Karaj subtenantoj kaj aliĝantoj al la ABONKLUBO de Vinilkosmo pere de la amasfinanca retejo Ulule,

La lanĉo de la ABONKLUBO estis sukcesa kaj ni atingis 232 % de la celo ene de la limdatoj (15ª de februaro ĝis noktomezo).

Nun eblas rekte aboni al la ABONKLUBO tra nia retejo ĉe:
www.vinilkosmo-mp3.com/eo/com-virtuemart-menu-mediafiles/vinilkosmo-abonklubo.html

Jam 75 homoj abonis, kaj ni celas 100 abonantojn ĝis fino de marto 2016..
Esperante ke ni sukcesos tiun novan defion …
Al ĉiuj kiuj jam abonis kaj kiuj havas aliron al 1d tuŝ ni invitas ofte uzi 1D tuŝ por esperanta muziko de Vinilkosmo sed ankaŭ por aliaj muzikoj de aliaj sendependaj eldonejoj... estas tre bunta kaj abunda enhavo, indas vere ĝin esplori.
Sciu ke jupli da aŭskultoj kaj oftaj aŭskultadoj vi faros despli la artistoj kaj la eldonejoj ricevos enspezojn ... do ne ŝparu aŭskultadon !

Disvastigu pri nia abonklubo por ke homoj malkovru, abonu kaj uzu ĝin...

Kaj restu atentaj, pliaj muziknovaĵoj surprizaj aperos en la venontaj semajnoj

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj
de la teamo de la Vinilkosmo ABONKLUBO