Keywords

1979
Esperanto
Kongreso
SAT
John C. Wells
Swanwick
Kial ne la angla ?


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

777 visits


D-ro John C. Wells, 1979 en Swanwick : Kial ne la angla ? Lingvaj malavantaĝoj de la angla


(EO) — D-ro John C. Wells : "Kial ne la angla ?"

Temas pri prelego, kiun faris D-ro John C. Wells en Swanwick, Derbyshire, Anglio, en 1979, okaze de la 52a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Samteman kaj samtitolan li prezentis en 1987 en Parizo :

Kial ne la angla ? Lingvaj malavantaĝoj de la angla
www.ipernity.com/doc/32119/42042156

La enhavo estas kompreneble grandparte simila sed kun kelkaj diferencoj. Ekzemple mi transsksribis tiun humuran prezenton de esploroj de Noam Chomsky pri la akcento de la angla (ekde 26:20 ĝis 26:46) :

"Chomsky kaj amikoj sukcesis liveri treege komplikan regularon, kiu kun kvin ĉefaj reguloj, kaj kvardek klasoj da esceptoj kaj cent-dudek klasoj da esceptoj al la esceptoj, ebligas al vi ĝuste diri la lokon de la akcento por 90% el la vortoj."

Tio estas des pli interesa, ke Chomsky estas prava kritikanto de la usona imperiismo sed neniam serioze priatentis la rolon de la angla (usona) lingvo kiel trege efika vehiklo de tiu imperiismo, kiel rimedo de influo de la penso kaj sinteno. Li neniam kondamnis lingvan imperiismon, en kiu imperiismo kiel tuto (politika, ekonomia, strategia, kultura) trovas sian ĉefan subtenon.

Li same ne degnis serioze priatenti kaj esplori la eblan rolon de sennacieca lingva alternativo, pli facile kaj malpli koste alirebla por denaskaj parolantoj de iu ajn el la ĉ. 7000 lingvoj de la mondo, t.e. alternativo, kiun alia fama lingvisto, filologo kaj granda poligloto, Mario Pei, taksis inda je priatento :
"Dr. Mario Pei, Columbia University. 16 May 1973"
www.esperanto-chicago.org/jones/pei.htm

Al demando pri serioza prikonsidero de Esperanto, Chomsky ne kapablas respondi alimaniere ol per "Esperanto ne estas lingvo". Tio estas respondo ne inda je sciencisto.

Eminentaj intektuloj povas erari. Ekzistas multaj ekzemploj. Ĝuste en la momento, kiam oni ĵus inaŭguris la plej longan tunelon de la mondo — la tunelon de Saint Gothard" en Svisio, 57 km, la 1an de junio 2016 —, estas interese priatenti tiun deklaron de tre fama kaj brila franca sciencisto, Arago (1786-1853), kiam li eksciis pri projekto de fervoja tunelo : la vojaĝantoj, kiuj faros la eraron trairi tunelon estos trafitaj de pleŭrito aŭ de brustinflamo. En la tunelo de Saint Gothard, la trajnoj de vojaĝantoj veturos je 250 km/h kaj la vartrajnoj je 160 km/h....
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.