Mi aldonis 9 intervjuetojn el serio realigita de Veronika Poór (Muzaiko.Info) en Pollando, Poznano, dum mia partopreno en la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM, en septembro 2011. La intervjueroj estis disaŭdigitaj de www.muzaiko.info

Temas pri la laboro de UEA surkampe de eksteraj rilatoj kaj pri mia rolo kiel respondeculo pri tio.

Dankon al la retradio Muzaiko.info pro la permeso publikigi ilin ĉi tie:
www.ipernity.com/doc/113837/home/audio