Porsche-EO

Porsche — angla — anglais — English — Englisch


05 Jan 2016

472 visits

Porsche-EO

Depost la 1a de januaro ekde ĉ. la 20a 30, kiam mi sendis afiŝojn en Esperanto kaj la franca pri la malavantaĝoj de uzado de la angla sine de la aŭtomobila firmao Porsche, estis subita akcelo de la nombro da subskriboj por la peticio por Esperanto kiel oficiala lingvo de EU. Ambaŭ afiŝoj estas troveblaj sur miaj muroj ĉe Facebook kaj Google+ kaj ĉe Twitter. Mi aldonis ilin ĉe Ipernity : Porsche — angla — anglais — English — Englisch www.ipernity.com/doc/32119/album/858532 La originala fonto de la informoj estas Süddeutsche Zeitung. Unua apero la 11an de marto 2008 www.language-professionals.com/konferenz-dolmetscher-englisch-presse.htm Republikigo la 10an de majo 2010 kun aliaj artikoloj en la germana pri lingvaj problemoj en entreprenoj : www.sueddeutsche.de/wirtschaft/beispiel-porsche-sprache-in-firmen-schlechtes-deutsch-besser-als-gutes-englisch-1.292633 Se interesas aktivuloj traduki tiujn afiŝojn por ebligi pluan diskonigon en naciaj lingvoj, sufiĉas havigi al mi la tekston en la lingvo(j) kiu(j)n vi plej bone regas. Indikocele, la nombro da vortoj por ambaŭ versioj estas : Versio en Esperanto : 225 Versio en la franca : 226 Estas preferinde ke la nombro en naciaj lingvoj ne superu tiujn nombrojn por eviti tro kompaktan tekston. Kompreneble se vi mem emas krei propran version en jpg, mi volonte aldonos ĝin en mia albumo ĉe Ipernity. Scipovantoj de la franca povas ankaŭ legi : www.demain-nos-langues.fr POUR LA PROMOTION D'UN DÉBAT PUBLIC & DÉMOCRATIQUE SUR LA QUESTION LINGUISTIQUE ET SES ENJEUX (Por disvastigo de publika kaj demokrata debato pri la lingva demando kaj ĝiaj vetaĵoj) www.demain-nos-langues.fr kaj spekti (videon) : Le "tout anglais dans l'entreprise" : des témoignages édifiants (La "nurangla en entreprenoj" edifaj atestoj pri travivaĵoj) www.youtube.com/watch?v=P8qIc_kLuek Antaŭdankon

05 Jan 2016

392 visits

Porsche-FR