Hector Hodler - studento
"Juna esperantisto" - aprilo 1903 - la unua numero…
Malnova UEA-blazono
Muzea nokto en Svitavy 1.6.2018
Vladimír Türk
Libuše Dvořáková
a Fairy tale
Willow Flex
HITCHCOCK NEVER WAS HERE
SOL A CÁNTAROS
NANTAS - Emile ZOLA
Offre de retour (Cliquez sur l'image verte pour l'…
Alphonse Daudet (1840 - 1897)
Une courée / "Korto" (en Roubaix, apud Lillo)
.
.
Forpasis Ginette Martin...
Notre-Dame de Paris
Notre Dame de Paris
MAXENCE VAN der MEERSCH
Maxence Van der Meersch "Quand les Sirènes se tais…
MarlèneSchiappa-oser (32)
MarlèneSchiappa-oser (33)
coeur à prendre..
Emile Zola (1840 - 1902)
Manet, Edouard - Portreto de Emile Zola
Emile ZOLA
Emile ZOLA (1840 - 1902)
Emile ZOLA (1840 - 1902)
Kolombo
Mia sanpaŭlio ekfloris
La ortodoksa katedralo A. Nevski en Parizo
Claude Piron (26.2.1931-22.1.2008)
Kuracloko Busko-Zdrój parka lageto
Zamenhof
Rothenburg ob der Tauber (D) 16 septembre 2010.
PONCEAU
La loĝio de l' Fantomo en la Operejo Garnier
Franz Liszt : Rêves d'amour
Gustav Mahler
Ne drinku tro
Lvova popola muzeo
Lvova popola muzeo
Finlernintoj 2017
See also...
Edmond Privat en 1906 (ĉ. 17 jara)
eo.wikipedia.org/wiki/Edmond_Privat
Samlernejano kaj amiko de Hector Hodler, ili ambaŭ lernis Esperanton el 1903 kaj samjare komencis eldoni la gazeton "Juna esperantisto".
Translate into English
Samlernejano kaj amiko de Hector Hodler, ili ambaŭ lernis Esperanton el 1903 kaj samjare komencis eldoni la gazeton "Juna esperantisto".
, MIKELO (Michel Dereyger), Roland Platteau have particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sur vojo de l'vivo
I
Sur vojo de l’vivo vaginte tre sola
Dum jaroj bruemaj de l’knaba juneco,
Kaj multe plorinte sen vorto konsola
Dum sonis ridad’ el apuda gajeco,
Tagon mi renkontis voje
La rigardon de princino,
Tuŝis mian manon foje
Dolĉa mano de fratino.
La manon mi kaptis kaj premis tremante.
El miaj okuloj ŝi plorojn ĉesigis,
Kaj sulkoj de l’frunto forigis kisante.
Ni manon en mano la vojon daŭrigis.
Blue brilis la ĉielo ;
Ĉie floris la ĝardenoj.
Por la haroj de l’anĝelo
Kreskis rozoj kaj jasmenoj.
Sur vojo de l’vivo nun dolĉa kaj bela
Ni, kvazaŭ du cignoj sur blua rivero,
Malpeze glitadis al revo ĉiela,
Dum harpoj kantadis pri l’ama mistero.
Pura ŝajnis tuta mondo,
Bona ĉiu, bela ĉio.
Ĉirkaŭ ni dancadis rondo
De petaloj el lilio.
Ni revon mirindan komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj ĝojo ;
Kaj kanton de nia komuna animo
Plej pure ŝi ritmis laŭlonge la vojo.
Niajn rozojn ŝi disdonis
Al lacegaj vojirantoj,
Kaj infanoj ofte kronis
Per kronetoj el diantoj.
II
Sur vojo de l’vivo nun vagas mi sola,
Senzorge al kie la tempo min blovas ;
Ĉar, kvankam min celus eĉ vorto konsola,
En aĝ’ mia nuna mi vivi ne povas.
Haltis mia koro voje
Ĉe la tombo de l’princino,
Kiu donis al mi foje
Dolĉan manon de fratino.
La tagon, en kiu ŝi haltis kun larmo
Kaj blankan la manon forŝiris el mia,
Mi kial ne povis en morta malvarmo
Ŝin sekvi sub teron al tombo glacia ?
For de l’tomb’ en nuna horo,
Min disrompas per tirado
Malantaŭen rememoro
Kaj antaŭen plu-vivado.
Sur vojo de l’vivo, pro kia mistero
Eĉ amo nur estas pruntaĵo momenta ?
Ĉielon ni trovas kaj perdas sur tero,
Kaj blovas ankoraŭ la tempo turmenta.
Tamen ĉesu, plendo mia,
Se antaŭen vokas devo.
Kantu, harpo melodia,
Pri la land’ de nia revo ;
Ĉar iam ni revon komencis sen limo
Pri lando eterna de paco kaj gojo ;
Sed kanto de nia komuna animo
Kun voĉo karega perdiĝis sur vojo.
Kaj vagadas nun fantome
Mi, kun floroj en la manoj
Por disporti ŝianome
Al laculoj kaj infanoj.
Sign-in to write a comment.