POSTNOTO:

Ŝajnas ke la novaĵo estis sekurec-informa ludo kun la publiko :(
la novaĵon elsendis "press TV" angla lingva televido de la irana registaro kaj ĉiuj aliaj novaĵagentoj dissendis la novaĵon surbaze de tiu fonto.
Nun press TV diras ke ili faris intervjuon en la hejmo de Sakineh kun ŝi kaj ŝia filo kiun dimanĉe je la 01:35 GMT horo elsendos :(
ili estas tiom ĉarlatanaj ...
========================================
fakte la registaro jam tro elespezis kaj perdis pri Sakine. Ene de la registaro estas grupo kiu opinias ke oni devas laŭeble tuj lasi finan punkton pri la afero liberigante ŝian por ne plu perdado dum la alia grupo kredas lasi finan punkton al la afero pereigante ŝin ... laŭ mi la falsa (ĝis nuna) novaĵo povas esti kreita de la unua grupo ...


Kia ĝojo! pro la tutmonda solidareco kaj premado virino sukcesis eskapi de ekzekutistoj.

Sakineh Mohammadi Aŝtiani - kiu maljuste - kaj eĉ kontraŭ kuranta leĝo- estis kondamnita al mortpuno/ŝtonumado antaŭ horoj "subite" estis liberigita! (dume ĝis lastaj horoj iuj ene de la registaro insistis ke ŝi estas kulpa kaj devas esti almenaŭ ekzekutita se ne ŝtonumita!).
La liberiĝo de Sakina al mi estas pli ol bona novaĵo de ies vivsavo. Ĉiokaze mi ĝojas kaj esperas nenies ekzekuton sur irana teritorio.
Gratulon al Irana kaj tutmonda civila movado kontraŭ ekzekuto kaj al ĉiuj kiuj sia vice esprimis siajn malkontentojn kontraŭ la ekzekutistoj.
Mi deziras pliajn sukcesojn al klopodantoj de homaj rajtoj tra la mondo!


mia antaŭa noto pri ŝi: diru NE al ŜTONUMADO ...