0 favorites     0 comments    1 182 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 182 visits


Nitobe Inazo

Nitobe Inazo
Nitobe Inazo (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Nitobe_Inazo), ĝenerala vicsekretario de Ligo de Nacioj klopodis pri starigo de lingva egaleco kaj justeco en tiu ĉi organizo. Lia portreto nuntempe troviĝas sur kvinmiljena bankbileto . Li partoprenis kiel oficiala observanto Universalan E-Kongreso en Prago en 1921 kaj sekve li skribis por LN tre favoran raporton, prezentitan al la Ĝenerala Asembleo, en kiu li nomis Esperanton "motoro de la internacia demokratio", esperantistojn li indikis kiel "seriozajn inteligentajn civitanojn", idealismajn kaj individualismajn.
Kvankam Ligo de Nacioj tiam ne akceptis liajn rekomendojn pri oficiala akcepto de Esperanto, li estis ĝis sia morto en 1933 aktiva simpatizanto kaj subtenanto de nia lingvo.
Nintempe lian nomon portas la **Internacia centro por lingva demokratio** (http://eo.nitobe.info).
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.