En kolombio, kiel ĉie en la mondo, la virina lukto por konkeri simplan egalecon estas ankoraŭ lanta kaj malfacila. La unua virina interncia kongreso okazinta en Bogoto en 1930, akiris la leĝon 28 de 1932, laŭ kiu la edzino, ĝis tiam submetiĝanta al la volo de la edzo, rajtas ricevi plenan sendependencon pri ŝiaj posedaĵoj.

En 1933, ni atingis la rajton aniĝi al universitato, malgraŭ tio, ke ni ankoraŭ estis traktataj, laŭ nia Civila Legaro, kvazaŭ neplenaĝuloj kaj nur en 1954 ni akiris plenan civitanecon kaŭze de la alkonformiĝo de nia tiama registaro al la decidoj entenataj en la Rezolucio pri Politikaj Rajtoj de Virinoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj en 1952.

Ekde la fino de pasinta jarcento (S XIX- 1.800) la virinoj asociiĝas en neregistarajn organizojn, celante fari ĉiajn hospitalajn kaj sociajn servojn. Kaj ankaŭ pere de la Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco efike kontribui al la forigo de ĉiaj militoj.

Ĉi tiu ligo ellaboris la 14-punktan projekton, kiun Usona Prezidento Woodrow Wilson poste prezentis kiel sian, por la kreado de la ligo de Nacioj, kiu naskiĝis kiam la virina helporeto estis jam plene fortikiĝinta.

En 1946, post la fondo de Unuiĝintaj Nacioj(UN), la virinaj organizoj elektis Komisionon por la kontrolo de Juraj kaj Sociaj Kondiĉoj de Virinoj, kiu jam alportis al UN tiom da scioj, amasigitaj dum multaj jaroj de sperto kaj zorga observado, ke UN decidis apogi la okazigadon de seminarioj sur ĉiu kontinento, kiel rekomendindan deirpunkton por sukcese precizigi la regionajn bezonojn kaj starigi la plej taŭgan meĥanismojn por ĉiu lande antaŭenigi la virinon, kadre de la ekonomua kaj socia desvolviĝo.

La responda seminario, rekomendita de UN, efektiviĝis en kolombio por estudi la temojn "La Virino en la Publika Vivo" kaj "La Virinaj Kindiĉoj en la Familia Juro"; similaj kaj parencaj temoj estis laŭloke pritraktitaj tra la tuta mondo.



Post tiu studo, la Ĝenerala Asambleo deklaris la jaron 1975 "La Internacia Jaro de la Virino", kaj en 1985, sub la devizo "Egaleco, Disvolviĝo kaj Paco" finiĝos la "Jardeko por la Progreso de Virinoj"

La granda mondskala movado kemencigis en Meksikio, ĉe la konferenco okazinta en julio 1975 kaj kvin jaroj poste (1980) oni esploris kaj taksis la pregreson de virinoj dum la unua duono de la interkonsentita jardeko, en Kopenhago, kie estis prezentitaj la rezultoj de la studoj faritaj de konomiaj Komosionoj okupiĝintaj pri Eŭropo, Latinameriko, Okcidenta Azio, Afriko kaj ankaŭ pri Orienta Azio kaj Pacifiko.

Ĉe tiu okazo, oni aparte insistis pri la celoj kaj strategioj necesaj por sukcese plibonigi dungadon, salubrecon kaj kulturon.

Ĉe la Kopenhaga konferenco, estis atingita la interkonsento por forigi Ĉiajn Specojn de Diskriminacio kontraŭ virinoj, kiu estis jam ratifikita de la Kolombia Parlamento.

Grava tasko por la Komisiono pri Virina Agado devas esti prijuĝi kaj kontroli en ĉiu lando la plenumadon de tiu interŝtata ordono, tiel necesa por certigi la progreson de ĉiuj nacioj.

Ni estas certaj, ke simile al la UN-Jardeko Por la Pregreso de Virinoj, nia kuna kaj intensa laborado dum la jarkvino antaŭanta la Centjaran Jubileon de Esperanto, naskos la jam de longe deziratajn rezultojn, kiuj sendube, tuj kaj por ĉiam, utilos al la tuta homaro.