Spiritaj tradicioj
Lige al la nove preparata tutjara ekspozicio "Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto" en nia muzeo, ni celas kolekti ĉi-tie interesajn esperantlingvajn materialojn pri la temo.
28 Mar 2013
1 favorite
Revivigo de Lazaro
Filmeto el projekto Videoenvagelio - itala IKUE-sekcio paroligis esperantlingve entute 128 filmojn rilatajn al bibliaj temoj de la tuta eklezia jaro! Ĉu ne inspira kaj sekvinda ideo ankau por alitemaj projektoj?
fonto: www.youtube.com/watch?v=YlrjucBfaxY , uzanto:laparoladidio (inkluzivas ankaŭ la laŭtlegatan tekston)
La historieto sendube gravas sendenpende de la religia kredo aŭ vivfilozofio de la spektanto.
Kiel laŭ vi rilatas vivo kaj morto? Kiajn atributojn devas havi vivo, por indi esti tiel nomita? Kio al vi mem donas energion, kio revivigas vin? Parto de kio vi estas? Ĉu vi sentas vin parto de Unueco? Kiomas via fido? Kiom vi atentas pri veraj bezonoj de viaj proksimuloj? Kie fartas Amo en via vivo?
21 Apr 2017
Memestimo - ĉu psikologia panaceo?
Luis Jorge Santos-Morales, kunfondinto kaj plurfoja Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo prezentas: "Memestimo: ĉu psikologia panaceo?" Marshall Rosenberg, konata usona psikologo, mencias memestimon kiel unuan aspekton de neperforta komunikado. Filmo muntita de Andrea Chiantore, subtekstigita de Ian Carter.
fonto:
www.youtube.com/watch?v=aomWZyXVEKo
kanalo de Scott David Turton
26 Jul 2018
2 favorites
F. V. Lorenz - Voĉoj de poetoj el la spirita mondo
Interesa kolekto de poezio perita de F. V. Lorenz en 1943-1944 kiel spiritisma mediumo.
Eldonis Brazila Spiritisma Eldonejo.
Enestas legindaj poemoj onidire mediumitaj de la spiritoj de la forpasintaj L.L.Zamenhof, Antoni Grabowski, Stanislav Schulhof kaj liaj aŭtoroj.
Kompleta teksto elŝuteblas en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056992
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X
