Plendi pri la ne observado de lingvaj rajtoj en irano, ne estas io novaĵo.
En irano 5 lingvoj havas parolantojn pli ol miliono+: la persa, La azera, la kurda, la araba kaj la baluĉa. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj kies parolantoj ne atingas milionon sed kelkmilojn ekzemple la armenan.
En tiu ĉi noto mi intencas iom tuŝi la aferon pri mia GEpatra lingvo la azera kiu estas almenaŭ gepatra lingvo de pli ol 16-26 procento de irana loĝantaro.
La azera estas "granda problemo" en irano. Oni forte klopodas pravigi ke "la azera estas prapersa lingvo kaj nenian rilaton havas kun la turka"!? + (aro da artikoloj en la persa) kaj ke ĉiuj azerbajĝananoj estas "puraj arianoj" kaj ke post la invado de azerbajĝan-teritorio de mongoloj, la loĝantoj transformiĝis al turka lingvo (?!) kaj ...
Por pravigi tiujn teoriojn ekde antaŭ 80 jaroj (post la apero de Reza ŝaho) jam multaj lingvistoj, sciencistoj kaj politikistoj klopodadis. La ĉefa celo estis kaj ankoraŭ daŭre estas pereigi la azeran lingvon kaj kredigi la azerojn ke "vi estas perditaj ariaidoj kaj ke vian lingvon oni venenigis" ... tamen dum pasintaj 80 jaroj oni ne sukcesis "persigi" la azerojn entute.
Strangas ke okazo de la revolucio en irano ne kaŭzis ajnan ŝanĝon en tiu politiko pereigi la azerojn kaj la nova registaro sekvis saman manieron de la antaŭa reĝimo pri minoritatoj kaj precipe pri la azerbajĝananoj.
La sistema neado de la azera lingvo far de la registaro kaŭzis naskiĝon de radikalaj kontraŭaj movadoj + en azerbajĝana regiono de irano. Laŭ la konstitucio kiu rekonas la rajton de la lernado de loka (patrina) lingvo paralele kun la oficiala lingvo (la persa) ĝis nun ne realiĝis tiu skribita leĝo sed strangas ke armenoj (400 mil personoj) rajtas studi en sia propra lingvo sed azeroj (pli ol 20 milionoj) ne rajtas eĉ studi pri sia lingvo en irano (tiu afero validas pri kurdoj,baluĉoj kaj ...).
Nun mi volas levi simplan demandon:
Milionoj da homoj en irano parolas lingon kies nomo estas AZARI, kiu nenian rilaton havas kun la persa.
Kial la azeroj ne rajtas studi en sia propra lingvo malgraŭ tio ke tiu rajto estas aprobita en la konstitucio?
Ĉu okdekjara sistema malrespekto de la azeroj en irano havis ajnan sukceson?
Mi memoras leginta okcidentazian proverbon dirante : araba estas lingvo perfekta, turka lingvo arta, kaj persa lingvo dolĉa.
Franca vojaĝanto, kiun mi renkontis en Uzbekistano, kaj estis studinta la turkan kaj poste la aliajn tjurkajn, diris al mi ke azera lingvo estas preskaŭ kiel la turka, kaj ili povas interkompreniĝi.
Reto has replied to Roland PlatteauPrave, dum longa tempo la araba, la persa kaj la turka kunvivadis harmonie. Ekde komenco de la 20a jarcento (laŭ mi surbaze de koloniismo kaj influo de eŭropa patriotismo) komenciĝis konfliktoj en la regiono kaj precipe en irano.
Reza Ŝaho forte kontraŭis la turkan lingvon kaj konsideris ĝin kiel malhelpilo al "unuiĝo de irano" (tute stulta opinio ĉar de pratempo irano estis kelklingva, kelkreligia kaj ĉiam unuiĝinta). En la ttt-ejo kiun mi menciis en la noto: http://www.azargoshnasp.net/languages/Azari/azarimain.htm oni povas legi aron da artikoloj (ĉiuj en la persa) en kiuj oni argumentas (malprave) ke azera lingvo ne estas lingvo sed parto de "la forgesita prapersa lingvo" cele disigi la azerojn de la turkoj kaj sinpravigi ke en irano ne estas turkoj sed azeroj kaj tiuj azeroj jes ja estas ariaidoj! (imagu kiom stulta pensmaniero kiu plenplenas da rasismo kompatinda ...)
Persone mi ne trovas signifan diferencon inter la turka kaj la azera lingvo.
Aspektas ke irana registaro estas samstulta...
Reto has replied to Ivica Truto clubsed demando estis tio ke de kie venis tiuj 'ariaidoj" kaj ĉu ili ne "invadis" nian landon? ĉu antaŭ ilia apero nia lando estis dezerto sen ajnan loĝanto? ...
...
kaj ĉu vin nun sentas "ario"? :))
Reto has replied to A Giridhar RAOSign-in to write a comment.