Ekzistas fotoj kiuj milojn da vortoj enhavas en si mem. Unu el tiaj fotoj laŭ mi estas jena foto kiun oni fotis je la 23a de junio 2009 en Tehrano, tri tagojn post la mortigo de Neda.
En la foto Mir Hosejn Musavi - la prezidenta kandidato - straras inter la popolo kiuj memore al Neda - kaj ceteraj mortigintoj- kaj proteste al la fraŭdo manifestaciis en Tehrano.
Multajn aferojn oni povas studi de la foto kaj jen kelkajn mi mencias:
1- Ĉiuj estas junaj
2- Viroj kaj virinoj estas enmiksitaj(dum la registaro fanatike klopodas fari barilojn en la publiko por seksapatigado)
3- preskaŭ ĉiuj havas porteblan telefonon enmane fotante aŭ filmante! (laŭ tiu fenomeno oni inventis la esprimon"memraportista civitano" al la anoj de la Verda Ondo dum la ĵurnalistoj estis/as forte premataj de la sekurecorganizaĵoj)
4- "Espero" ondas en la vizaĝo de la homoj
...
Ĉu al iu registaro eblas kontraŭstari kun la volo de tia kvalita protestantoj?
Reza, Dankon pro via senlaca informado.
La fia registaro uzas fizikan forton por trudi sian volon al la popolo, ĉar ili timas la popolon. Ili timas la emon de junuloj kaj progresemuloj al paco, egaleco, vereco kaj espero.
Reza, ni estas tutkore kun vi, ni estas tutkore kun la irana popolo.
Sign-in to write a comment.