zirbau's most commented articles

  • Ĉokoladaj Memuaroj

    - 3 comments
    [eo] verkitaj de Viktor Medrano Kaj tiel estis en la komenco... Mi naskiĝis en la jaro 1966 en la Urbo Pasay, distrikto de la Metropolo Manilo sur la insulo de Luzono en la Respubliko de Filipinoj. Mi pensas, ke mi ne naskiĝis je bona tempo. Mi pensas, ke mi estus devinta naskiĝi post pli ol 700 jaroj. Mia dorlotnomo fariĝis 'Nonong', supozeble el mia meznomo 'Emmanuel'. Multaj Filipinanoj havis dorlotnomojn, kiuj ne sonis kiel iliaj oficialaj nomoj.…

  • Eseo pri Ornitologio

    - 1 comment
    Antaŭlonge mi verkis eseon pri birdoj en elementa lernejo. Post multaj jaroj, mi esperantigis ĝin pro praktiki Esperanton. Kaj jen estas la rezulto: Birdoj Birdoj ofte aspektas kiel "glorigitaj reptilioj". Sed, oni traktas ilin kiel apartigitan klason, Aves . Birdoj distingiĝas de aliaj animaloj pro siaj plumoj, ne pro la povo de flugo. Ne ĉiu birdo povas flugi. Ja, la unuaj birdoj en la mondo estis nur reptilioj kun plumoj. Fosilioj donas pruvaĵon ke estis tiel.…