Patric registranta voĉojn en la studio de Vinilkosmo/La Trappe (Fotis Flo!)

Unika artisto kun jam 18 albumoj, Patric (Prononci Patrik’) estas unu el la plej famaj interpretoj en la okcitana lingvo, kun repertuaro miksante popolajn okcitanajn kantojn kun adaptoj de eksterlandaj famaj artistoj, kaj siaj propraj komponaĵoj.

Kiam li ekis sian muzikkarieron, li kantis kun Brassens, Barbara, Mouiloudji, Nougaro, Duteil, Raimon, Lluis Lllach, Pi de la Serra, … kaj Tom Paxton agnoskis lin kie heredanto de la engaĝitaj kantistoj usonaj…


Patric kun Georges Brassens (foto A. Hampartzoumean)

La Okcitana kantisto Patric estas moderna trubadoro kiu vojaĝas en la tuta mondo kun siaj kantoj eĉ en la plej grandaj festivaloj. Li kantas en ĉiuj grandaj eŭropaj urboj (Londono, Manchester, Southamton, Birmingham, Glasgow, Belfast, Oslo, Bergen, Bruxelles, Namur, Charleroi, Liège, Heidelberg, Sarrebruck, Frankfurt, Krakovo, Genève, Barcelona …), en Afriko (Abidjan, Bouaké, Bangui, Brazzaville…) kaj li daŭre trairas la planedon. La kantoj de Patric estis tradukitaj kaj kantitaj en pluraj lingvoj (angla, norvega, gemana…) kaj la usona kantistno Diane Jarvi adaptis unu el liaj kantoj (O ma bela cigala) por unu el siaj.

Nun venas la vico por esperanto per la adaptoj de Ludmila Novikova helpe de André Andrieu.

Patric kaj Ludmila Novikova - André Andrieu (foto de S.SMETANINA)

La registrado estis farita sub la arta gvidado de JoMo (Jean-Marc Leclercq) en la studio de Vinilkosmo/ la Trappe dum marto 2012.

JoMo prilaboras la kantprononcon kun Patric en la studio - Patric registras la voĉojn (Fotoj Flo!)

Poste en junio estis registritaj la korusaj voĉoj sub la gvido de JoMo kun ĥoro starigita por la okazo kun lokaj esperantistoj (Nathalie Assandri, Rikardo Cash, Jacques Caubel, jOmO, Jorgos, Jasmina, Floréal kaj Luma Comte, Nicolas Gaufillet, Betty kaj Bernard Legeay, Jean-Claude Patalano, Sylvie Roques).




Registrado de la ĥoro en la studio en junio 2012

Tre baldaŭ la albumo estos mastrigita, kaj devus esti preta por antaŭ decembro.
ĝis enhavos 15 kantojn el la popolmuzika okcitana repertuaro kaj el propraj komponaĵoj de Patric

Jen kelkaj eltiraĵoj el la miksoj (ne definitivaj) de la albumo.








La albumo estas antaŭmendebla kadre de la promeskampanjo de Vinilkosmo ĵus lanĉita plenigante ĉi tiun retan dokumenton http://goo.gl/5pvMO

Enhavo de la Album « OKCITANIO »

1 Suda stacio
2 La migranta birdo
3 Kastelorizo
4 Ve! Tuluzo kaj Provenco
5 En la taverno de Eroso
6 Tristas ĉiel'
7 Ho mia bela cikadino
8 Okcitanio
9 Aveto Calhau (Kajaŭ)
10 La kaliko sankta
11 En rememor' pri vi
12 Revenante de Vilafranko
13 Gaĉolo
14 Ĝi kantas
15 Farandolo de senmonuloj