Pavla Dvořáková's videos

Specimeno de mezepoka danco dum la solenaĵo en la…

14 Jul 2020 1 332
eo.wikipedia.org/wiki/Kest%C5%99any

Folklora ensemblo Ondráš el Brno (Moravio) - Tradi…

23 Aug 2019 1 423
Mallonga specimeno el unuhora senpaga publika prezentiĝo de la profesia ensemblo dum la 25-a Internacia Folklora Festivalo en Písek. Unika travivaĵo! Retejo de la ensemblo: vusondras.cz

Baroka danco

21 May 2019 1 384
Prezentiĝo kadre de la dutaga internacia konferenco "Mesaĝo de Komenio en arto kaj en arta edukado" okazis la 17-an de majo 2019 en la Kavalira salonego de la Palaco de Wallenstein (sidejo de la ĉeĥa senato) en Prago. Per la aranĝo oficiale komenciĝis serio de aktivecooj okaze de Nacia solenado de la vivjubileoj de Komenio.Dancas virina ensemblo sub gvido de Hana Slačálková.

Antonín Dvořák - Polonezo Es maĵor

29 Oct 2018 790
Danca prezento de la fama komponaĵo verkita de la fama ĉeĥa komponisto eo.wikipedia.org/wiki/Antonín_Dvořák dum la Tago de la Respubliko (omaĝe al 100jariĝo de estiĝo de la memstara Ĉeĥoslovakio) eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeĥoslovakio la 28.an de oktobro 2018 en la kulturdomo Střelnice (Pafejo) en Tábor (Suda Bohemio, Ĉeĥio) Bv. ĝui la elegantecon kaj noblecon de la danco same kiel kun plezuro ĝuis ĝin mi!

HEJ HEJ HEJ☺! - Sicilia ensemblo dum la Internacia…

Sicilia popolkanto

19 Aug 2018 395
prezentita dum la Internacia Foklora Festivalo en Písek la 19-an de aŭgusto 2018 la fotaĵo alŝutitas ĉi-tie www.ipernity.com/doc/pavla-dvorakova/47170784 mi pardonpetas pro nebona optika kvalito, sed surodie estis samtempe akra suno kaj forta ombro:-(

La kastelo Jindřichův Hradec (Ĉeĥio)

04 Apr 2011 1 471
Mallonga turisma filmeto pri publike alirebla ampleksa renesanca kastelo, situanta en Suda Bohemio. Esperantigis kaj laŭtlegas Pavla Dvořáková. eo.wikipedia.org/wiki/Jindřichův_Hradec_(kastelo)

Polonezo

10 Jun 2018 394
Ensemblo "Societo de sinjoraro en la fortikaĵo Lumbrikvilaĝo" el Hradec Králové (orienta Bohemio) dancas dum la urba solenaĵo en Písek (8.6.2018). Post barokaj dancoj en barokaj kostumoj estis prezenzita danco, kiu ja jam ekzistis fine de la 18a jarcento, sed en tiu ĉi kutima formo estiĝis nur en duono de la 19-a jarcento. Do ĉar pro teknikaj kialoj ne eblis tuj ŝanĝi adektvajn vestaĵojn, temas pri ioma historia miseto - tamen plaĉis al mi la prezentaĵo, tial mi ne povis rezisti al ĝia publikigo:-) retejo de la ensemblo kun belaj fotaĵoj: spolekpanstva.cz

Finalo de la neformala inaŭguro de la muzika festi…

15 May 2018 556
Fino de la simfonia poemo "Blaník" el la ciklo "MIa patrujo" de Bedřich Smetana eo.wikipedia.org/wiki/Bedřich_Smetana - rekta transsendo el la Salonego de Smetana de la Municipa DOmo en Prago en prezento de la Ĉeĥa filharmonio. Neformala senpaga abrablaetosa vespero sur la herbejo de la ŝtata insulo Kampa apud la Karola ponto, kiun mi ĝuis kun mia amiko kadre de mia naskiĝtaga semiajnfina restado en mia amata Prago. Registrite 12.5.2018

Kelta muzikgrupo Shivers ĉe la Ŝtonponto en Písek

03 Apr 2018 688
La loka folkgrupo prezentiĝis dum Pasko la 31-an de marto 2018 kadre de la Printempa solenaĵo. Parto de unu tradicia instrumenta komponaĵo el la 30minuta koncerto. Pliajn kantojn el la KDoj eblas senpage elŝuti en www.shivers.cz/cz/32-ke-stazeni-download .

Ĉeĥa folkgrupo Ginevra - kanto "Je akro de la glav…

10 Sep 2017 1 522
Unu el miaj ŝatataj muzikgrupoj okupiĝantaj pri t.n. historieca folko, Ginevra el la urbo Příbram (ĉ. 60km sude de Prago) solenis 9.9.2017 dudek jarojn de sia ekzisto dum la 10-a festivalo "Svatohorská šalmaj" (Ŝalmo de Sankta monto), trapasinta en ĉarma kaj energie forta areo de al pilgrimloko super la urbo. Unu el kantoj de ilia vespera koncerto, per kiu programo de la festivalo finiĝis. Devizo el la refreno: "Ni neniam rampos kiel la blinda serpento, surgenui - nur pro amo, alikaze - firme stari..." retejo de la grupo: ginevra.cz oficiala kanalo de la muzikgrupo ĉe Jutubo: www.youtube.com/channel/UCrROY_aA6ylaa-vzpCX9ewA

Bjelorusa popolkanto "Dolinuška" - ensemblo Streča…

17 Aug 2017 604
prezentiĝis kadre de la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) la 17-an de aŭgusto 2017 la ensemblo devenas el la urbo Mazyr en suda Bjelorusio

Slovaka folklora ensemblo HONT el Krupina

20 Aug 2016 889
5minuta specimeno el prezentiĝo en korto de la sudbohemia kastelo Blatná 19.8.2016, kadre de la 22a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) La urbo Krupina situas oriente de la kongresurbo Nitra. Filmis kaj tondis Pavla Dvořáková.

Infana folklora ensemblo PRZYGODA el Rybnik (Polla…

16 Aug 2015 1 764
dum la XXI-a Internacia Folklora Festivalo en Písek, 16.8.2015 dum la lasta programo sur la urba insulo. Aparte aprezindas fizike postulemaj knabaj dancoj! Krome la muziko estigas sanigan frostotremetadon ekde la kapo tra la tuta dorso :-) La ensemblon dum ĝia restado en nia urbo prizorgis kiel ĉiĉeronino mia filino.

Sudbohemia folklora ensemblo Písečan

20 Jun 2015 1 1 835
Ensemblo el la urbo, kie mi loĝas dum la Urba solenaĵo en Písek la 13-an de junio 2015

Seniora kantri-dancgrupo dum ĈEA-Konferenco en Nym…

01 Jan 1904 3 2 1034
Grupo el la banloko Poděbrady, celanta aktivigon de triaĝuloj (du membroj de la grupo aĝas pli ol 80 jarojn!) jam duafoje sukcese prezentiĝis dum la konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (unuafoje ne 2010). Temas pri ĉ. 5minuta mallongigo de la spektaklo enkondukanta sabatan dancvesperon. Sekvis ankaŭ instruado de kantri-danco al la partoprenantoj de la konferenco. surfotile filmis kaj tondis Pavla Dvořáková

Renesanca danco kun ventumiloj

14 Sep 2013 2 825
Mallonga specimeno el prezentiĝo de la ĉeĥa ensemblo Animata dum la 8-a festivalo "Příbramská svatohorská šalmaj" (specialiĝanta precipe pri histori(ig)a folkmuziko) okazinta 14.9.2013 antaŭ areo de la plej konata bohemia pilgrimloko Svatá Hora (Sankta Monto) apud Příbram (Centra Bohemio, Ĉeĥio). E-lingva priskribo de la loko: pribram-city.cz/esp/index.php?vid=7

Moravia etnofolkroka muziko

21 Aug 2013 2 1066
Mia ŝatata muzikgrupo Tomáš Kočko a Orchestr dum koncerto kadre de la Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) 21.8.2013 konata originala kanto "Zbojnický zvrtek" el ilia repertuaro, kiu plejparte inspiriĝas de la folkloraj tradicioj de la orienta parto de Ĉeĥio (aŭ transprenas kaj prilaboras originajn popolkantojn) en la kantoteksto estas prilaŭdataj ecoj de dancantaj junulinoj foje mi sonigadas la kanton laŭte (tio gravas :-) )dum matena gimnastikado aŭ se mi sentas malkreskon de energio belaj videoj de pliaj kantoj videblas en ilia oficiala retpaĝaro www.kocko.cz/video.htm

55 videos in total