Folkloraj aranĝoj en Ĉeĥio
Fotaĵoj, ev. videoregistraĵoj el internacia folklora festivalo, okazanta ĉiujare en aŭgusto en mia urbo en Suda Bohemio (Ĉeĥio)
- partoprenas kaj ĉeĥaj, kaj eksterlandaj ensembloj
kaj parte ankaŭ el aliaj similaj aranĝoj kaj okazaĵoj
- partoprenas kaj ĉeĥaj, kaj eksterlandaj ensembloj
kaj parte ankaŭ el aliaj similaj aranĝoj kaj okazaĵoj
24 Aug 2012
2 favorites
2 comments
Mongola popolensemblo III
Ensemblo CHEN-BA-ER-HU-QI Wulanmuqi el la aŭtonoma regiono Interna Mongolio en la ĉina urbo Hulunber la 24-an de aŭgusto 2012 prezentiĝis dum la XVIII-a Internacia Folklora Festivalo en mia urbo Písek (Ĉeĥio). Videon, kiun mi filmis dum la spektaklo, vid povas vidi en www.ipernity.com/doc/41057/13294309 .
24 Aug 2012
3 favorites
1 comment
Mongola popolensemblo
Ensemblo CHEN-BA-ER-HU-QI Wulanmuqi el la aŭtonoma regiono Interna Mongolio en la ĉina urbo Hulunber la 24-an de aŭgusto 2012 prezentiĝis dum la XVIII-a Internacia Folklora Festivalo en mia urbo Písek (Ĉeĥio). Mia registraĵo el la spektaklo.
16 Aug 2008
1 favorite
Orientslovaka folklorensemblo
Prezentiĝo dum la Internacia folklora festivalo en mia urbo Písek (Ĉeĥio) en aŭgusto 2008
kun nekutima dancobjekto - boteloj
24 Sep 2011
Okcidentbohemia popolkanto
Unu el "kantoj de mia koro"
Tradicia ĉeĥa popolkanto el Okcidenta Bohemio
"Když jsem koval koníčky" (Kiam mi mi forĝis ĉevaletojn)
Prezentas folklora ensemblo Meteláček el Plzeň
(Pilseno - hejmurbo de la mondfama biero) -
eo.wikipedia.org/wiki/Plze%C5%88
Por kompreni pri kio oni kantas mi aldonas la tekston:
Když jsem koval koníčky / Kiam mi forĝis ĉevaletojn
bul sem u svý Hančičky / mi estis ĉe mia Hanjo
nechtíla mě demů pustit / ŝi ne volis lasi min hejmeniri
až nebudú hvězdičky / ĝis kiam ne estos (videblaj) steletoj
Hvězdičky už nebúly / Steletoj ne plu estis (videblaj)
a já říkám svý milý / kaj mi diras al mia amatino
pojď ,má milá, vyprovoď mě,/ venu, mia kara, akompanu min,
vyprovoď mě na chvíli / akompanu min por momento
mi filmis dum Sanktvenceslaa festo kaj Internacia foklora festivalo en Český Krumlov
24.9.2011
(kun la urbo vi povas konatiĝi en mia albumo
- mi aldonos ankoraŭ pliajn fotaĵojn)
28 Sep 2012
1 favorite
Infana folklorensemblo Břeclavánek
prezentiĝis al partoprenantoj de Trilanda konferenco en Břeclav 28.9.2012
kaj prezentis sudmoraviajn popolmuzikon kaj dancojn
21 Aug 2013
2 favorites
Moravia etnofolkroka muziko
Mia ŝatata muzikgrupo Tomáš Kočko a Orchestr dum koncerto kadre de la Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) 21.8.2013
konata originala kanto "Zbojnický zvrtek" el ilia repertuaro, kiu plejparte inspiriĝas de la folkloraj tradicioj de la orienta parto de Ĉeĥio (aŭ transprenas kaj prilaboras originajn popolkantojn)
en la kantoteksto estas prilaŭdataj ecoj de dancantaj junulinoj
foje mi sonigadas la kanton laŭte (tio gravas :-) )dum matena gimnastikado aŭ se mi sentas malkreskon de energio
belaj videoj de pliaj kantoj videblas en ilia oficiala retpaĝaro
www.kocko.cz/video.htm
20 Jun 2015
1 favorite
1 comment
Sudbohemia folklora ensemblo Písečan
Ensemblo el la urbo, kie mi loĝas dum la Urba solenaĵo en Písek la 13-an de junio 2015
12 Aug 2015
1 favorite
Folklora ensemblo el Indonesio
dum la XXI-a Internacia Folklora Fesstivalo en Písek, 13.8:2015
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter