Reklamo por la katalogo de Manufrance

Tarif-albumo de Manufrance


Tarif-album de Manufrance

10 Jul 2012

1 comment

590 visits

Reklamo por la katalogo de Manufrance

Reklamo por la katalogo de Manufrance Réclame pour le Tarif-Album de Manufrance

10 Jul 2012

643 visits

Katalogo de Manufrance / Catalogue de Manufrance

Ĉirkaŭ la jaroj 1950, la dikega katalogo de la firmao Manufrance aperis kun vendkondiĉoj pluraj lingvoj, inkluzive en Esperanto. Per tio mi unuafoje en la vivo povis vidi Esperanto-tekston. Manufrance estas la mallongigita nomo de firmao, kiu ricevis en 1887 la nomon "Manufacture Française d'armes de Saint-Etienne" (Franca Manufakturo de armiloj de Sankta Stefano). Ĝi fariĝis tre fama kaj akiris renomon pro seriozeco kaj kvalito. Poste ĝi produktis ne nur armilojn, sed ankaŭ, ekz., biciklojn, motorciklojn, kudromaŝinojn. Ĝi vendis ankaũ aliajn produktaĵojn elektitaj laŭ kriterioj de kvalito. En la milpaĝa katalogo aperis 30 000 referencoj. Ĝi vendis tutmonde. Bedaŭrinde, Manufrance bankrotis kaj estis likvidita en 1980, kvankam ĝi estis simbolo de seriozeco kaj alta kvalito. Provo de restarigo fare de kooperativo ne sukcesis. Reorganizado finfine estis ebla, tiel ke la firmao ree aperis ekde 1990. Ĝi havas nun retejon : www.manufrance.eu Ree aperas katalogo, kaj nun eblas konsulti kaj foliumi ĝin interrete : www.manufrance.eu/catalogue_general Bedaŭrinde, la sistemo de vendo estas malmoderna kaj malpraktika.