Parola vorto - Sonregistraĵoj
Kolekto de sonregistraĵoj (escepte de muziko) - deklamo, prelegoj, radioartikoloj ktp.
Videoj en dosierujo "FOTOJ"
Sonregistraĵoj en dosierujo "DOKUMENTOJ"!!!
Videoj en dosierujo "FOTOJ"
Sonregistraĵoj en dosierujo "DOKUMENTOJ"!!!
21 Apr 2017
Memestimo - ĉu psikologia panaceo?
Luis Jorge Santos-Morales, kunfondinto kaj plurfoja Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo prezentas: "Memestimo: ĉu psikologia panaceo?" Marshall Rosenberg, konata usona psikologo, mencias memestimon kiel unuan aspekton de neperforta komunikado. Filmo muntita de Andrea Chiantore, subtekstigita de Ian Carter.
fonto:
www.youtube.com/watch?v=aomWZyXVEKo
kanalo de Scott David Turton
01 Jan 2016
Renato Corsetti - Avantaĝoj de dulingvismo
publikigite okaze de la proksimiĝanta Tago de Denaska Lingvo (21.2.)
fonto: www.youtube.com/watch?v=1MA3TQrtrRk
- kanalo de Scott David Turton
08 Apr 2013
El pesimismo al espero
Ĉu ankaŭ vi foje plendas pri stato de la nuna mondo, de nia socio, de nia Esperantujo? Ĉu entute eblas ION ŝanĝi?
Instiga video bazita sur inĝenia ludo kun vortoj , ne bezonanta longajn komentariojn.
La mondo estas kiel spegulo. Ĉiu ŝanĝo de la mondo komenciĝas en ni mem, en nia menso kaj koro kaj ekas per nia unua eta faro ... Kaj por komenci iam eĉ sufiĉas ekprovi simple percepti la mondon el alia punkto, el alia direkto :-)
fonto de la video: www.youtube.com/watch?v=IyoBTqJYms4 , uzanto Gian Piero Savio
28 Mar 2013
1 favorite
Revivigo de Lazaro
Filmeto el projekto Videoenvagelio - itala IKUE-sekcio paroligis esperantlingve entute 128 filmojn rilatajn al bibliaj temoj de la tuta eklezia jaro! Ĉu ne inspira kaj sekvinda ideo ankau por alitemaj projektoj?
fonto: www.youtube.com/watch?v=YlrjucBfaxY , uzanto:laparoladidio (inkluzivas ankaŭ la laŭtlegatan tekston)
La historieto sendube gravas sendenpende de la religia kredo aŭ vivfilozofio de la spektanto.
Kiel laŭ vi rilatas vivo kaj morto? Kiajn atributojn devas havi vivo, por indi esti tiel nomita? Kio al vi mem donas energion, kio revivigas vin? Parto de kio vi estas? Ĉu vi sentas vin parto de Unueco? Kiomas via fido? Kiom vi atentas pri veraj bezonoj de viaj proksimuloj? Kie fartas Amo en via vivo?
20 Oct 2012
1 favorite
Voĉregistri per Soundcloud
bonega instrua filmeto el Youtube kreita kaj parolata de Ipernitiano Emilio Cid, kiu estas nepre plu disvastiginda
ni inctigas vin provi kaj realigi ion amuzan kaj /aŭ utilan por lernado aŭ praktikado de Esperanto! PaDv
fonto: www.youtube.com/watch?v=PvaMbzxUqTc
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter