Informletero de Vinilkosmo n-ro 36
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Decembro 2012



Saluton !
Post longa silento, la novajhoj amasighis, kaj nun ni plezure dividas ilin kun vi okaze de la jarfino.

Jen nova titolo sur la bretoj de Vinilkosmo, de la okcitana kantisto Patric, jam tre populara en sia regiono, kaj kiu deziras dividi sian muzikkulturon kun kiom eble multe da homoj. Aliaj projektoj aperas sur nia horizonto, kaj ni ankau alvokas al aktiva partopreno en ilia produktado.

La FAME-Premio donita chijare al la direktoro de Vinilkosmo, Floréal Martorell, pro lia rimarkinda agado kaj subteno al multenombraj esperanto-artistoj, estis ricevita kial bela kuraghigo por daurigi chi tiun aventuron longan de jam du jardekoj!

Ni esperas ke la mondofino anoncita de la majaoj por la 21a de decembro 2012 estos nur la 184a erara anonco depost la falo de la Romia Imperio! Sekve, kristnasko devas senmanke okazi la 25an de decembro. Do, estas jam la momento por pensi acheti chiujn donacojn, interalie la nombrajn kodiskojn acheteblajn che www.vinilkosmo.com . Ni atendas multenombrajn mendojn, kaj jam antaudankas vin.

Vinilkosmo antaudeziras al vi mirindajn jarfinajn festojn!





Vinilkosmo-Novajhoj


Okcitanio - PATRIC - vkkd 113



Unika artisto, Patric estas unu el la plej famaj okcitanlingvaj kantistoj, kun kantaro kiu miksas popularajn okcitanajn kantojn kun adaptajhoj de eksterlandaj sukcesajhoj, kaj liaj propraj komponajhoj. Komence de sia kariero, li kantis kun Georges Brassens, Barbara, Mouloudji, Claude Nougaro, Yves Duteil, Raimon, Lluis Llach, Pi de la Serra. Kaj Tom Paxton rekonis lin digna heredanto de la usonaj protestkantistoj.

En la UK en Montpellier en 1998, Patric allogis la esperantistan publikon, kaj denovan fojon okaze de la Franca Nacia Kongreso (IREM) en Sète en 2011. Post tiu kongreso naskighis la ideo pri albumo en esperanto uzante la kantojn de Patric tradukitajn en esperanton de André Andrieu, adaptitajn de Ludmila Novikova, kaj eldonitajn en Rusio en broshuro titolita Okcitanaj kantoj en esperanto.

La albumo Okcitanio prenas dek kvin titolojn el la kantaro de Patric aperintajn en liaj okcitanaj albumoj; temas pri populara kaj tradicia okcitana repertuaro kaj ankau propraj komponajhoj.

Li akompanigas sin per chiuoriginaj altkvalitaj muzikistoj en jhazo, tradicia, roko, romaa, populara, salsaon, mondmuzikon, ktp. La projekto efektivighis lau la arta direktado de JoMo (Jean-Marc Leclercq). La korusajhoj estis registritaj de korusa grupo de geesperantistoj el Tuluzo kaj Ariegho. Inter la elektitaj kantoj: la famega "Se canta" (Ghi kantas) kara al okcitanoj, kaj "Kastelorizo", kanto dedichita al lia forpasinta avino kiu estis grekino, precize de tiu eta greka insulo Kastellórizo.

Okcitana kantisto Patric estas moderna trobadoro kiu vojaghas tra la tuta mondo kun siaj kantoj. En 2013 li festos kvardek jarojn de kariero, sursceneja kaj diskara, kun jam dek ok albumoj, du DVD, kaj libro pri memorajhoj kaj pensajhoj.

Hodiau estas la vico de esperanto per la apero de albumo Okcitanio interpretita de Patric en la universala lingvo. La albumo estas invito vojaghi en Okcitanio, kaj komencighas en la Suda Stacio, kie oni povas audi la mediteraneajn lingvojn (italan, hispanan, okcitanan) en la rekantajhoj. Dek kvin kantoj kie miksighas tradiciajhoj, personaj sentoj, koloroj, sonoj, kaj etosoj de Okcitanio.

Por auskulti fragmenton au rekte mendi la diskon :


kaj por aŭskulti kaj akiri la bit-albumon elŝute laŭ mp3 aŭ ogg formatoj klaku ĉe:


La FLAC formato (senperda) disponeblas ĉe:






JhomArtajhoj 2 - La arghenta albumo



La dua albumo en antauvidita serio de tri, La arghenta albumo prezentas dek malnovajn kantojn komplete re¬aranghitajn kaj reregistritajn, kaj du novajn. Chiuj kantoj estis registritaj inter 2011 kaj 2012. JhomArt pli multe uzas sian propran gitarludan teknikon por pli bone ritmigi kaj aktualigi la kant-aranghojn. La registrado estas pure akustika, kun la intenco krei la saman intiman kaj varman etoson kiun ni sentas dum iliaj koncertoj.

Atendante ke ili sukcesos akiri sufichan monon por eldoni chi tiun albumon kiel kodiskon, ghi estas jam achetebla per elshuto de la platformo de Vinilkosmo:

http://www.vinilkosmo-mp3.com/jhomartajhoj-arghenta-albumo-c-76_133_197.html

Ni esperas ke la kodisko povos aperi en decembro au plej malfrue komence de 2013.

Malkovru, au remalkovru, auskultu, kaj ghuu chi tiun duan albumon de la JhomArtajha trilogio!




Promeskampanjo por antaumendi albumojn de Vinilkosmo



Vinilkosmo serchas manieron por pli aktive kaj partoprene produkti kaj eldoni novajn diskojn de artistoj kiuj kantas en esperanto, kaj invitas al chiuj kiuj deziras decidi pri kiuj albumprojektoj estos produktitaj kaj eldonitaj.

Chicele, Vinilkosmo lanchis promeskampanjon en kiu prezentighos la diversaj projektoj. La interesantoj povos elekti ilin kaj promesi acheti ilin por ke ni povu eldoni ilin.

Ni eldonos kiel kodiskon nur tiujn projektojn kiuj ricevos sufichajn promesojn por pagi la produkto- kaj eldon-kostojn. Se ghi ne atingos tiun minimumon, la kodisko ne estos eldonita, sed ni studos la eblecon eventuale eldoni ghin sur la elshutaj platformoj. Estas evidente ke se projekto ne kunigos sufiche da promesoj, ghi estos forlasita.

La estonteco de la prezentitaj projektoj dependas de vi!

Por partopreni, vi devas:

- - Iri al la Guglo-dokumento klakante chi tie: http://goo.gl/5pvMO.

- - Streku la faketojn de la albumprojektoj de la artistoj kiujn vi deziras subteni, kaj tiam elekti la deziratan formaton (fizika kodisko, au elshuta formato MP3, OGG, au FLAC).

- - Indiki la kvaton, tajpu viajn nomon, antaunomojn, posht- kaj retadresojn.

- - Subskribi indikante vian nomon, kaj sendu.

Jen la listo de projektoj por la jaroj 2012-2015:

- * Patric, 1a albumo, (okcitanaj kantoj en esperanto), por 2012. Ghi jhus aperis (rekte mendebla en la retejoj).

- * La Perdita Generacio, 3a albumo. Pop-rok-folka. Por 2012. Preparata, eldono antauvidita en decembro.

- * Amindaj, de Kubo. 2a albumo. Tradicia karibia muziko, salso. Por 2013.

- * Jhak Le Puil. Nova albumo. Kantoj. Por 2013.

- * JoMo. 4a albumo. Pop-rok-folka. Por 2013.

- * Krio de Morto. Nova albumo. Industri-elektrometalo. Por 2013.

- * BaRok'. 1a albumo. Metalo en esperanto. Por 2013-2014.

- * Kore. 3a albumo. Piano-popkantoj. Por 2013-2014.

- * Jonny M. 1a albumo. Regeo. Por 2013-2014.

- * Platano, de La Pafklik. 2a albumo. Hiphopo, repo. Por 2014.

- * Martin Wiese. 2a albumo. Poproko. Por 2014.

- * Supernova. 2a albumo Roko, hardroko, metalo. Por 2014.

- * Dolchamar'. 4a albumo. Elektra poproko. Por 2015.

Vinilkosmo, 2 bis chemin du Canal-du-Midi, FR-31450 DONNEVILLE, Francio.

http://www.vinilkosmo.com (kodiska vendejo)

http://www.vinilkosmo-mp3.com (MP3, OGG, videa platformo)

http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod (FLAC, MP3 platformo)
vinilkosmo che gmail.com




Floréal Martorell, FAME-premio 2012!



En 1988 Alois Meiners kreis FAME-Fondajhon por subteni esperanto-kulturon. Kadre de tiu fondajho, oni atribuas la FAME-premion, kun 3 000 euroj (la plej granda monsumo inter la premioj kiuj ekzistas en Esperantujo).

CHijare, la 28an de oktobro, la premio estis atribuita al Floréal Martorelle de Donneville, Francio, pro siaj meritoj kaj agado por la esperanta muzikkulturo de post 22 jaroj pere de la eldonejo Vinilkosmo kaj la asocio EUROKKA. La tuta sumo estos rekte injektita en la albumprojektojn de la "Promeskampanjo" lanchita en 2012. Multenombraj gratuloj al Flo kaj al la tuta anaro de Vinilkosmo kaj EUROKKA venis por kroni la feston! Kaj siaflanke, la tuta anaro de Vinilkosmo kaj EUROKKA varme dankas FAME-Fondajhon, la urbon Aalen, kaj ankau chiujn kiuj subtenis kaj gratulis ilin.

Por vidi fotojn kaj gazetartikolon, klaku la ligon:

https://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/426080
Kompleta artikolo aperis en La Balta Ondo:

http://sezonoj.ru/2012/11/fame2012/
kaj en la Dépêche du Midi:

http://www.ladepeche.fr/article/2012/11/22/1495412-donneville-floreal-martorell-nobel-de-l-esperanto.html




Dua albumo de La Perdita Generacio

La Perdita Generacio, jam inter nia diskaro (VKKD92), laboras por finfari sian duan albumon, Chiamen plu, unue antauvidita por antau la fino de la jaro 2012. Pro sankauzoj, la soningheniero devis prokrasti la miksadon de la albumo, kiu finfine ne povos eldonighi antau la komenco de la jaro 2013.

Vi havas ankorau iom da tempo por antauelekti tiun albumon en la kadro de la Promeskampanjo lanchita de Vinilkosmo pastintan septembron. La albumo enhavas kantojn skribitajn kaj komponitajn de la grupo, sed ankau, escepte, adaptitan version de la kanto "La dizertonto" de Boris Vian. Vera regalajho nemaltrafinda!




Baldaŭ Jonny M

La tria albumo preparata kadre de la Promeskampano devas esti tiu de Jonny M, la juna regeulo kiu famighas, malkovrita sur la scenejo de la lasta FESTO, kaj kiu diskrete cheestas en nia katalogo inter la artistoj de la Hiphopa Kompilo Vol. 2 (VKKD106).

Vidu kaj auskultu lin:

Angle: http://www.jonny-m.org/?lang=en

Esperante: http://www.jonny-m.org/?lang=eo




BaRok', brazila metalo en esperanto

Antaunelonge aldonighis al nia Promeskampanjo la unuaranga brazila metalgrupo BaRok', preparante sian unuan albumon en esperanto.

Ni invitas vin subteni ilian projekton per elekto al ilia albumo. Sed unue antaugustumu ilin en Youtube:

http://www.youtube.com/watch?v=7TxRQQfZKQ4




Signo de viv', Inicialoj dc (i.d.c.)

Depost augusto 2012, i.d.c. (la nova nomo de Inicialoj dc) en Frankfurto-che-Majno en Germanio, memproduktis novan albumon nomitan Signo de viv' kun dek unu elektropopaj kantoj en esperanto. La kodisko devas esti achetebla komence de 2013 che www.vinilkosmo.com, kaj sur la platformo www.vinilkosmo-mp3.com en elshutebla bitversio.

Atendante vi povas auskulti kaj vidi pri kio temas che:

http://initialsdc.net/V3/home.htm




Shanti Dhun - Jim Petit revenas al siaj glitgitaroj

Subtenu la novan unukantajhon de Jim Petit, "Shanti Dhun", en la konkurso Battle of the Bands (Bandbatalo) de la eldonejo World Music Network.

Klaku chi tie por subteni la kanton:

http://www.worldmusic.net/battle/track/jim-petit-shanti-dhun/

Por elshuti la pecon, klaku chi tie:

http://www.jimpetit.com/downloads/, www.jimpetit.com




Retmagazino EsperantoMuziko

Mankis retgazeto pri muziko en esperanto . Nu, jen farite per la retmagazino EsperantoMuziko. Malkovru ghin che:

http://esperantomuziko.blogspot.de
Ghi satigos viajn mankojn pri esperanto-muziko. Kaj ne estas hazardo ke Vinilkosmo okupas tie grandan pozicion!





Dankon pro via atento.
Felichegajn jarfinfestojn kaj plej
muzikajn bondezirajn por la jaro 2013 al chiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton