Bonvenon en la 15_a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov

La 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov


Al nia nova albumo ni alŝutos iom post iom kelkajn gravajn fotaĵojn kaj aliajn dosierojn el la programo de la pinta aranĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, okazinta 13.-16.10.2016

informoj pri la urbo:

eo.wikipedia.org/wiki/Pelh%C5%99imov

informoj pri la aranĝo:

13 Nov 2016

508 visits

Bonvenon en la 15_a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov

15 Oct 2016

2 favorites

560 visits

Pelhřimov - ĉefa placo

gastiganta urbo de la 16-a ĈEA-Kongreso (13.-16.10.2016) eo.wikipedia.org/wiki/Pelhřimov fotis: Pavla Dvořáková

15 Oct 2016

1 favorite

444 visits

Kastelo Pelhřimov (nuna sidejo de la Urba Muzeo)

15 Oct 2016

1 favorite

608 visits

Suba Pordejo (Pordejo de Jihlava) en Pelhřimov

Sidejo de la Muzeo de rekordoj kaj kuriozaĵoj, kies retejo estis esperantigita kaj nun trapasas lfinan lingvokontrolon

24 Oct 2016

1 favorite

675 visits

Inaŭguro de la 16-a ĈEA-Kongreso

Malfermo de la unu akomuna vespero 13.10.2016 en la gimnazio de Pelhřimov Demaldekstre: parolanta Max Kašparů (prezidanto de la loka E-klubo kaj kunorganizanto), Pavla Dvořáková (komitatanino, organizantino kaj interpretino), Jiří Běhounek (estro de la regiono Vysočina), Miroslav Marek (direktoro de la Agentejo Bonan Tagon kaj de la Muzeo de rekordoj kaj kuriozaĵoj en Pelhřimov) kaj Vladimír Dvořák (ĈEA-prezidanto kaj organizanto de la kongreso) fotis:O.A.Fischer

13 Oct 2016

535 visits

Geedzoj Karaš muzikas dum la 16-a ĈEA-Kongreso

Al la unua kongresa vespero 13.10.2016 muzike kontribuis kune kun sia kolego geedzoj Tadeusz kaj Ivana Karaš el la proksima urbo Kamenice nad Lipou, membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA, profesiaj muzikinstruistoj en la elementa artlernejo. Ili prezentis ankaŭ kelkajn kantojn el la nove eldonita KDo. "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo". - vidu www.ipernity.com/doc/181031/43197306 Dum la koncerteto eksonis ekzemple la moldava romanco Nur mankas vi: aŭskultebla ĉi-tie: www.ipernity.com/doc/181031/43197216 (registraĵo el la KDo)

24 Oct 2016

1 favorite

659 visits

ĈEA-kongresanoj ekskursantaj - antaŭ la kastelo en Pacov

14.10.2016 la kongresanoj ekskursis el Pelhřimov al la proksima urbeto Pacov, kiu mone subvenciis buskeskurson. Oni vizitis la urban muzeon (sub gvido de ties direktoro) situantan en la nove rekosntruita kastelo. En majo 2015 en ĝi i.a. okazis migra ekspozicio "Ĉu Esperanto estas morta lingvo?" (dank al la loka aktivulino Milada Zemanová eĉ kun ĉeesto de la urbestro dum la inaŭguro) kaj aperis pri ĝi longa artikolo en la urba gazeto. do en la urbo estas semitaj bonaj plu priflegendaj kontaktoj rilate Esperanton. eo.wikipedia.org/wiki/Pacov

01 Nov 2016

2 favorites

1 comment

2 000 visits

"Radio-parolado de Esperanto tra la Interreto" - prelego de Anton Oberndorfer

Anton Oberndorfer el Aŭstrio, realiganto de la subteninda kaj disvastiginda projekto Esperanta Retradio aldone.de/retradio la 13-an de oktobro 2016 modele kaj inspire prelegis dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov. Kun antaŭparolo "Parolado - ŝlosilo al sukceso de nia lingvo". Registris Pavla Dvořáková.

11 Nov 2016

1 030 visits

Petro Chrdle prelegas pri Suda Koreio

Registraĵo prezento kadre de la 16-a ĈEA-Kongreso (14.10.2016 en Pelhřimov). Filmis Vladimír Türk.
16 items in total