Keywords

kanto
muziko
Kristnasko
norvega lingvo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

928 visits


Skandinavia kristnaska kanto "Mitt hjerte alltid vanker"


En Skandinavio (kaj precipe en Norvegio kaj Svedio) tre ŝatata kanto
- "Mia koro ĉiam migros" - tre bela ekzemplo de intima kristnaska liriko.
La tekston verkis en 1732 dana pietista episkopo kaj verkisto de himnoj Hans Adolph Brorson.

en.wikipedia.org/wiki/Hans_Adolph_Brorson

La melodio estas norvega varianto de la sveda popolkanto.
La kanto ekzistas en inprepreto de diversaj kantistinoj kaj ensemlbloj.
El en tute 11 strofoj mi kuraĝas kanti en la originalo 2 strofojn (la unuan kaj la lastan).

La kanton mi prezentis la 12-an de decembro 2015 kadre de la Adventa matineo, kiun mia Esperanto-Klubo en Písek organizas ĉiujare en la Urba Biblioteko (ankaŭ por la loka publiko). Krom adventa-medita programo ni ankaŭ prezentas tiutemajn kantojn aŭy poezion en Esperanto kaj organizas etan ekspozicion pri Esperanto-literaturo omaĝe al Zamenhof-Tago.

La kanton mi ekkonis lastjare kaj ĝi tuj ektuŝis mian koron, tial mi eksopiris ellerni kaj konigi ĝin, ĉar en mia lando la kanto estas tute nekonata. Mi esperas ke konantoj de la norvega estus indulgemaj rilate mian interpreton - mi aŭskultis plurajn version por kapti la prononcon kaj mi konstatis, ke ĝi ankaŭ parte diferencas ĉe unuopaj interpretoj. ...

la teksto:
www.stille-julenatt.org/julesanger/29_mitt_hjerte_alltid_vanker

(kantatas la 1-a kaj la 3-a)


agordigo en A1=432Hz
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.