Puno: 1- ses jarojn da prizono 2- Dudek jarojn da malpermesado: 2-1: por filmfarado 2-2: ajna verko rilate filmfarado 2-3: ajna vojaĝo eksterlanden

La supre vicigitaj punoj estas aljuĝitaj por Ĝafar Panahi (Jafar Panahi) irana reĝisoro kiu estis arestita je la 1-a de marto 2010 en sia propra hejmo kaj post 3 monatoj provizore estis liberigita. La tribunalo je la 18-a de decembro 2010 jam sian decidon pri li anoncis kiu estas unu el la nekredeblaj punoj por iu reĝisoro (mondskale?).
Sed kial la irana jurisdikcio faras tian ordon? oni kolumnas ke Ĝafar Panahi "intencis" fari filmon rilate la pasintjara okazintaĵo kaj tiel makuligi la vizaĝon de "sankta islama registaro" kaj ĉar la islama respubliko estas homama anstataŭ ekzekuti lin pli mildigis lian puno: 1- ses jarojn da prizono 2- Dudek jarojn da malpermesado: 2-1: por filmfarado 2-2: ajna verko rilate filmfarado 2-3: ajna vojaĝo eksterlanden.
Jam eksterlande leviĝis/as protestoj kontraŭ tiu klumnado kaj oni protestas al la irana registaro pri la punado de Ĝafar Panahi.
Laŭ mi Ĝafar Panahi estas tre bonŝanca homo! ĉar li estas mondfama kaj famuloj tra la mondo esprimas sian solidarecon kun li. Mi bedaŭras al centoj da simplaj civitanoj kiuj estas arestitaj - sen vera peko - kaj silente travivas angulon en prizono ...

la teskto de la ordo en la persa