Rêverie la itala muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn



Antaŭ ne longe itala muzikbando el Milano (Italujo), kiu nomiĝas Rêverie (en esperanto signifas revado), eldonis diskon kies titolo estas “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo). Tiu disko, kiu estas ĉefe anglalingva (la pecoj plejparte estas muzikigoj de poeziaĵoj de Ŝekspiro), entenas ankaŭ, kiel “kromajn trakojn” (“bonus tracks”), du esperantlingvajn kantojn. La esperantlingvajn tekstojn de tiuj du kantoj verkis Anĉjo (Andrea Fontana). La unaj du publikaj plenumoj de tiuj ĉi du kantoj (“Kiam alvenos la fino” kaj “Plurestantaj Memoroj”) - okazintaj en Cascina Monluè (Milano) la 8an de Julio de la 2006a ene de la Festivalo “East is West” estis filmitaj– ĉi sekve vi povas spekti "Plurestantaj memoroj" .

Aliaj filmetoj kaj aŭskulteblaj muzikoj troveblas en la myspace-paĝo de Rêverie (Bonvolu rimarki ke la filmadoj estis faritaj per amatora filmilo, do la bilda kaj la sona kvalitoj estas rimarkinde malaltaj).

Nun la disko Shakespeare, la donna, il sogno (Ŝekspiro, la virino, la revo) estas aĉetebla rete, aŭ per rekta kontakto pere de la retpoŝta adreso : postmaster@reverieweb.com .

Pli da informoj pri la arta kunlaboro inter Rêverie kaj Anĉjo eblas legi ĉe la artikolo: LA MUZIKGRUPO “RÊVERIE” KAJ ESPERANTO Pli da informoj pri la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) legeblas ĉe la artikolo: ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO