Larmoj sekreto estas

Rideto sekreto estas

Amo mistero estas

Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo.

Mi ne estas historio kiun vi povas diri

Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti

Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi

aŭ io, kion vi povas lerni.

Mi estas la komuna suferado

Min kriu.

La arbo parolas al la arbaro,

La herbo alparolas al stepo,

Stelo parolas al la galaksio,

Kaj mi parolas al vi:

Diru al mi vian nomon,

Metu vian manon en mian manon,

Diru al mi pri via revo,

Donu al mi vian koron.

Mi konas viajn radikojn

Kun viaj lipoj mi parolis al ĉiuj lipoj

Kaj viaj manoj estas konataj kun miaj manoj.

Dum privatlumangule kun vi mi ploris

Pro la vivantoj.

Kaj en la malluma tombejo kun vi mi kantis

La plej belajn kantojn

Kaj vin: ĉar tiuj mortigitoj ĉi jare

Estis la plej profunde enamiĝintoj vivantaj.

Donu al mi vian manon,

Viaj manoj estas konataj kun mi

Ho malfrue trovita, kun vi mi parolas:

Kiel nubo kun ŝtormo,

Kiel herbo kun stepo,

Kiel pluvo kun printempo,

Kiel la arbo kiu parolas kun ĝangalo.

Ĉar mi scias viajn radikojn,

Ĉar mia voĉo estas konata kun via voĉo

DE: Ahmad Ŝamlu
“اشک رازي ست
لبخند رازي ست
عشق رازي ست
اشک آن شب لبخند عشقم بود.
قصه نيستم که بگويي
نغمه نيستم که بخواني
صدا نيستم که بشنوي
يا چيزي چنان که ببيني
يا چيزي چنان که بداني...
من درد مشترکم
مرا فرياد کن.
درخت با جنگل سخن مي گويد
علف با صحرا
ستاره با کهکشان
و من با تو سخن مي گويم
نامت را به من بگو
دستت را به من بده
حرفت را به من بگو
قلبت را به من بده
من ريشه هاي تُرا در يافته ام
با لبانت براي همه لب ها سخن گفته ام
و دست هايت با دستان من آشناست.
در خلوت روشن با تو گريسته ام
براي خاطر زندگان؛
و در گورستان تاريک با تو خوانده ام
زيباترين سرود ها را
و تُرا که مردگان اين سال
عاشق ترين زندگان بوده اند.
دستت را به من بده
دست هاي تو با من آشناست
اي دير يافته با تو سخن مي گويم
بسان ابر که با طوفان
بسان علف که با صحرا
بسان باران که با بهار
بسان درخت که با جنگل سخن مي گويد
زيرا که من
ريشه هاي تُرا دريافته ام
زيرا که صداي من
با صداي تو آشناست”


احمد شاملو