Marto 2016
Informletero de Vinilkosmo n-ro 40
pri aktuala esperanto-muziko


ENHAVO
- KD aperoj en 2015 en katalogo de Vinilkosmo
- Vinilkosmo-mp3 - Retrospektivo 2015 de la bitaj albumoj
- ABONKLUBO de Vinilkosmo
- Eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2016
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Saluton !

Kvankam nia informletero iĝis malofta laŭ la fluo de la jaroj, ni daŭre estas vivantaj kaj plenaj je ideoj kaj projektoj por 2016.

La tradicio ĉi tie en Francio diras ke estas permesite doni la bondezirojn ĝis fino de januaro, kaj... ho ve... nu , ni sufiĉe malfruas, kaj anstataŭ ni deziras al vi :

!!!!!!!!!!!!!!!! Feliĉan kaj ĝojan jardekon !!!!!!!!!!!!!!!!

Unuavice venas, la tradicia retrospektivo de niaj produktaĵoj, inkluzive de la nova KD "Kajto flugas", de Kajto kompreneble, ĉiam ankaŭ tre vivantaj de 1989, kaj eĉ sen unu falto. Pluraj bitaj albumoj freŝdataj ankaŭ disponeblas ĉe Vinilkosmo-mp3.com, kun ligoj por viziti kaj aĉeti ĉi sube.

Sekve, du proponoj al kiuj ni invitas vin reagi amase, la estonteco de nia produktado dependos de tio ! Por resumi, la tradicia fizika sonportilo sur KD fronte al la virtuala nepalpebla bita sonportilo (mp3, ogg, flac au elsendfluo)

Legu ĉi sube por pli da detaloj, kaj antaŭdankon pro via reagemo !!!

Nia KD-katalogo estas disponebla ĉe www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

KD aperoj en 2015 en katalogo de Vinilkosmo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 127 " Kajto flugas "
KAJTO

Tio estas ne malpli ol la sepa KD de la duopo Kajto, unu el la plej malnovaj grupoj en nia katalogo, ilia debuto datiĝas jam de 1989, sed ankoraŭ same energia kaj inventema kiel ĉiam, kaj ni ne troigas.

“Kajto Flugas” estis prezentita por la unua fojo dum la UK en Lille en julio 2015, kun 14 novaj kantoj el 15, kun versio de “Mi memoras”, vera klasikaĵo, aldonita por altgrade spici ĉion.

Ĝiaj kanon-aranĝoj, miksanta la voĉojn de spertaj esperantistoj kun tiuj de freŝbakitaj, portas la lirikajn flugojn de diversaj poetoj, same profundaj kiel humuraj, al novaj altecoj.

Amaso da instrumentoj, inkluzive de akordiono, banĝo, buŝharmoniko, citaro, gitaro, koncertino, kontrabaso, mandolino, sintezilo, kaj ŝalmo, kristaligas la estintecon kaj estantecon, firme certigante la sentempecon de la mesaĝo de la universala lingvo.

Kion diri pli, se ne ke ĉi tiu estas albumo kiun vi ne povas simple ignori; ĝi estas kolektinda, donacinda, kaj speciale tuttempe aŭskultinda!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd127&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115/7-kajto-flugas.html
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/58695

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 126 " Emocioj "
VESELIN DAMJANOV & JOELLE RABU


Jen estas kompilaĵo de kantoj en esperanto ĉerpitaj el du vinildiskoj kaj kasedoj, elĉerpitaj de pli ol du jardekoj, kiuj nepre vekos memorojn por iuj kaj rakontos grandan historion por aliaj.

Estas dank'al la iniciato de la kanada produktanto Wally G. du Temple kaj lia kunlaboro kun Joëlle Rabu, memlerninta kantistino dotita de escepta voĉo, ke ni rajtas havi tion kio estas antaŭ ĉio omaĝo al Veselin Damjanov, sed ne nur.

Veselin Damjanov, tiutempe fama bulgara baritono, aldonis esperanton al la multaj lingvoj kiujn li majstris, kiam li estis invitita por recitalo ĉe la 59a UK en Hamburgo (Germanio) en 1974. Lia impona kariero, komencinte kiel solisto en la Bulgara Armea Koruso, kaj kondukante al la Liona Operejo en Francio, gajnigis al li grandan respekton kaj multnombrajn distingojn. Lia rego de pluraj lingvoj lin permesis facile aldoni esperanton, kaj eĉ fariĝi tradukisto, aŭtoro, kaj adaptanto de kantoj kaj arioj. Lia mirinda voĉo, lia braveco, kaj la diverseco de liaj horizontoj igis lin unu el la gvidaj artistoj en esperanto-renkontiĝoj ĝis lia morto en 1986.

La granda parto de ĉi tiu kompilaĵo estas dediĉita al li, kun pecoj kantitaj en esperanto, registritaj dum turneo en Kanado organizita de Wally en la 80aj jaroj. Bitigitaj, remastrigitaj, kaj disponeblaj por ĉiuj en formato kies longdaŭrecon Veselin Damjanov certe amintus!

La dua parto de la albumo, apartigita de la unua per du instumentaĵoj de Tom Neville kaj Charlie Knowles, havas tri unikajn versiojn de Édith Piaf kantitajn en esperanto, eltiritajn de la vinildisko de Joëlle Rabu, 'Pasporto'. ĉi tiu albumo datiĝas de la renkontiĝo de Joëlle Rabu kaj Veselin Damjanov, kiu konvinkis Joëlle adopti esperanton por elradiigi sian belegan voĉon trans limojn. Estas ankaŭ per plurlingva kanto de Joëlle Rabu, titolita 'Esperanto', ke la albumo finiĝas.

Ankaŭ inkluzivita en ĉi tiu KD estas dokumentoj en PDF-formato prezentante la artistojn kaj la kantotekstojn, kaj MP4-video filmita entelevida studio montranta Veselin Damjanov kanti du kantojn kun la infanoj de Wally G. du Temple, esperantistoj jam de tre juna aĝo!

Krom la porcio de esperanta kantmuzika historio kiu materiiĝas en ĉi tiu verko, ĉi tiu albumo kaptas la amikecon kiu ofte ekestas kiam kulturaj baroj falas samtempe kun lingvaj limoj.

Jen kolektindaĵo!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd126&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://vinilkosmo-mp3.com/eo/lirika-hhoroj/damjanov-kaj-rabu-1/1-emocioj.html
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/59186

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 125 " SUPERBAZARO "
MARTIN & LA TALPOJ

La unua kodisko, "Povus esti simple" (vkkd11) de la antaŭa grupo de Martin Wiese, aĝas jam preskaŭ dudek jarojn, kaj klasigas Martin inter la pionirojn de rokkantado en esperanto!

Martin prezentis sian novan grupon, 'La Talpoj', en 2007, kun la albumo "Pli ol nenio" (vkkd87); kaj sep jarojn poste ili prezentas al ni "Superbazaro", la frukton de tiuj jaroj da skribado, komponado, kaj registrado.

Per mikrofonhava gitaro kaj diversaj aliaj instrumentoj, Martin estas la centra kolono de la grupo, kune kun Johan Lagerdahl per baso, kaj Matias Levin per drumo; la grupo portas la potencajn melodiojn kaj la altnivelan poezion de Martin, ĝis la pintojn kiujn li ŝatas esplori.

Kiel en la unua albumo de la Talpoj, la kantoj en "Superbazaro" kovras vastan gamon de tonoj, subtile ligante akustikajn sonojn, tenerajn kaj folkecajn, kun la energiaj antipodoj de alternativa roko.

La plej multaj kantoj en la albumo estas tutnovaj; tamen kelkaj, kiel "Sub la ponto" kaj "Nova jaro" jam estis prezentitaj en demoalbumo sur interreto, sed aperas en la albumo komplete reverkitaj kaj netigitaj.

Notinda estas la kunlaboro de kelkaj famaj artistoj kiel la nemalhavebla Ĵomart Amzejev, Eric Languillat de Inicialoj DC, Anders Grop, la basisto de Persone el la unua epoko, kaj multaj aliaj malkovrindaĵoj.

Jen do tre atendita nova albumo laŭ "digipack" formato kun 12 paĝa libreto (tre bela objekto), kiu kronas la karieron de Martin Wiese, senmanke aldoninda al via diskaro!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd125&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105/2-superbazaro.html
aŭ en FLAC : cd1d.com/fr/album/superbazaro
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/5307


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 124 " Sen elizi' "
ĴAK LE PUIL

Ne malpli ol dek jarojn post 'Mi estas' (vkkd73), en nia katalogo de post 2004, Ĵak revenas, daŭre tiom kontestema, ŝercema, kaj sentimentala.

Ĵak jam estis registrinta kvar kasedojn, la unuan, 'Danĝera ul'' aperintan en 1977, kaj sekvitan de 'Revenas mi' en 1980, 'De Pont-Aven al Varsovi'' en 1985, kaj 'Ne donu tro' en 1993. Alivorte, la dua KD dediĉas ne malpli ol 37 jarojn de la kariero kaj muzika spertado de la daŭre senŝanĝa artisto!

La naŭ originaj titoloj de la albumo estis komponitaj de Ĵak, kaj la tekstoj verkitaj de Christian Sedant, Eŭgeno Miĥal'skij, Jopetro Danvy, Stafan Maul, Marjorie Boulton, Mazda, Georges Lagrange, kaj Ĵak mem.

Vi trovos ankaŭ tri 'tradiciajn' titolojn: 'Ho belulin'' (Bela ciao) en traduko de Renato Corsetti, 'La kavaliroj de la Ronda Tablo' tradukita de Michel Duc Goninaz, kaj 'La edzino de la kolportisto' transmetita en la senlandliman lingvon de Jacques Manceau. Kaj por fini la feston, du kantojn tradukitajn el la franca, 'Klifo kaj maro' (La falaise et la mer) de Ghislain Schreurs kaj tradukitan de Georges Lagrange, kaj 'Revenas mi' (Je reviens chez nous) de Jean-Pierre Ferland en traduko de Jean-Pierre Danvy.

Notinda estas la partopreno de JoMo, kiu jam plene kunlaboris en 'Mi estas', ĉi-foje per gitaro kaj balalajko, kaj ankaŭ de Pjer Buvje per kontrabaso, Jean-Claude Patalano per aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, kaj koncert-fluto, kaj Yo (de grupo Brassen's Not Dead) per drumoj.

Jen neniumaniere maltrafenda albumo, kiu kontentigos la plejajn frandemulojn!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd124&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ak-le-puil/6-sen-elizi.html
aŭ en FLAC : cd1d.com/fr/album/sen-elizi
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/5308

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 123 " Karma "
JIM PETIT

Jim Petit estas memlerna franca gitaristo kiu ekde 13-jara lernis la tielnomitan teknikon de sledgitaro, kaj deposte inspiriĝis de la klasika hinda muziko, kiun li studis sub Pandit Shri Krishna Sharma, influa hinda gitaristo. Hodiaŭ, specialisto de sia preferata tekniko, kaj ĉefe de la hindaj versioj, Jim Petit estas siaĝenre unika muzikisto.

De 2009, konvinkita ke esperanto estas la perfekta komplemento de universalecocela muziko, Jim verkas siajn tekstojn en la senlandlima lingvo.

Ĉi tiu 3a albumo de Jim Petit, kun titilo Karma, estas la frukto de longa enprofundiga laboro de lia aparta gitar-tekniko kaj de muziko ĝenerale, laboro komenciĝinta antaŭ preskaŭ dudek jaroj kiam li elektis sledgitaron kiel sian artan esprim- manieron; kaj pli antaŭnelonge li studis simfoni-orkestran komponadon en la Konservatorio de Colmar en 2012.

La muzikaĵoj de ĉi tiu nova albumo estis komponitaj el la ritmaj cikloj de la klasika hinda muziko nomitaj tâlas. Poste venas la melodio kaj la muzikaj modaloj kiujn Jim ellaboras el la melodiaj kadroj de la râgas de Norda Hindio. Kiam la spino de liaj komponaĵoj estas starigita, li plenumas la aranĝojn, la orkestradon, kaj la sonesplorojn.

Eblas difini lian muzikon kiel la renkontiĝon de la muziko de Ravi Shankar kaj de Pink Floyd, pasante tra... Jim Petit kaj liaj sledgitaroj!

Li ne serĉas kopii tion kio jam estis farita, sed li volas prezenti sian propran muzikon, unikan, serĉante esprimi sian artan vidon pri la aferoj de la vivo.

Karma estas koncepta albumo, fontante el liaj pripensadoj pri la vivo de la animo, antaŭ kaj dum ĝia naskiĝo, chirkaŭ la centra muzikaĵo, 'Sonĝoj de konĉertanta naskiĝo', muzikaĵo kiun li komponis por sledgitaro, simfonia orkestro, kaj ĥoro.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd123&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jim-petit/1-karma.html
aŭ en FLAC : cd1d.com/fr/album/karma
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/4062
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 122 " Kiu semas venton... "
MARAGAN'

Venante de malsamaj regionoj kaj muzikaj mondoj, la muzikistoj renkontiĝis iom post iom. La muzikgrupo Maragan' naskiĝis en februaro 2011, okaze de balo, kaj decidis daŭrigi la aventuron. Maragan' ludas ĉefe tradiciajn dancmuzikojn, inkluzive de komponaĵoj. Nun ŝajnas ke la grupo havas propran identecon.

En 2013, Maragan' muzikis en la okcitana por kongreso de esperantistaj fervojistoj en bordoza regiono. Tiu koncerto estis por la grupo unua vera kontakto kun la esperanto-mondo. Kelkajn semajnojn poste, la organizantoj de OSIEK-seminario en St.-Amand-Montrond (Francio), invitis Maragan' eksperimenti per muzikprogramo en esperanto. Estis vera defio. La sperto estis sufiĉe agrabla por pludaŭrigi la projekton, kaj pensi pri ellaborado de disko en esperanto, ne nepre danciga, por esplori aliajn stilojn.

Jen estis lanĉita 'Kiu semas venton' . En ĉi tiu unua KD, Maragan' aŭdigas ĉefe proprajn komponaĵojn kaj tekstojn. La baza ideo estis ellabori novan materialon el kelkaj tonoj, el bildo, aŭ krei melodion el kelkaj vortoj, sen devigi sin nepre krei dancigan muzikon. Tial ne temas pri balmuziko, kvankam kelkaj kanzonoj estas ankaŭ valso, mazurko au skotiŝo. Sed komponaĵoj el tradicia stilo estis ankaŭ solida deirpunkto por krei kantojn, tiel ĉi-foje la baza melodio iĝis akompanaĵo kaj la kantado laŭiris duan melodion.

Fine, sed nemalgrave, aldoniĝis kanto de Lluís Llach, "L'Estaca" (La Paliso), inspirfonto por rezistaj movadoj, kaj ne nur dum faŝismo. Tiun kanton tradukita de Renato Corsetti k.a., kantis unuafoje Marchela Fasani en la sonkasedo Venos liber' eldonita de Edistudio en 1979. Estis decidite registri nur tion kion la grupo kapablas aŭdigi sur scenejo. Tio signifas, interalie, aldoni nek kromajn instrumentojn nek elektronikajn sonojn. Ankaŭ ne korekti ĝustecon de la voĉo aŭ de la instrumentoj, por ricevi kiel eble plej naturan rezulton.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd122&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/maragan/1-kiu-semas-venton....html
aŭ en FLAC : cd1d.com/fr/album/kiu-semas-venton
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/5309

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 121 " Dankas mi la vivon "
MANŬEL

Manŭel aperis sur la muzika scenejo en esperanto en 2011 per sia unua albumo, "Duonvoĉe... tutkore" (VKKD104), kaj la sekvan jaron li rekomencis per "Ĉu plu ekzistas amo?" (VKKD112).

Konvinkita ke la mondo plenas je mirindaĵoj, en 2013 li prezentis sian trian albumon, "Mirindaĵo", kaj post proksimume unu jaro li revenas al sia publiko per sia kvara albumo, en kiu li plenvoĉe deklaras: DANKAS MI LA VIVON!

Estante viro kiu sentas kaj konscias pri la donemo de la vivo al li, sekve de sukcesa operacio ĉe la voĉkordoj, li doneme ofertas siavice al la aliuloj. Estante kantisto, li transdonas ĝojon, pensante ke arto celas atingi la homajn emociojn, kaj li instigas nin pripensi, ĉar, kiel li diras, arto devas tuŝi la koron same kiel la spiriton.

Ĉi tiu KD enhavas ne nur kantojn, sed ankaŭ instrumentaĵojn samtempigitajn kun video-tekstoj. La KD povas ankaŭ utili plurmaniere, kaj prezentiĝas kiel vera instru-helpilo por progresi en la universala lingvo.

Aŭskultante ĉi tiujn kantojn, vi aprezos la amdeklaron de Manŭel al la vivo, kiu transiras landlimojn kaj ankaŭ oceanojn. Ĉi-foje li preferas latinamerikajn muzikojn, kiuj abundas en la albumo.

Manŭel estas idealisto kiu pensas ke la homaro sukcesos la revon pri "tutmonda homa familio", kaj deklaras la plezuron kanti, danci, ami kune, kaj multigi kundividitajn emociojn.

Manŭel dediĉas ĉi tiujn kantojn al sia patrino, kiu akompanis lin ĝis sia centa jaro.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd121&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 120 " Kavaliriko "
KAPRIOL'!

Post sia unua KD, "Aventur'" (VKKD95), prezentita en 2009 en KEF en Danio, Kapriol'! festas sian kvinan datrevenon per ĉi tiu nova KD, "Kavaliriko", daŭre ligante tradicion kaj svingon laŭ ilia sekreta dozado.

La grupo, kiel montras ilia nomo, ŝatas kapriolojn, ĉerpante sian inspiron ĉefe el tradicia muziko; kaj ilia magio evoluas sen limoj, nek lingvaj nek tempaj. Jarcentaj muzikaĵoj el Nederlando kaj Frislando, tradiciaj hispanaj, keltaj, kaj balkanaj stiloj, mezepokaj aŭ pli nuntempaj, kiel ĵazo kaj salso, estas la ingrediencoj de ilia koktelo. Kaj aldoniĝas al la festo dancmelodioj prenitaj de ilia folkbala programo, kun skotiŝoj, bureoj, ĉerkesaj cirkloj, kaj ĝigoj.

Estis okaze de folkbaloj ke Kapriol'! spontane formiĝis, pro la renkontiĝo de Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kanto) kaj Marian Nesse (akordeono, kanto), ambaŭ eksuloj de Kajto (la unua grupo kiu registris KDon en esperanto), kun Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kanto) kaj Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutiloj, klavaro, kanto).

La forto de ilia plurvoĉa kantado kaj la neĉiutagaj instrumentoj estas rimarkinda, kaj fariĝis nemalhavebla dum diversaj esperanto-festivaloj kaj kongresoj en la mondo. En 2011, turneo tra Belgio, Francio, kaj Germanio, organizita de la asocio EUROKKA, sekviĝis de turneo tra Usono, kaj denovan fojon en 2013.

Jen proksime sekvinda grupo, kaj jen albumo senhezite aldonenda al via diskaro, same kiel ilia antaŭa, se ne estas jam farita.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KD-on :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd120&lng=e
aŭ por elŝuti en MP3 aŭ OGG :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kapriol/2-kavaliriko.html
aŭ en FLAC : cd1d.com/fr/album/kavaliriko
aŭ aŭskulti per justa elsendfluo :
music.1dtouch.com/albums/5310


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-mp3 - Retrospektivo 2015 de la bitaj albumoj


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

- Jen nia Viv-River' de BaRok-Projekto VKVA13
En MP3 kaj OGG:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/1-jen-nia-viv-river.html
en FLAC : cd1d.com/fr/album/jen-nia-viv-river
aŭskulti per justa elsendfluo : music.1dtouch.com/albums/62975


- Amindaj Amas vin de Amindaj VKVA11
En MP3 kaj OGG
http://vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/amindaj-191/2-amindaj-amas-vin.html
en FLAC : cd1d.com/fr/album/amindaj-amas-vin
aŭskulti per justa elsendfluo: music.1dtouch.com/albums/58694


- Vukan-Arkiteknia Infano de Solotronik VKVA12
En MP3 kaj OGG
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/solotronik-112/2-vulkan-arkiteknia-infano.html
en FLAC : cd1d.com/fr/album/vulkan-arkiteknia-infano
aŭskulti per justa elsendfluo: music.1dtouch.com/albums/58734

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

ABONKLUBO de Vinilkosmo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Katalogo de Vinilkosmo laŭ justa elsendfluo ĉe


Por ŝatantoj de muzik-elsendfluo (streaming), Vinilkosmo lanĉas abonklubon por muziko en esperanto kun pluraj formuloj.

Jarabonoj ekde 10 euroj donas senliman aliron al la katalogo de Vinilkosmo, per muzikfluado ĉe 1D touch (1D tuŝ), kiu proponas justan elsendfluon (ne kiel Spotify aŭ Deezer), repagante konvene artistojn kaj produktantojn. Laŭ tiu ĉi formulo, multaj aliaj katalogoj de sendependaj francaj kaj internaciaj eldonejoj estas alireblaj, kun milionoj da disponeblaj titoloj.

Pli altprezaj abon-eblecoj donas al vi pli da okazoj por ĝui pli da muziko, kaj ne nur en esperanto.

Vinilkosmo lanĉas ĉi tiun abonkampanjon kun la celo atingi minimume 100 abonantojn ĝis la fino de marto, 2016.

Por pliaj informoj kaj detaloj pri ĉiuj avantaĝoj de ĉi tiu kampanjo, ĉio estas dirita ĉe la jena ligilo:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Eldonprojektoj de VINILKOSMO por 2016

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

- Por aprilo 2016 "jOmO okcitanas", la 4a albumo de JoMo

VINILKOSMO lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule, por eldoni la novan KD-albumon "jOmO okcitanas". La albumo estos presita sur KD nur se ĝi preterpasas 150 antaŭmendojn de KDoj ĉe la Ulule retejo.

Bonvolu reagi amase antaŭ la 23a de aprilo ĉe : fr.ulule.com/jomo-okcitanas
la KD aperos nur se la celo de 150 antaŭmendoj de KDoj estos atingita!!!

JoMo, estas Jean-Marc Leclercq ĉe kanto en esperanto, banĝo kaj baso. Tiu ĉi albumo ĉerpas el la tradicia okcitana repertuaro la tuto pliriĉigita de kvar "bodegoj", sakŝalmoj el Laŭrages' kaj langvedoka Nigra Montaro, de la grupo Brankabodegistoj.

Ĉe bodegoj : François Bacabe, Xavier Vidal , Michel Mondon kaj Maxence Camelin, kaj ĉe la perkutinstrumentoj Remy Vidal kaj Robert Naudy . Ni trovas ankaŭ la brazilan Rita Macedo de "eks-Femmouzes T" ĉe akorfdiono kaj kanto en esperanto.

Jen kolekto de 12 titoloj festecaj kaj buntkoloraj registritaj, miksitaj kaj mastrigitaj en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo.
Nepre havebla !

La bita albumo jOmO okcitanas elŝuteblos ekde la 1an de aprilo 2016 en la elŝutejo de Vinilkosmo.
Sed jam de nun eblas aŭskulti fragmente la enhavon de la albumo ĉe :
http://vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jomo-149/4-jomo-okcitanas.html

La lanĉo de la bita albumo jOmO okcitanas okazos kadre de la Esperanto-semajno en Tulzuo kun aperitiva koncerto de JoMo & la Bodegistoj kaj sekve koncerto de la bando Vojaĝo vendrede la 1an de aprilo je la 19a organizita de "Esperanto-Kultur-Centro" de Tuluzo en la kvrataldomo de Rangueil
Pliaj informoj ĉe : www.esperanto-midipyrenees.org/agenda/evenement.php?val=4755_apero-concert (en la franca)

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

- Por majo-junio 2016 albumo de Espo Despo el Kopenhago (la bando de Amir eks-Esperanto Desperado)

Nun Espo Despo miksas sian novan albumon en Bolonjo, Italio, kun la fama Soninĝeniero-miksisto Mustafa MuCe Cengic.
La albumo temas pri bosnaj popolkantoj kaj ĝi gastigas multajn ‘esperanto steluloj’ inter kiuj Helle Cleary (DK), Flavio Fonseca (BR), Alejandro Cossavella (ARG), Martin Wiese (SE), Gijom’ Armide (FR) kaj Patrik Austin (FI). Partoprenis ankaŭ aliaj pli aŭ malpli konataj muzikistoj kiel Dino Pehilj (BA/DK), Ljubo Martinovski (SRB/DK), Kenan Tekin (TR), Edouard Galstian (ARM), Per Henriksen (DK) kaj aliaj.

La mastrigado okazos ĉe Vinilkosmo komence de Aprilo kaj aperos en majo 2016 laŭ bita formato en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/espo-despo-135.html kaj en la diversaj aliaj retejoj kun Vinilkosmo-katalogo (CD1D, 1D MP, 1D tuŝ, ktp..)

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

- Por junio-julio 2016 "Sovaĝa animo" albumo de la Brazila potenc-metala bando BaRo-Projekto.

Kiel antaŭanoncite pere de la albumeto Jen nia Viv-River' ( vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/1-jen-nia-viv-river.html )
BaRok-Projekto preparas novajn muzikojn por la jaro 2016.
La bando jam enstudiiĝis por ekregistri la albumon "Sovaĝa animo" kiu aperos en julio.
Video pri la unua regristrosesio (registrado de la drumo):



Video pri la kampanjo de amasfinancado por subteni BaRok-Projekto-n organizi turneon en Eŭropon por prezenti la novan albumon (UK, IJK, FESTO) bonvole kontribuu!!!
ĉe : www.kickante.com.br/campanhas/barok-projekto-tupiniquins-no-velho-mundo



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

- Por junio-julio 2016 "Postnuklea Rekviemo" albumo de Jim Petit

Postnuklea Rekviemo estas muzik-verko por simfonia orkestro, Minimoog-sintezilo, orgeno, perkutiloj, elektraj gitaroj, ĥoro, kaj glit-gitaroj, verkita de Jim Petit.
Por produkti kaj eldoni la projekton Jim Petit lanĉis amasfinancan kampanjon ĉe:
financeparticipative.lanef.com/fr/projets/detail/requiem-postnucleaire-postnuklea-rekviemo
Vinilkosmo subtenas tiun ĉi memproduktitan projekton de Jim Petit.
La antaŭa albumo Karma disponeblas ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/jim-petit.html



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Dankon pro via atento.
Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
helpe de Rikardo Cash

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Ne hezitu krei ligon al tiu paĝo por disvastigi ĝin.