Jam pasis unu jaro de tiam kiam mi komencis skribadi en ipernity. dank al Paŭl Peeraerts kiu invitis/instigis la esperantistojn veni al ipernity.
Al mi persone estis/as plezuro senfina vagadi en ipernity!
Mi (re)trovis multajn geamikojn kaj multon mi lernis dank al interesaj blogoj kiujn mi trovis en ipernity.
Dum pasinta unu jaro mi jam skribis 67 notojn kiuj estis vizitataj pli ol 17500 fojoj. Mi ofte interŝanĝis opiniojn kun la legantoj kaj multon mi lernis de ili.

Antaŭ kelkaj tagoj iu leganto/amiko sendis afable al mi jenan mesaĝon:
Per tiu mallonga mesaĝo, mi nur deziras gratuli vin pro via blogo, kiu mirigis min antaŭ kelkaj tagoj, kiam ĝi malfermiĝis post mia alklako sur via foteto. Kial mi tion faris ? Ĉar via propra nomo estis skribita sub via foteto kaj ĝi vekis en mi memoraĵojn.
Mi ne deziras ofendi vin sed fakte mi ĉeestis en Tabrizo dum du jaroj (1962 – 1964), kiam mi estis knabo (12 – 14 jaraĝa) kiu ne zorgis pri la problemoj de plenkreskuloj, kaj tiam reĝis alia Reza ! ☺ Do mi pensis, ke eble mi atingus blogon de Iranano kaj kuriozeme mia fingro . . . kaj mi ne estis trompita !
Do mi malfermis vian blogon kaj trovis muzikojn de Azerbajĝano, fotojn de Tabrizo. – mi preskaŭ nenion rekonis, ĉio ŝanĝiĝis – kaj de belegaj eksterurbaj pejzaĝoj.
Tiam, mia frato kaj mi multe veturis – preskaŭ ciujn semajnfinojn - ĉirkaŭ Tabrizo kun Iranano, kiu stiris " Land Rover-on " kaj kun kiu ni malkovris la kamparon kaj la montarojn, la loĝantoj de vilaĝetoj kaj eĉ la lagon Rezije (ankoraŭ Reza . . . ☺! ) aŭ Urmia, vintre kun neĝo same kiel dum la varmega somero.
Mirinda estas via lando el kiu mi havas saŭdadojn, kiam mi malfermas vian blogon.
Gratulojn kaj dankegon al vi disponigi al ĉiuj tiom belajn dokumentojn.

Jam mi havas pli da emocio daŭrigi mian blogon :)