Karaj geamikoj, vizitantoj kaj muzikŝatantoj ni invitas vin legi la raporton (en tri partoj) pri la lanĉofesto de la disko "Invito por Vojaĝo" de Jacques Yvart okazinta la 19an de Aprilo 2008 en Dunkerque.
Nia amiko Mike verkis ĝin, li por unuafoje partoprenis esperantan renkontiĝon ĉi okaze kaj li raportas per novaj okuloj kaj oreloj... lia tri epizoda artikolo troveblas en lia blogo ĉe :
Ankaŭ lian raporton publikigis Cezar en la blogon ESPERANTOMUZIKO de EUROKKA :
esperantomuziko.blogspot.com
La raporto donas bonan ideon pri kia disvolviĝis tiu tre agrabla kaj sukcesa lanĉofesto... kaj ĝi ebligos al tiuj kiuj ne povis partopreni, tamen profiti kaj ĝui pri ĝi..
Ankaŭ nun ĵus aperis alia raporto en la franca aperinta en la paĝo de la grupo Dunkerque esperanto kiun vi povas viziti ĉe dunkerque.esperanto.free.fr/event_2008.htm#20080419
Plej muzikajn salutojn al ĉiuj kaj dankegon al Mike pro la laŭdinda raporto kaj al Cezar por la enretigo ĉe esperantomuziko-blogo.
Flo !
Ankaŭ Cezar meritas miajn multajn dankojn pro la enretigo de mia blogo!
Mi esperas, ke Jacques Yvart estos tiel famkonata en nia lando kiel li estas en la Usono, kie oni nomas lin " The French Troubadour" ("la franca trubadoro")...
Bonegan albumon la mondcivitano kaj amiko de Georges Brassens ĵus faris!!!
Kia mirinda donaco al la esperanta kulturo!!! :-)
Sign-in to write a comment.