En tiu ĉi daŭre aktualigata albumo estas kolektataj multmediaj materialoj pri la vivo kaj verkaro de d-ro Zamenhof kaj lia persono sur diversaj kolektmaterialoj.
Ne forgesu ankaŭ pri la dosierujo DOKUMENTOJ, kie estas tekstoj kaj sonregistraĵoj!
En tiu ĉi daŭre aktualigata albumo estas kolektataj multmediaj materialoj pri la vivo kaj verkaro de d-ro Zamenhof kaj lia persono sur diversaj kolektmaterialoj.
Ne forgesu ankaŭ pri la dosierujo DOKUMENTOJ, kie estas tekstoj kaj sonregistraĵoj!
Por la nova ekspozicio "La Homo kontrax Babelo".
Surfote Libuše Dvořáková, gvidantino de la muzeo kaj de la klubo en Svitavy, kaj Jan Bobrík.
Fotite 4.6.2017
D-ro Zamenhof kun sia edzino Klara en nia Esperant…
9.6.2017 , kadre de la Muzea nokto en Svitavy, post fino de la historia kultura programo en la Ottendorfer-Salonego, d-ro Zamenhof kun sia edzino Klara vizitis ankaŭ nian muzeon kaj rakontis al la gastoj pri tio, kiel kaj kial li kreis Esperanton. En la dua malfruvespera programo por plenkreskuloj li karigis ŝerce pri tio ke pri Esperanto "kulpas" la ĉeĥa fikcia geniulo Jára da Cimrman ....
Kiel dr. Zamenhof (la dua maldekstre) prezentiĝis Jan Řepa el Netolice (kiu i.a. aktoris en la teatraĵo R.U.R. de Ĉapek), lian edzinon prezentis Dagmar Martinková el Svitavy.
D-ro Zamenhof gastas en la Muzea nokto en Svitavy!
D-ro Zamenhof kun sia edzino Klara vizitis la Muzean nokton en Svitavy! Vendrede la 9-an de junio okazis kadre de la Muzea nokto en nia muzeo ĉeĥlingva programo por la urba publiko (inkl. la "malgrandan" inaŭguron de la ekspozicio) kaj vespere la membroj de la loka Esperanto-klubo partoprenis ankaŭ en la historia kultura programo en la Salono de Ottendorfer, kiu situas en la supra etaĝo super nia muzeo. Kiel dr. Zamenhof (la dua maldekstre) prezentiĝis Jan Řepa el Netolice (kiu i.a. aktoris en la teatraĵo R.U.R. de Ĉapek), lian edzinon prezentis Dagmar Martinková el Svitavy.
Ĉu vere aŭ fantazie??
Kiom bone ni reale konas la verkaron de d-roZamenhof?
Nia albumo ofertas al vi nemalmultajn dosierojn por esplori liajn ideojn kaj ĝui liajn tradukojn ...
Klaku al dosierujo DOKUMENTOJ!
en tiu jaro, 25 jara, li pretigis definitivan version de Esperanto, kiun li ankoraŭ du jarojn elprovis pere de tradukoj, antaŭ ol kuraĝi eldoni la lernolibron ....
Esploru la novan plurlingvan retejon,
ev. aliĝu por traduki la retejon al via lingvo!
La Zamenhof-Jaro daŭros ankoraŭ plurajn monatojn kaj somere oni memorigos 130 jarojn de Esperanto, do via laboro sendube ne estus superflua!
zamenhof.info
La 1-a UKo en Bulonjo-sur-maro 1905 - bildkarto n-…
Eldonis KAVA-PECH Dobřichovice (Ĉeĥio) en 2016.
ISBN 978-80-87169-73-5
55 paĝa eseo pri la vivo, verkaro kaj testamento de Komenio kaj Zamenhof, analizo de similecoj en iliaj sortoj kaj literaturaj verkoj kaj konkludoj de la aŭtoro direkte al la estonteco. Kun riĉa bibliografio. Prezo 3,60 Eŭroj (por ĈEA-membroj speciala rabatita membroprezo 50,- CZK). Aĉeteblas ĉe la "eldoninto Petro Chrdle": www.kava-pech.cz/#/c/about .
www.kava-pech.cz/#/b/WBJRoCoAAHUg9xtb/la-vojo-al-harmonioj.-a.-komenius---l.-l.-zamenhof**
Rozalia Sofer-Zamenhof (1839-1892) - patrino de L.…
eo.wikipedia.org/wiki/Rozalia_Zamenhof
Laŭ la rememoroj de LLZ amoplena, afabla kaj spirita virino
Krom la plej aĝa Lazaro (Ludoviko) ŝi naskis pluajn 10 infanojn (du el ili mortis fruaĝe)
Marko Zamenhof (1837-1907) - patro de L.L.Zamenhof
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria