da peno.
Nuntempe, la cirila ĉie regas, sed eblas vidi skribaĵojn en la malnova en kelkaj fasadoj, afiŝoj, komercaj lumigiloj, ankau iom eldonas en la malnova skribmaniero, sed, kiel dirite, la studado de tiu sistemo pli memorigas la lernadon de la latina en niaj lernejoj ol io alia. Bonas tamen, ke lernantoj almenaŭ konu ĝin.
Mi mem kunportis materialojn en la malnova skribmaniero por lerni, kaj esperas iam sukcesi. Ankaŭ mi petis al amikino serĉi la malnovan version de La Eta Princo en vendejoj de malnovaj libroj. Ni vidos...
13 years ago.
Andy Անդրանիկ has replied to Pedro Hernández club
Dankon pro la respondo, tiu estis mia dubo ĉar kelkfoje mi vidis mongolaĵojn en la cirila kaj fone en la antikva skribo kaj mi ne sciis ĉu estis iompostioma transiro... dankon
13 years ago.
 Milokula Kato
Milokula Kato
La tiel "nomataj demokratoj" volis rehavigi al sia popolo ĝian pasintecon, heredaĵon, memoripovon. La cirila estis enkondukita pro pure politikaj kialoj kaj tute ne pro ĝia praktikeco.

Iu ajn lingvo skribeblas komputile. Iun ajn lingvon aŭ skribon eblas ellerni.

Mongolujo dronas en siaj problemoj (krimo, sufokiga mafiiĝo, nemoviĝemo, trodependeco de la importo, blindaĉa naciismo ktp.) por sanmense pritrakti la vere gravan problemon de la skribo.

Mi konis alte edukitan mongolinon kiu rakontis al mi ke ŝi ĉiam uzas la klasikan mongolan skribon por siaj personaj bezonoj. Ŝi asertis, ke moglollitere eblas skribi multe pli rapide, ĉar ĝi permesas naturajn mallongigojn, do estas uzebla preskaŭ stenografie.
13 years ago.
Pedro Hernández club has replied to Milokula Kato
La tiel "nomataj demokratoj", same kiel ĉiuj naciistoj, volis rehavigi al sia popolo imagitan paradizon kiu ekzistas nur en la komuna imago de la popolo. Rilate la klasikan skribon, kompreneble, estas homoj kiuj skribas ĝin vigle, sed la komento de ĈIUJ mongoloj kun kiuj mi parolis, kaj mi parolis pri tio kun multaj, ĉar kiel filologo kaj lernanto de la mongola tio ege interesas min, diris, senekcepte, ke la malnova skribmaniero estas ege komplika. Kiam okazis la revolucio de 1921, malpli ol 2% de la loĝantaro kapablis legi kaj skribi, kaj tio konsiderante, ke TRIONO de la mongolaj viroj en tiu epoko estis monaĥoj, tio estas, eĉ la monaĥoj, supozitaj studantoj de religiaj tekstoj, ne kapablis legi. Krome, la antikva skribmaniero speguligas lingvon, kiu tute ne koincidas kun la moderna mongola, same kiel estus, se ni volus skribi latine en Europo kaj paroli en niaj naciaj lingvoj.
Kiam oni enkondukis la latinan skribon, kaj poste la cirilan, la "politika celo" estis tute konkreta: ebligi instrui legi kaj skribi al la mongola popolo per sistemo, kiu preskaŭ perfekte speguligas la modernan lingvon. La rezulto: preskaŭ 100% de la mongoloj kapablas legi kaj skribi. Rilate la transiron de la latina al la cirila, same kiel en multaj lingvoj de eksa Sovetio, kaj male al la martelada ideo pri tio, ke temis pri strebo rusigi tiujn popolojn (por tio sufiĉintus ignori la naciajn lingvojn, ne krei alfabetojn por ili, kaj rekte devigi uzi nur la rusan), la celo estis ankau praktika: dum la socialisma epoko, en la mongolaj lernejoj oni instruis la rusan lingvoj kiel fremdan, la plej fortaj landaj rilatoj estis kun Sovetio (tute ne kun Ĉinio) kaj amaso da mongoloj iris studi al la sovetiaj universitatoj, estis pli praktike uzi ununuran alfabeton, kaj konsiderante ke la latina funkciis dum malmultaj jaroj, nova transiro al nova alfabeto ne estis tiom grava.
Kompreneble, facilas fari kontraŭsovetian propagandon pri ĉio kio okazis en tiu parto de la mondo, sed la nekono de la realo kondukas al la demagogio. Dank'al la "aĉa" lingva politiko de Sovetio, ĝi estis la sola multlingva lando en la mondo, en kiuj la lingva diverseco ne nur ne malkreskis abrupte (komparu kun la situacio, ekzemple, en Ameriko) sed eĉ estis subtenata kaj instigata de la ŝtato. Tiam, lingvaj komunumoj kun malpli ol ducen homoj, ekzemple en la fora rusa oriento, ricevadis materialojn por ke la infanoj lernu en lernejo en ilia propra lingvo (mi havis tiajn materialojn en miaj manoj). Kompreneble, en kondiĉoj de "demokratio kaj merkato", tio ne plu eblas. Tro multekoste, kaj neniu pagus.
13 years ago.
 Milokula Kato
Milokula Kato
Bone, mi ankaŭ estas filologo. Kaj krome, ano de la gento parte reprezentita en Sovetio, mi konas tian veran lingvopolitikon tute ne onidire.

Tion, kion vi aŭdis pri la senalfabeteco "antaŭrevolucia" kaj ĉiesa alfabeteco poste estas kutima propagandaĵo redirata ĉie. La sama statistiko verŝajne validus kaze de la ĉinoj, kiuj tamen ne ŝanĝis sian antikvan skribon (ŝanĝetis, plisimpligis, sed ne tute forŝovis ŝranken).

Sovetio ja estis multlingva lando, tamen ĝia senkaŝa politiko estis rusigo. Ĝi ne povis okazi dumnokte, do oni pelis ĝin antaŭen poiome. La unua paŝo estis enkonduko de la cirila skribo. Ĉar senalfabeta amaso neniam lernos la altrudatan fremdan lingvon. Do tiel oni ankaŭ ŝajnigas "prizorgadon" de la lokaj lingvoj kaj kulturoj.

Kun la rusa skribo la lingvoj estis inundataj per milegoj da rusaj vortoj. Ĉiun provon traduki ilin aŭ esprimi sialingve la registaro taksis kiel naciismo kaj punis, oftege per morto.

Rezulte la "lokaj lingvoj" iĝis nur duone taŭgaj kaj ne eltenadis la konkurencon kun la rusa. En Centra Azio en la ĉefurboj kreskis jam la dua generacio de la lokaj gentanoj kiuj ne scipovis paroli sian lingvon.

Kiam sia propra lingvo iĝas fremda, kiam sia propra skribo iĝas fremda, revenigi la kulturan heredaĵon estas samtiom malfacile kiom lerni novan fremdan lingvon.

Do kontraŭsoveta propagando (fakte informado pri la krimoj de la komunistoj) estas demagogio? Ĉu mi ĝuste komprenis?
13 years ago.
Pedro Hernández club has replied to Milokula Kato
Bone, niaj vidpunktoj pri sovetio estas klare tute malsimilaj. Rilate la alfabetigon kaj la protekton de la minoritataj lingvoj sufiĉas konstati la statistikojn de "komunistaĉaj" organizoj kiel UNESCO, kaj kompari la evoluon de la plurlingveco en Sovetio kaj en aliaj "liberaj" partoj de la mondo. Mi komprenas, ke kontraŭkomunistoj kiel vi ŝatus ke ĉio en la komunismaj landoj estu terura por pli facile propagandi, sed ne ĉiuj homoj estas tiom stultaj por dividi la mondon en "bonuloj" kaj "malbonuloj".
Mi loĝis dum unu jaro en Kazaĥio, kaj tie mi konatiĝis kun mutaj homoj en Taĝikistano, kiuj klarigis al mi, ke neniu parolus mise pri Sovetio en ilia lando, ĉar por scii kia estus Taĝiskistano sen la "terura komunistaĉa diktaturo", sufiĉas rigardi trans la landlimon, trans la riveron Pianĝ. En la alia bordo de la rivero, t.e. Afganistano, la averaĝa vivdauro estas 20-25 jarojn malpli ol en la eksa sovetia bordo. Kurioza hazardo, ĉu ne????
Sed mi ne plu diskutos la aferon. Mia opinio pri la lingvopolitiko de sovetio mi jam esprimis sufiĉe klare, fakte temas pri mia fako, kaj mi ne volas enmiksiĝi en kadukajn kotrausovetiajn propagandojn.
13 years ago. Edited 13 years ago.
 Milokula Kato
Milokula Kato
Ne malsamaj. Mia estas VIDpunkto, la via estas blindpunkto.
Mi ne daŭrigas la disputon, sed proponas nur trarigardi la bildojn kaj eble la filmojn.
http://www.gulag.ipvnews.org/article20060911.php
http://www.gulag.ipvnews.org/article20061131.php
http://www.gulag.ipvnews.org/article20070225.php
http://www.gulag.ipvnews.org
13 years ago.
Pedro Hernández club has replied to Milokula Kato
Bone, ankaŭ mi ne volas daŭrigi la diskuton. Mi ne rigardos tiujn artikolojn, ĉar mi jam estas sufiĉe aĝa por scii kio estas paranoja kontraŭkomunisma propagando. Kaj se mi estas blinda, blinda mi restos. Se laŭ vi, mi estas blinda (do, via argumento estas jam persona), mi opinias ke vi suferas de paranojo, kaj verŝajne vi bezonas bonan psikiatron. Sed ne timu, eĉ la plej freneza kontraŭkomunisma paranoja obsedo kuraciĝas. Iom da psikoterapio kaj kelkaj piloletoj, kaj via cerbo rekomencos denove normale funkcii.
Kaj, se vi ne ŝatas miajn opiniojn, neniu devigas vin viziti mian paĝon. Kiel dirite, mi jam estas sufiĉe aĝa por eniri en tiujn frenezajn manikeajn disputojn kaj por bezoni pravigi miajn fakajn opiniojn. Estu libera fajfi pri ili, kaj mi fajfos pri la viaj.
13 years ago.

Sign-in to write a comment.