Unua eŭropa turneo de esperanto-artisto.

Kiam mi kontaktiĝis kun Tobiasz por proponi artistojn por ARKONES 2008 en Poznano (Pollando) kaj ke li kaj la tuta ARKONESa teamo tuj entuziasmiĝi pri la ideo inviti Alejandro Cosavella (Ale Kosabela) tuj mi pensis jen bona okazo por EUROKKA starigi novan turneon ...

Ĝis nun EUROKKA organizis aŭ kunorganizis turneojn en Francio (Kajto, Solotronik, JoMo, Jacques Yvart, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina..), sed por tiu ĉi okazo kun la veno de Ale en Eŭropo estis bona oportuno provi pli vastan turneon en diversaj eŭropaj landoj...

Antaŭ ĉio ni devas aparte dankegi ARKONES (sen kiu la turneo ne estintus ebla) kaj sekve ĉiujn homoj kaj esperanto-grupojn kiuj akceptis kaj kunhelpis kaj kunlaboris en tiu grandega tasko..unue Chuck Smith en Berlino kiu lastminute provis starigi koncerton en Berlino sed bedaŭrinde sen sukcesi, Kim Henriksen kiu organizis kaj la akcepton kaj koncerto de Ale en Kopenhago, Lars Sözüer kiu organizis kunlabore kun EUROKKA la Germana parto de la turneo en la kadro de la turneoj de GEA kaj faris la afiŝojn de la turneo, Jeanne-Marie Cash kiu helpis EUROKKAn por la organizado de la franca parto de la turneo, kaj Denis Flochon por la organizado de la Belga turneo.

Tiom ampleksa kaj internacie eŭropa turneo lau mia scio neniam antaŭe okazis kaj ni povas diri ke temas pri vera premiero!

Tiu granda turneo ebligis Ale ludi antaŭ publiko en 32 urboj kaj plenumi entute 36 koncertoj aŭ/kaj prelegojn en la urboj, inter kiuj estis gravaj kulturaj festivaloj aŭ esperanto-aranĝoj : Pozano (Pollando- ARKONES), Kopenhago (Danio), Zutendaal (Belgio-PSKK), Munkeno, Herzberg, Bremen, Essen (Germanio), Namur, Bruselo, Ostendo, Antverpeno (de nove en Belgio), Roterdamo (Nederlando - Malferma Tago), Nilvange, Lille, Arras, Parizo, Angoulême (Francio) Sabadell (Katalunio – KKE), Galgon kaj Sainte-Foy-la-Grande (bordoza regiono), Pau, Villeneuve d’Aveyron, Tuluzo (Zamfesto), Béziers, La Ciotat, Liono, Quetiny, Poncey Lès Athée (denove Francio), Biedenkopf (IS), Düsseldorf (IF), Frankfurto (NR) kaj Dresdeno (denove Germanio).

Ni povas diri ke la turneo estis sukcesa en ĉiuj aspektoj (spertoj, interŝanĝoj, diskonigo de esperanto al ne esperanta publiko, diskonigo de esperanto-muziko, ktp...) por ĉiuj organizantoj, la publiko kaj la artisto.

Jen kion diras Bruno Henri post la koncerto en Nilvange :

...La koncerto suksecis ege bone !!!
Venis preskaù 80 personoj, esperantistoj, multaj civitanoj de mia urbeto, konatuloj... Kutime venas al nia aranĝo inter 30 kaj 60 personoj (prelego aù koncerto).
Ni disdonis 1000 flugfoliojn en la leterkestoj en Nilvange, Gluis tri foje 50 afiŝojn ĉe la muroj. Aperigis anoncon en la loka j'urnalo kaj en la loka televidilo. Mi sendis multajn retmesaĝojn por informi....
La publiko estis kontenta, multe aplaŭdis. Ale kantis 2 pliajn kantojn.
Li kantis duonhoron, poste dum duonhoro montris bildojn kaj rakontis pri ili, kaj finfine kantis duonhore.
Sonsistemo estis tre bone. Junulo bone mastrumis ĝin.
Aperis artikolo kun foto de Ale en la ĵurnalo "Le Républicain Lorrain" en eldono "Thionville-Hayange".
Antaŭ la koncerto 11 esperantistoj manĝis picojn kun Ale kaj la sonteknikisto.
Pierre Salingue bone gastigis Ale kaj vizitis kun li Verdun kaj Douaumont. Catherine Kremer esperantistino kaj profesia ĉiĉeronino en Verdun gvidis ilin en Douaumont.
Ĉe Ipernity de Ale
www.alejandrocossavella.ipernity.com vi povas vidi fotojn de Douaumont, Nilvange pentraĵo ĉe muro kaj la koncertejo "Albert Camus", virgulino de Hayange kaj altfornegoj.
Ale estis kontenta !
Ni enkasigis sufiĉe da mono por kovri ĉiujn kostojn kvankam la eniro estis libera. Sed ni petis al la homoj enmeti monon en ĉapelon por la artisto.
Ni ne ricevis subvencion de la urbo al kiu ni petis ĝin.
Ankaŭ la membroj de "Forum des Citoyens" de Nilvange kaj tiuj de Esperanto Thionville estis ege kontentaj.
Al ni tre plaĉos denove organizi koncerton kun Eurokka !.....

ĝis

Bruno

Aŭ ankaŭ Françoise Pellegrin el Bruselo :

La aŭskultantoj estis 48ope; inter ili, estis , kompreneble, esperantistoj sed 20 el ili ne estis esperantistoj. Temis pri amikoj, konatuloj sed ankaŭ pri oficistoj kaj staĝuloj de la eŭropaj instancoj ( ni faris reklamon, gluante afiŝojn en ĉiujn konstruaĵojn de la eŭropaj instancoj); la aŭskultantaro estis tiel internacia!
Dum pli ol unu horo, Alejandro regalis nin per belegaj kantoj, en esperanto, en la hispana, portugala, angla...kaj la tempo mem haltis.
La etoso en la ejo estis tre varma, tre intima kaj ĉiuj ĝuis la koncerton.
Amiko de mia filo zorgis pri la son-sistemo kaj ĉio bonege fukciis kaj permesis al Ale kanti en la plej taŭgaj kondiĉoj.

Mi ŝatus ankaŭ gratuli vin pro la kunordigado de tia grandega turneo kaj vi ankaŭ meritas grandan aplaŭdon pro la laboro farita! Sciu ke tio, ja, indis!!!
Mi nur esperas ke Ale eltenos tian ritmon sed mi ne timas ĉar li manĝis multe da ĉokolado ĉe ni kaj tio multe helpas por lukti kontraŭ malvarmecon kaj por doni fortan energion.
Dankon pro tia riĉa renkontiĝo!
Plej amike
Françoise

Ankaŭ komentoj de Katja Boen el Lille :

Granda sukceso ! Venis proksimume 80 homoj al la koncerto de Ale, el
kiuj proksimume 20 esperantistoj, kaj ĝi okazis en tre agrabla etoso.
Ni devis aldoni benkojn, seĝojn... Ale kantis en esperanto kaj en la
hispana, dum horo kaj duono, kaj post entuziasma aplaŭdo, li kantis
pliajn kantojn kaj kantigis la publikon.

Ne estis podio en la salono, sed dank'al Michel kiu venigis lin, junulo
zorgis pri la sonsistemo kaj estis tre efika.

Post agrabla momento en apuda restoracio, Ale forveturis kun la
arasanoj. Li vere estas tre simpatia kaj interesa gasto, estis granda
plezuro akcepti lin, sed lia ĉeesto en Lille estis bedaŭrinde ege
mallonga kaj ni nenion el nia urbo povis montri al li. Mankis du pliaj
tagoj en Lille por turismumi, renkonti esperantistojn, fari prelegeton
kun konversacia rondo...

Ni tre dankas vin por la ebleco konatiĝi kun Alejandro kaj organizi
tiun koncerton. Espereble estos aliaj koncertoj !

Ni ankaŭ dankas Lars kiu zorgis pri la afiŝo ĉar eĉ se la koncerto
mem estas bonega, necesas unue venigi homojn, kaj la alloga afiŝo
estis bona reklamilo.
Grandan sukceson ni deziras al Alejandro por la venontaj koncertoj !
Plej amike,
Katja

Kompreneble tiom longa turneo havis ankaŭ ne nur bonajn flankojn … ĉefe en la belga kaj franca partoj ĝi estis tro denca… kaj tro laciga por Ale sen sufiĉaj ripozaj tagoj... efektive li koncertis preskaŭ ĉiutage de la 22ª de novembro ĝis la 22ª de decembro 2008!

Detalojn pri la turneo (kalendaro) vi trovos en la blogo ĉe www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/91242

Kaj www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/103378

Nu ja tio kompreneblas .. ĉar tiom da kluboj volis inviti Ale ke kalendaro rapide pleniĝis ...

Por estonta turneo EUROKKA pli atentos pri malpli denca turneo por ke estu pli komforte por la artisto.. ne eblos kontentigi ĉiujn petojn kaj invitojn .... nu ĉu ni ne diras tiel .. esti viktimo pri sia propra sukceso ? !

Por informo :


En la venonta numero de "La Ondo de Esperanto" (la aprila) aperos raportimpresoj de Ale

Flo !

EUROKKA/ Vinilkosmo